La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bela revo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉu vi ĝuste tion revas?!


2004. №3 (113)

Post la unua traaŭskulto de ĉi albumo mi ekkaptis teruran depresion — tiom sensencaj kaj iluziaj iĝis ĉiuj revoj kaj idealoj!

La disko sonas ege dekadence (eble spite intencojn de ties kreintoj) danke al la plej ĉagrenaj melodioj en la mondo, mortpale astraleskaj voĉoj de Anna Lászay, Mária Permai kaj Gyöngyi Mézes, mediuma malhelo de la sintezilo de Miklós Teleki kaj eĥaj efektoj de la sonstudio de Hungara Radio, kiuj sukcese imitas atmosferon de funebra meso. Plie eĉ enestas klasikaj religiaj kantoj kun akompano de vera kirka orgeno de urbeto Ocsa.

Do, la muzikistoj spertas kaj inspirplenas, la poezio altnivelas, la prononco perfektas… Bedaŭrinde la kovrilo fuŝas, tekstara broŝuro mankas, la titollisto presitas dufoje (kial?)…

Malgraŭ la freŝa eldono, tiu Bela Revo povus aperi antaŭ dudek jaroj — nenio memorigas pri la diĝita erao de la nova jarmilo. Se vi sentas nostalgion pri la okdekaj jaroj, do vi certe ŝatos Anjon Amikan. Pli logike estus realigi ĝin vinile aŭ kasede, sed tiuokaze ĉi albumo iĝus malatingebla por junaj adeptoj de la estingiĝanta gotika modo, kiuj ankaŭ arde aprezos la diskon. Ceteraj aŭskultu nur enlite kun amata virino, kondiĉe ke ŝi jam mortas kaj vi havas lastajn minutojn por adiaŭaj kisoj antaŭ kugli en propran tempion. Vi ja ĝuste tion revas?!

Glebo Malcev

Voĉo, kiu eĉ ne bezonas la akompanon


jan. 2004

Pasintsomere en REJO-2 (junulara E-renkontiĝo apud Kievo, Ukrainio) ĉarma junulino el Rumanio donacis al mi modestan E-gazeton el sia lando, kie mian atenton altiris la rubriko Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? La demandon respondis kelkaj diverslandaj esperantistoj. Pasis iom da tempo. Mi estis komenconta recenzi la diskon Bela revo kaj mi subite rememoris, ke ties kantistino Anna Laszay estis inter la respondintoj al la demando.

Ŝia respondo estu enkonduko al la recenzo: Anna estis plej feliĉa en la vivo, kiam ŝi en 1971 eklernis Esperanton en la vilaĝo Gardony kaj kantis la kanton Esperanto estas la lingvo por ni. Sed ŝia adopta patrino malpermesis viziti la grupon. Post 13 jaroj ŝi tamen denove renkontiĝis kun Esperanto, partoprenante Internacian Korusan Renkontiĝon en Bulgario, kaj decidis profunde ellerni la lingvon. La dua granda feliĉo estis, kiam aperis ŝia unua kasedo Por vidi la mondon.

Poste aperis la dua, Dimanĉa koncerto. Kaj la plej granda feliĉo por ŝi estas, ke ambaŭ kasedoj havis sukceson. Partoprenante E-aranĝojn, Anna akiras multajn geamikojn, tial ŝia Esperanta kromnomo estas Anjo Amika.

Kaj nun pri la disko. Ĝi entenas popolajn (hungarajn, italajn, grekan) kaj religiajn kantojn.

La voĉo de la kantistino vere estas, mi diru, tre hela, kun popola koloro. Napolaj kantoj en ŝia plenumo sonas en Esperanto tre bele, kvazaŭ en la itala. La voĉo ne bezonas sintezilan akompanon, eĉ se tiu imitas bonan orkestron.

Pli taŭgus vivaj fluto, gitaro, orgeno – ajna natura instrumento. Aŭ eĉ tute ne bezonatas iu instrumento, kion pruvas du kantoj a capella (senakompane).

Kvankam prononco de Anjo estas ne nur bona, sed eĉ bela, diri multon pri la lingvaĵo de la kantoj ne eblas, ĉar la frazoj ne ĉiam estas kompreneblaj kaj la tekstaro de la kantoj bedaŭrinde forestas.

En Ave Maria de Bach la voĉo je orgena akompano sonas kristale pure kaj forte, kiel montara rojo. En ĝi senteblas la profunda kaj forta animo de Anjo Amika. Tiuj ecoj faris iam el la pasereto mondan stelulinon Edit Piaf. Kion do skribi aldone? Aĉetu kaj ĝuu.

Jefim Zajdman

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.