Porinfana literaturo ne estas facila literaturo. Ĝi prezentas kelkajn problemojn, kiuj postulas de aŭtoroj sentemon kaj ĝustan komprenon pri la funkciado de infana menso. Ne temas simple pri verkado per simpla, banala, senornama lingvo; ne temas pri verkado de nur naivaj rakontoj. Verki por infanoj male postulas plurajn zorgojn: oni devas decidi pri tio, al kiomaĝaj infanoj destiniĝas la verko; oni devas uzi senkomplikan stilon, tamen viglan kaj amuzan; oni devas elekti temojn (aŭ situaciojn), kiuj allogas infanojn; oni devas trovi taŭgan longecon de la rakonto, por ke ĝi ne estu laciga, sed ankaŭ ne tro densa kaj seka; fine, oni devas bone ilustri la libron per taŭgaj, ne nur belaj, sed helpaj bildoj, kiuj faciligas la komprenon de la rakonto mem.
Blua Sonĝo en Antverpeno estas bona ekzemplo pri trafa infanlibro en Esperanto. Progiante ne estas novulo en tiu ĝenro. En 2018, li estis premiita en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, pro sia antaŭa bela verko
La Malbeno de Tarumo kaj Nurana.
Ĉi tiu nova volumo rakontas pri grupeto da infanoj, kiuj implikiĝas en agadon de banditoj, kiuj volas rabi la diamanton
Blua Sonĝo. La historio fluas en sufiĉe aventureca tono, kun multaj neatenditaj okazaĵoj. Multaj nomoj kaj detaloj postulas atentan legadon, se oni volas bone sekvi la intrigon. La tuto miksas ekvilibrajn dozojn da fantazio kaj realismo, tiel ke ĝi fariĝas vere atentokapta kaj incita. La plurnacieco de la infanoj kaj de aliaj roluloj subtile sugestas la ideon pri internacia kunlaborado kaj egaleco inter ĉiuj homoj en la mondo. Samtempe ĝi sugestas ankaŭ, ke amikeco kaj idealismo devas ne spiti la ekziston de krimuloj kaj fiuloj en la mondo - kiujn oni devas kontraŭbatali per ruzeco kaj inteligento.
La tuta verko fluas en vigla, natura lingvo, sen komplikaj frazaranĝoj aŭ vortkunmetoj. Ĝi estas facila, sed ne banala. Kvankam oni ne indikis la aĝon, al kiu ĝi destiniĝas, supozeble oni povus kalkuli, ke la ideala publiko devas esti inter 9- kaj 13-jaraj infanoj.
Mi trovis tre malmultajn, negravajn tajperarojn, sed unu el ili meritus korekton, en estontaj eldonoj: la uzon de "post" anstataŭ "poste" (paĝoj 9 kaj 41).
La papero estas bona, la preso eminenta, la kovrilo malmola kaj firma, la ilustraĵoj tute trafaj kaj belaj.
Jen bela libro por Kristnaska donaco! Gratulon al la aŭtoro kaj al la Eldonejo!