La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Barkoj el akvo
Elektitaj kroataj noveloj 1970-1995

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Barkoj navig-povaj

Internacia Kultura Servo en Zagreb eldonis novelaron Barkoj el akvo, kolekton el po unu tradukita novelo de dudek du Kroataj verkistoj. La noveloj estas verkitaj inter 1970 kaj 1995.

Kune kun la Antologio de Kroataj unuaktaj dramoj aperinta en 1997, la novelaro donas altkvalitan kaj interesvekan enkondukon al la Kroata literaturo. Kompare kun la dramkolekto, la novelaro Barkoj el akvo prezentas pli koheran imagon kun pli egala, alta nivelo. Ankaŭ ĝia limigo al la plej ĵusa kvaronjarcento helpas unuecigi la impreson.

Superregas en la novelaro simpla, plaĉa, "mallaŭta" rakonta stilo. Per tiu facile digestebla verka stilo la aŭtoroj ofte prezentas tre originalajn, pensigajn rakontojn. Multaj el la temoj restas en la memoro post la legado, ekz. la sprita Pruntu al mi vian heroon de Dubravka Ugrešić pri problemoj de verkado kaj vivado, aŭ la amara, simbola La kakto de Miljenko Jergović pri malfacilo vivteni kakton kaj amon en Sarajeva kelo dum grenad-atako.

Notindas, ke multaj el la noveloj okazas en kampara medio. Tiu povas esti lokita al specifa historia epoko aŭ pli sentempa, sed ofte ĝi portas teran odoron de rustika nostalgio, preskaŭ idilio. Ekzemplo povus esti Ne pekas la plandoj de Ivan Aralica, folklore kruela rakonto pri amo kaj forto. Aliaj rakontoj tamen estas lokitaj al moderna, kutime urba medio. Tiuj ofte pritraktas problemojn en homaj rilatoj, precipe inter la seksoj. Tion ekzemplu La monstro de Davor Slamnig, tre sprita bagatelo pri amo kaj fido. En ambaŭ grupoj la tono ofte estas leĝera, humura aŭ ironia, tamen kun fono el milda seriozeco.

La sociaj, politikaj kaj militaj dramoj de Kroatio rimarkeblas ne tre multe en la novelaro. La kvindekaj jaroj de Jugoslavio foje sentiĝas kiel fono, ekz. en la ĉarma Premio de Nedjeljko Fabrio, tamen tra ironie pardona vualeto. La sanga dissplitiĝo de Jugoslavio aperas, krom ĉe la menciita Sarajeva kakto, en la fino de la bela Ebria somero de Delimir Rešicki, kies ĉefa temo estas nostalgio pri finiĝinta infanaĝo. Tiu temo ja cetere legeblas kiel metaforo al la eksiĝo de Jugoslavio.

Alia ebla Jugoslavia metaforo estas La morta brako de Tarik Kulenović, verkita en 1993. Ĝi prezentas iom Kafkan intrigon, tamen sen Kafka atmosfero. Temas pri junulo, kies brako neatendite forfalas, kaj pri la reagoj kaj nereagoj al tiu incidento de li mem kaj aliaj homoj.

La novelo, kiu eble plej dolorige ŝajnas tuŝi la ĵusan socian evoluon de Kroatio, estas Nokta laboro de Stjepan Tomaš. Ĝi estas simpla sed angoriga rakonto el 1983 pri nokta entombigo dum la dua mondmilito, kiu povus facile simboli ankaŭ la nunon, ne nur en Kroatio, sed multloke en la mondo.

La novelelekton faris Julijana Matanović, kiu krome estas aŭtoro de enkonduko, kaj de la novelo Josip, kiun la redaktantoj aldonis al la elekto. Ŝiaj du kontribuoj draste distingiĝas de la cetera enhavo per sia stilo komplika kaj – almenaŭ ĉe la enkonduko – iom akademia.

La novelojn tradukis naŭ diversaj personoj, sed la plej multajn Ivan Špoljarec kaj Lucija Borčić. La lingvaĵo de ĉiuj estas bona, kun ne menciindaj makuletoj. Ĝenerale la stilo estas simpla. Ofte la stilo de esperantigitaj verkoj spegulas pli multe la guston de la tradukinto ol la stilon de la originalo. Eble troviĝas tiaspecaj detaletoj ankaŭ ĉi tie, sed nenio ĝena. Nur en la novelo Josip aperas – eble pro la komplikaj frazoj – iom tro da fuŝetoj. La traduka laboro de la tuta naŭopo kaj la eldono de IKS meritas grandan laŭdon kaj multajn legantojn. La Barkoj el akvo certe navigos al multaj bordoj!

Sten Johansson

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.