La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La botelo kaj aliaj noveloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Simpla sed ne malinteresa


1995/03, p. 24
Tiu ĉi simple eldonita (nadloprintita) broŝuro enhavas aŭtoran antaŭparolon kaj sep mallongajn verkojn. „La Botelo”, doninte la nomon al la tuta libreto, estas kortuŝa novelo pri la suferoj de familio de alkoholulo. „Tamen la suno denove brilas” estas alia kontraŭalkohola rakonto. Kvar mallongaj eseoj temas pri hazarda renkonto kaj ekamo de junuloj, pri malsato de malliberuloj, pri anekdota situacio kun nova seruro por malnova aŭto kaj pri travivaĵo per la publika transporto. Finas la esearon preskaŭ neimagebla rakonto pri la tempo de la dua mondmilito, kiam du junaj malamikoj (ha-zarde kaj preskaŭ kontraŭvole) mortigas unu la alian.

Ne ĉiuj rakontoj estas egalvaloraj. La aŭtoro kapablas rimarki, kaj priskribi, apartajn, ofte amuzajn, okazaĵojn de l’ ĉiutaga vivo, pri kio tiel forta estis Anton Ĉeĥov. Facila kaj simpla lingvaĵo permesos eĉ al komencantoj ĝui la legadon.

Nikolaj Stepanov

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.