|
La aboco de tempoplanado
|
|
Engluti dum unu vespero, |
Tiu ĉi dua konsilaro por aktivuloj estas laborlibro. Ni komencu per ĝia malavantaĝo: ne eblas post tralego transdoni ĝin al iu alia, ĉar ĝi estos jam plenskribita de vi. Ja ne sufiĉas lerni principojn. Plani sian tempon estas lerteco kaj sinteno, kiun oni alproprigu al si. Tio ne eblas en unu vespero, kiel la enkonduko asertas. Jes, eblas tralegi la tuton en unu vespero. Poste, tamen, oni bezonos dek du semajnojn por proprigi al si ĉiun el la ĉapitroj, kies numeroj estas signitaj per la horoj sur ciferplato. Jen nur unu detalo de la optimuma uzado de enpaĝigo, desegnetoj kaj litertipoj.
La plej utila estas uzado de kernvortoj sur marĝeno apud la teksto. Ili permesas poste per rapida rigardo rememori la enhavon de la paĝo: tio ŝparigos al vi tempon. La enhavo estas klara, facile komprenebla kaj kun multaj ekzemploj kaj sloganoj. Tamen, pro la sprita stilo, la teksto neniam iĝas instrueca aŭ teda. Cetere, mi ne trovis preserarojn, kvankam mi devas konfesi, ke mi ne perdis tempon por aktive serĉi ilin.
Antaŭ pluraj jaroj mi sekvis dutagan kurson pri tempoplanado. Same kiel tiam, ankaŭ en ĉi tiu libreto oni reklamas pri la Time/system (multekosta) notlibro, ofte uzata de profesiaj vendistoj kaj simile okupitaj homoj. Laŭ mia sperto, samgrade utilas normala notlibro, se oni nur diligente kaj konsekvence (= temo de la ĉapitro 12) uzas ĝin. Unu averto: la libro ne instruas kiel fari pli multe en la sama tempospaco (por tio legu, ekzemple, libron pri rapida legado), sed vi, jes, lernos, kiel fari la plej gravajn taskojn.
La enhavo de tiu ĉi modesta aboco sufiĉas por ĉiu Esperanto-parolanto, kiu „ne havas sufiĉe da tempo, kvankam ĉiu havas ĉiom da tempo, kiom ekzistas”.
“Ju pli precize oni planas, des pli forte trafas onin la hazardo” | 1997. №4 (35) |
Ricevinte la libron ABC de tempoplanado mi diagonale trafoliumis ĝin kaj ne tuj trovis, pro kio tiu ĉi broŝuro iĝis tiom populara en sia origina lando Germanio, ke gajnis 500 000 eldonkvanton kaj iĝis unu el la plej vendataj libroj ĉe la Libroservo de UEA por la jaro 1996.
Sed post pli detala konatiĝo mia intereso profundiĝis kaj mi sekvis la enhavon kvazaŭ iun detektivan romanon. Kial? Precipe pro tio, ke la kerno de la libro kaj la stilo samas kun mia persona aforismo: “Mal-agrablaĵojn en la vivo kaŭzas ordinare neobeo de la plej simplaj reguloj — kaj male”, ekzemple “ne fumu, ne tro drinku, ne manĝu grasajn manĝojn, trapaŝu straton nure al la verda lumo…”
En la broŝuro estas koncentritaj tiaj vivaj reguloj kaj saĝoj. Dekomence plaĉis al mi jenaj:
Kaj poste mi povas konkludi, ke la tuta libro estas aro da konsiloj por kaj kiel plej optimume (?) uzi tiun tempan kapitalon por atingi sukcesojn kaj eviti stresojn kaj streĉojn. Pro tiuj konsiloj la libro ne ŝajnas speciale interesa kaj similas al pluraj nacilingvaj broŝuroj kaj lernolibroj por ĉefoj kaj direktoroj. Jen la ekzemploj:
— evitu frekvencajn telefonparolojn kaj vizitantojn — ili ŝtelas la tempon;
— pli da tempo dediĉita al planado donas kelkfojan tempogajnon pri la rezultoj;
— surpaperigu viajn planojn — tio ege pozitive rezultiĝas je viaj aferoj
Dank'al similaĵoj la libro ŝajnas rutina, ne tro atentokapta. Nu, ekzemple, la tuta ĉapitro estas dediĉita al tio, kiel efektive skribi taglibron, la alia rekomendas vicigi la taskojn laŭ ilia graveco… kvazaŭ ekzistas direktoroj, kiuj faras male! Multo estas evidente memkomprenebla sen ajnaj konsiloj. Kaj krome — mi ne trovis ion specialan por esperantistoj kaj ties gvidantoj kaj aktivuloj…
Do, la broŝuro estas konsilaro por direktoroj kaj oficistoj. Eble parte por sciencistoj.
Tamen! Mi trovis kelkajn aferojn vere por mi novajn kaj certe interesajn, ekzemple:
— Planu nur ĉirkaŭ 60% de via labortempo (baza regulo de tempoplanado); mia persona sperto plene konfirmas tiun regulon!
— Laŭ komercista principo de memgardo indas plani eĉ 50% el la labortempo kaj rezervi la aliajn 50% kiel rezervan tempon.
— Oni konsilas dividi ĉiujn taskojn je 3 kategorioj laŭ ilia graveco — A, B, C kaj montras interesan rezulton, ricevinta de analizo de vivosperto:
La plej gravaj A-taskoj, kies valoro en la tuta afero estas 65% postulas nur 15% de reala tempo-konsumo. Kaj la plej negravaj C-taskoj, kies valoro estas ne pli ol 15% de la tuto ŝtelas 65% de la reala tempokonsumo. Jen la viva paradokso!
La plej interesa por mi persone okazis la sekva principo sub la titolo 20—80 kiun onidire priskribis la itala ekonomiisto en la 19-a jarcento Vilfredo Pareto. Li eltrovis helpe de la statistikaj enketoj, ke 20% el la popolo posedas 80% de la popola havaĵo.
Tiu fakto ankaŭ nomita pareto-principo poste povis esti pruvita ankaŭ en multaj aliaj vivosferoj. Ekzemple:
— 20% el la klientoj aŭ varoj rezultas 80% el la spezoj
— 20% el la gazetoj entenas 80% de la novaĵoj
— 20% el la interkonsiliĝa tempo produktas 80% el la decidoj
— 20% el la laboro ebligas 80% el la laborsukceso
Analizu viajn farojn kaj vi konvinkiĝos, ke la principo estas tute vera kaj universala!
Mi do povas konkludi, ke la libro estas plene taŭga por la supra principo kaj mi kuraĝas konkludi, ke 20% de tiu ĉi broŝuro entenas 80% da interesa kaj vere utila enhavo! Kaj fini mian rakonton mi ŝatus per la citaĵo el la libro:
“Ju pli precize oni planas, des pli forte trafas onin la hazardo.”Sukceson al la legantoj!