|
Amaro
|
|
La interno valoras ĝuigan eklegon | decembro 2013 |
Amaro amara, amoro tenta |
Amaro, am-aro. Titolo por la ĉefa novelo de la kolekto, ankaŭ do tiu por la libro. Jes, ĉefa, ne nur pro tio, ke ĝi aspektas la plej longa, de p102 ĝis p125. Elstara estas la strukturo, tute freŝa. Nu, ringo jena:
Ingrid-->Bruno-->Cilla-->Laslo-->Katrina-->Martin-->Ignaco-->Maja-->Erik-->Sara-->Peter-->Ingrid.
Amaro okazis unu sekvante alian laŭ la ĉenaro; amo, amoro kompreneble. Amoj pro kialoj subjektaj kaj objektaj, geaj plejparte kaj geja verŝajne nur unu al iu alia tamen senreciproke: soleco, soligeco; divorco, divorcigo. Amoro inter ĉiuj duopoj aŭ triopoj, preskaŭ ĉiam triangulaj, iam eĉ de pli ol tri anguloj. Kaj tiajn amojn aŭ amorojn atendas nur unu rezulto amara aŭ amariga, kaj iam ambaŭeca samtempe.
La ĉenaron ringan konsistigas la pecoj subtitole kun la nomoj laŭvice; ĉiuj mi-vie konfesas aŭ rakontas pri siaj spertoj kaj sentoj, letereske.
Jen la vivo mem. Al tio nia verkisto Johansson ne trudas sian komenton. Sendube tian vivon oni ne povas komentarii superflue, ĝi troviĝas nun en ĉiuj lokoj de la tuta terglobo. Kaj ĉimomente jam ne nur pro pekemo de viroj. Iu ekspertizejo pri DNA en suda Ĉinio televide malkovris ke pli ol 40% de fetoj aŭ beboj ne estas idoj laŭsange kaj laŭleĝe de la patroj kies edzinoj totale proksimume 1000 en lastaj 3 jaroj diverskiale ricevis la kontrolon. Evidente virinoj ekagas sinvenĝe aŭ kun aliaj motivoj. Furoras onidiro: Havinte monon, viroj fariĝas diboĉaj; fariĝante diboĉaj, virinoj havas monon. Verŝajne mono estas ĉefinstiganto. Sed tute ne tiel sub la plumo (nun komputilo) de Johansson. Amo kaj amoro estas blindaj ludoj sen celo. Amo kaj milito estas ĉiel ĝustaj.
Amoro tentas ne nur plenkreskulojn sed ankaŭ tre junajn geknabojn. En la kolekto estas almenaŭ unu novelo pri amoraĉo de knaboj. Temas pri perfortado al unu knabino far knaboj drinkintaj. Krimoj de junuloj estas mondskalaj problemoj. Tiajn problemojn individuoj ne kapablas solvi. Do nia aŭtoro ankaŭ nur priskribas sen kritiko, kaj sen juĝo kompreneble.
Feliĉe la kolekto legantojn allogas ne nur per amoro. En ĝi troviĝas temoj pri pozitivaj konceptoj, ekz. pri virina bonkoreco kaj pri virinaj rezignzcioj pro la vivo. Interalie "Lunavario" temas pri la Luna Universitato kun 300-persona kolonio internacia ĉe la tuta terglobo suferanta je nukleaj bomboj. En ĝi "mi" estas ina, kiel en pluraj aliaj pecoj la rakontinto estas "mi" virina. La aŭtoro klarigas en la enkonduko:
"Oni kelkefoje avertas legantojn, ke ili ne konfuzu la verkiston kun la fikciaj rolantoj en liaj tekstoj. Stultaĵo! Oni ja konfuzu! Ĉio estas vera[...] Ĉiel ajn, ĉio ja okazis almenaŭ en la kapo de la aŭtoro."
Ĉirkaŭ trione de la kolekto 222paĝa tuŝiĝas esperanto-movado. Ĉefe novelforme krom iometo da eseeco teda. Pri Uk, la kunĉapeloj literoj, neologismo; pri historio kaj realo... tie ĉi ne mankas humuro kaj ironio. Ekz. UK Uzu Komdomon. Inter gejunuloj, veninte ambaŭ el sama strato por UK, kiel esperantistoj ne konataj antaŭe, okazis inaŭguro seksa sed ne kongresa.
Aparte, mi volus paroli pri neologismo kaj la literoj ĉapeligitaj.
Prave, nove kreitaj vortoj mortas se ilin oni ne ofte uzas. Tamen, atentende, unuflanke, ĉu iujn oni devus nepre krei. Ĉu ni bezonus tiajn vortojn kun signifoj similaj aŭ samaj al kiaj jam ekzistas unuvorte aŭ kunmeteble? Se senlimigite novaj vortoj estus enkondukataj, Esperanto fariĝus pli "granda" ol la angla, pli malfacila ol la ĉina. Kiu ĝin volos pene ellerni? Kie ankoraŭ troviĝos la facileco kaj fleksebleco? Rimarkinde, kiom da jaroj (almenaŭ ĉ. 30 jaroj!) la ĉina lingvo jam ne ricevis novajn elementajn vorterojn (ideogramoj unuopaj), nek forme ŝanĝiĝis, tamen ĝi kapablas esprimi ĉiujn sencojn ĉiutage naskatajn. Kaj aliflanke, bedaŭrinde, iuj tiuj apartaj aĵoj ankoraŭ postulas kreon kiuj ne estas simple aŭ facile kunmetitaj aŭ trovataj per similaĵoj. Ekz. la ilparon por manĝado de popoloj ĉinaj, koreanaj, japanaj, singapuranaj...oni nomas "manĝbastonetoj". Kiel "pezaj"! Kial ne "kvajzioj"?! Originale en kaj el la ĉina "kuaizi".
Kaj pri la specialaj literoj. Multe da samlingvanoj aŭ istoj plendas kontraŭ la ĉapeloj. La kialo ŝajne restas neoportuneco por nuna komputiko. Vere? Mi konsentas pri la opinio de Johansson tiom da naciaj lingvoj vivas senreforme kun signoj deeke netaŭgaj por komputiko, kial do Esperanto ne povas ne esti reformata?
Jes, Johansson estas ĝusta. En tiu ĉi kolekto estas uzitaj "harplektaĵo", ne "treso"; "malbela konstruaĵo", ne "turpa baŭo"... spite al "dildo" sed ne "artefarita peniso".
Pri la lingva stilo, Sten restas stena. Aparte en la peco "Fenestro". Tie ĉi multaj frazetoj kun unu aŭ du vortoj spicas la tutan scenon kaj psikajn agojn de la rolanto. Nia vivo estas rapida. Tempo kaj tajdo nin ne atendas. Ni ne bezonas paroli ĉiujn frazojn kun subjekto, predikato, objekto, epiteto, adjekto kaj komplemento. Mallongaj frazoj taŭgas por movemaj vido, penso kaj humoro. Krome, en tiu ĉi novelaro ne saturiĝas reprezentado de pejzaĝoj aŭ vidaĵoj, kiuj en verkoj de nacilingvaj verkistoj okupas iam pli ol duonon de la literaro. Ĉar ĉe ili la honorario kalkuliĝas laŭlitere. Feliĉe, en esperantujo ne troviĝas emo pri tia honorario. Esperante, nek verkisto nek eldonisto riĉiĝas pro multigo de la literoj, (do amikoj volas forĵeti la ĉapelojn por ŝpari...).
Iam mi zorgas ke topikoj por verkistoj sekiĝas. Ĉe Jonhansson ne. Pri infanaj, knabaj, junulaj, maljunulaj; privataj, kolektaj, grupaj; ateistaj, teistaj; miaj, ŝiaj, liaj, viaj...ĉiuj tiuj temoj pruviĝas skribindaj, reale aŭ reve, en kaj ekster la esperantujo. Kvankam iam ne eviteblaj estas noveloj unu aŭ du kun temoj apenaŭ kaptataj. Ĉifoje, en la novelo "Elemente" ni ne kapablas palpi la elementojn. Ankaŭ en "Peklita salmo" verŝajne ne. Paŭso de fragmentoj el sonĝo aŭ filmoj? Eble tiaj estus remaĉindaj.
Ni povas legi tiun ĉi Amaron de Johansson danke al la eldonejo Fonto. Danke al amado de sinjoro Bays al esperantaj literaturo kaj kulturo.
Produktaĵo de Fonto ĉiam estas alloga, de la desegno de la kovrilo, paperkvalito ĝis la preskvalito. Sed, se mi ne rimarkigus iom da makuloj, oni mispensus min ne tralegi la libron. Mi trovis jenajn tajperarojn: dmandis (demandis), p64; malacile (malfacile), p88; kaj ankoraŭ almenaŭ unu, bedaŭrinde tamen tiun mi forgesis ĉar tiam mi legis kuŝante kaj ne tenis skribilon sur la lito. Eta afero, ĉu ne?
NE TRO AMARA |
Ĉar kelkaj recenzoj miaj pri skandinava literaturo aperis en diversaj esperantaj revuoj, oni petis min, ke mi recenzu lastan kolekton da noveloj de Sten JOHANSSON. Tamen, krom la fakto, ke tiu aŭtoro estas sveda (do skandinava!), kaj ke la plimulto da roluloj en liaj rakontoj havas svedajn nomojn, malmulto en ĉi tiu libro estas specife skandinava. Unu el la noveloj mencias la ĉiujaran alkoĉason en norda Svedio, sed la intrigo de preskaŭ ĉiuj el la ceteraj povus okazi en iu ajn eŭropa lando aŭ en Nord-Ameriko.
En la momento kiam mi ricevis la libron por recenzi, mi ĵus finlegis kelkajn novelojn en kompleta kolekto de la verkaro de populara angla aŭtoro. Tiu lasta estis masiva volumo enhavanta pli ol mil paĝoj. Mi trovis multajn el tiuj noveloj tre similaj, do iom unutonaj. Tute alia estas la novelaro de Johansson. Kvankam lia kolekto estas multe pli mallonga (ĉirkaŭ 200 paĝoj) ol tiu de la menciita angla verkisto, oni tute ne povas ne priskribi ĝin kiel unutona legaĵo. Male, ĝi estas varia kaj bunta. Ĝi ampleksas rakontojn pri, ekzemple, adoptita filino, kiu serĉas sian familiajn radikojn en Rumanio ; amrilatoj kaj seksaj renkontiĝoj ; urbaj kaj kamparaj scenejoj ; infanaj memoroj pri religia instruado ; legendo pri maljuna maristo ; unu tago en la vivo de surstrata muzikisto ; faligo de amata arbo ; sciencfikcia rakonto ; kongresoj kaj kunvenoj de esperantistoj ; komplikaj familiaj interrilatoj ; efiko de la du cerbaj duonojn sur la verkado (fakte, pli eseeto ol novelo) ; problemoj de heredinto de proprietaĵo ; neologismoj (refoje eseeto, ne novelo) ; imagitaj okazoj dum la knabeco de Zamenhoj ; esperantisto kiu volas reformi la alfabeton ; masaĝisto kiu rigardas sin kiel akuŝisto de verkado ; kaj finfine, tri pseŭdorecenzoj pri la kolekto, evidente mem-moke faritaj de la propra aŭtoro.
Kelkaj el ĉi tiuj noveloj estas ja amaraj, sed ne tutaj. Aliaj estas amuzaj, humuraj kaj tre trovemaj. Malmultaj ne plezurigis min. Kiel maljuna fridpisulo, mi ne ŝatas erotikan (aŭ eĉ milde spican) literaturon, kaj mi devas konfesi, ke mi ne tute malkonsentas (!) kun la neseriozaj pseŭdaj recenzoj je la fino de la libro. Fikcio pri amrilatoj, amoro kaj seksaj aventuroj ne estas mia preferata legaĵo.
Cetere, mi devas aldoni kelkajn aliajn malgravajn kritikojn.
La novelon kiu portas la titolon de la volumo, mi trovis tro longa kaj tro teda, kvankam tio verŝajne ne estos la reago de inaj legantoj. Por mi, literaturo kiu traktas rilatojn inter la seksoj estas ĝisdorme enuiga. Plia kritiketo: La novelo Pluvombrelo estas amuza sed ne originala. Ĝi bazigas sur malnova anekdoto ripetita en pluraj landoj. (Mi unue aŭdis ĝin en Portugalio).
Aliflanke, multaj el la noveloj estas bonegaj, ekzemple: Elemente (kvar simplaj sed elvokivaj vortaj skizoj) ; Kapele (scenejo en preĝejo); Gasteja enigmo (pri maljuna ŝipestro) ; Apudmoskvaj vesperoj (pri kompatinda mizerulo) ; Jurali (kortuŝa rakonto pri knabo kies amata pino estas faligita). Aparte spritaj estas La nevoj nin benos, Familiara Kristnasko, Frata donaco, kaj Subĉapele. Mi ŝatis ankaŭ la sciencfikcian novelon Lunovario.
La lingvaĵo de la tuta teksto estas bona. Glosaro je la fino de la volumo klarigas neologismojn uzataj de la aŭtoro. Komposteraroj konsistas el nur du-tri vortoj en kiuj mankas unu vokalo. La ilustrita kovrilo estas atentokapta.
Resume, oni povas rekomendi ĉi tiun kolekton al iuj ajn (krom fridpisuloj, kompreneble), kiuj serĉas malpezan legaĵon por pasigi la tempon dum vojaĝo aŭ en klinika atendejo.
Amaro | Septembro 2013 |