La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bonvenon en nia mondo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bonvenon!


2018/08-09, p. 34

Krom la svarmo de esperantistoj en sociaj retoj, la furora ĉeesto de nia lingvo en Duolingo kaj Amikumu estas lastatempaj fenomenoj en instruado de Esperanto. Tamen, tiuj furoraĵoj pliakrigas problemon, kiun havas la Esperanto-kursoj, same la enklasaj kiel la interretaj: multe da homoj komencas lerni la lingvon, sed malmultaj finas la kursojn; inter la finintoj nur malplimulto efektive lernas ĝin, kaj ankoraŭ pli malmultaj el ili enviciĝas en la movadon.

Cerbumante pri tio, multaj homoj konkludas, ke lernintoj, eĉ sukcesintaj, ne havas gravan kialon daŭri en sia esperantisteco; kaj tio multfoje okazas ĉar esperantistoj mem ne enkondukas la lernanton al la esperantaj kulturo, literaturo ktp. (Mi aldonos, ke, bedaŭrinde, ankaŭ multaj movadanoj ne multon scias pri tiaj aferoj).

Tion dirinte, mi devas ankaŭ deklari, ke malmulte da fojoj, dum plenumo de sia tasko, recenzanto povas forĵeti sian atendeblan flegman kaj neŭtralan rolon. Danke al la Potenca Senkorpa Mistero, ĉi-foje mi havas la plezuron tion fari, ĉar recenzi libron kiel Bonvenon en nia mondo estas, antaŭ ĉio, funde plonĝi en la esperantan kulturon.

Gravaĵoj de nia mondeto

Pere de simplaj tekstoj, kiuj evoluas tra la libro, ĝia dana aŭtoro Bent Jensenius prezentas al ĉiutipa esperantisto kelkajn gravaĵojn de nia verda mondeto, inter ili estas: Kastelo Greziljono, MONATO, Esperanto-muzeoj, Pasporta Servo, Kvinpetalo, BEMI, UEA, IFEF, IJK, AdE ktp. (Ĉu vi ja ne scias, kion signifas ĉi-lastaj mallongigoj? Do ... vi nepre devas legi la libron!) Kaj, ĉar ĉiuj antaŭe menciitaj lokoj aŭ eventoj estas aŭ okazas en Eŭropo, estas eĉ pli gratulinda la fakto, ke la verko same pritraktas alikontinentajn lokojn. La bieno Bona Espero (Brazilo), Verda Domo de Arizono (Usono) kaj aliaj en Nepalo kaj Sud-Afriko estas diskonigataj, montrante, ke Esperanto ĉeestas en ĉiuj mondopartoj.

Dialogoj

Krom tio, estas ankaŭ dialogoj, kiuj ebligas, ke oni uzu la tekstojn enklase, ne nur en daŭrigaj sed eĉ en bazaj kursoj, ke oni paroligu la gelernantojn kaj – laŭ mia persona vidpunkto, kiel mi diris dekomence – ke oni instruu, kune kun la lingvo mem, nian kulturon al la novbakitoj, kaj ke oni elmontru al ili, ke Esperanto ne mortis nek vegetas, sed ja vivas kaj floras!

Primovada legolibro

Sed la libro enhavas plian bonegan ideon: ĝi indikas al ni la hejmpaĝojn de la lokoj menciataj – do leganto mem povos aktualiĝi pri ili, se dezirate – kaj ankaŭ informojn pri retkursoj ĝi kunportas!

Fakte, la libro ne nur plenumas sian taskon fariĝi „primovada legolibro”, sed ankoraŭ pli: la aŭtoro sagace fermis veran truon en la diskonigado de ĉio, kion la esperanta komunumo povas oferti al si mem.

Finfine, la ununura kritiko, farebla al tiu mirinda verko, estas tiu jam farita pere de la demando, kiu titolas tiun mian „tute neŭtralan” recenzeton!

Fernando Pita

Kion vi scias pri la Esperanto-mondo?


julio 2012
Tiu ĉi libro estas trezoro por komencintoj kaj progresantoj. Ĝi estas uzebla kiel perfektiga lernolibro de Esperanto kaj kiel legolibro pri la movado. Kaj ĝi estas tre fidinda. La aŭtoro Bent Jensenius estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj aŭtoro de du lernolibroj (por la angla kaj la germana). Li lernis Esperanton en la matura aĝo de 55 jaroj kaj tuj plonĝis en la Esperanto-mondon. Al sia tasko li rilatis kiel serioza profesiulo kaj li sukcesis.
La libro konsistas el trideko da mallongaj kaj facilaj tekstoj – ĉiuj kun taŭgaj ilustraĵoj – pri movadaj temoj: la Universalaj Kongresoj, la Akademio de Esperanto, La Centra Oficejo de UEA, La Jarlibro de UEA kaj Delegita Reto, Esperanto-literaturo, Kastelo Grezijono, Esperanto en la interreto, Pasporta Servo, Vikipedio, la gazeto Monato, kluba vivo, Esperanto-muzeoj, Internacia Junulara Kongreso, vojaĝoj, internacia korespondado ktp.
La tekstojn sekvas mallongaj kaj facilaj ekzercigaj dialogoj, kiuj plivastigas la samtemajn informojn. Kaj la leciono finiĝas per pensigaj demandaroj. Sed tio ne estas ĉio – ĉiun lecionon ilustras kelkaj fotoj, rekte rilatantaj al la pritraktata temo.
La libro finiĝas per unikaj rol-ludoj, tio estas, taskoj por libera konversacio de lernantoj pri 14 temoj el la libro, kiuj celas ekzerci pri libera rego de la lingvo.
Konklude mi ne povas deteni min citi la duonŝercon en la 13-a ĉapitro: “Se vi volas enspezi monon: lernu la anglan. Se vi volas havi amikojn: lernu Esperanton. Kaj se vi estas saĝa: lernu ambaŭ.” Mi emas enmeti tiun sloganon en la antaŭparolon de la estonta nova eldono de mia Plena lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj. Dankon, Bent, en la nomo de viaj lernantoj kaj de mi persone, kiu ĝuis la libron.

Boris Kolker

Saluton, Sinjoro Prezidanto


januaro 2013.

En la dumkongresaj paroligaj kursoj por komencantoj mi regule uzas fotojn de konataj movaduloj aŭ famaj personoj, ekzemple, por instrui la diferencon inter kio kaj kiu. Laste en Hanojo, kiam tiucele mi montris la foton de Probal Dasgupta, la konstato, ke la persono estas viro, estis ankoraŭ ĝusta. Sed je la demando Kiu li estas? jam ne venis respondo. En la salono sidis trideko da personoj, kaj ne nur komencantoj, kiuj je unu tago antaŭe minimume dum du horoj sidis antaŭ la podia tablo, kie la estraro de UEA estis "ekspoziciita". Nu, kion fari? Interne konsternite, tamen kun leĝera humuro mi donis la unuan movadhistorian lecionon en mia paroliga kurso. Eble post ĝi Probal estis pli ofte salutata de miaj kliniĝintaj komencantoj, kiuj balbute diris: "Saluton, Sinjoro prezidanto".

Instrui lingvon sen ties kulturo kaj (movad)historio estas nenatura penso kaj malbona strategio. Malgraŭ tio la plimulto de la lernolibroj pri Esperanto neglektas tiun punkton aŭ limigas je prezento de la vivo de Zamenhof kaj kelkaj bazaj konoj.

Poste vakuo, nek pli da informoj, nek movadumado. Ne estas mirige do, ke la kursanoj ne ekhavas ligojn al la lernata lingvo kaj ties kulturo, kaj forlasas la kursojn.

La libro Bonvenon en nia mondo celas kompletigi la lernilojn, en kiuj mankas movadaj informoj; helpi tiujn kursgvidantojn, kiuj ne havas sufiĉe da spertoj kaj konoj propravive enmovadigi siajn kursanojn.

La kompilaĵo de Bent Jensenius, verkita komplete en facila Esperanto kaj jam uzebla ekde la nivelo B1, prezentas al la legantoj en 27 ĉapitrojn gravajn, nuntempajn realaĵojn el la Esperanto-movado. La legaĵoj kaj sekvaj dialogoj pri la temoj formas la kernan parton de la libro. Kvankam la eldonaĵo ne celas esti lernolibro, la ĉefpartojn sekvas dialogoj kaj iom da didaktikaj demandoj por plifaciligi la prilaboradon de la lernitaĵoj. Fine de la libro troviĝas ideoj por rolludoj, aparte grupigitaj por A-roluloj kaj B-roluloj, tuŝantaj duonon de la ĉapitrotemoj. Bedaŭrinde mankas rememoriga numerigo de la temoj kaj ankaŭ ĉe la ĉapitroj ne estas indiko pri ekzisto de koncerna rolludo. Tiujn informojn la uzantoj mem devas kompletigi.

La unuopaj lecionoj ampleksas 3-4, kelkfoje iom pli da paĝoj, ĉiam inklude ilustraĵojn aŭ fotojn. Librokomence troviĝas enhavtabelo, sed pro la riĉeco de la informoj multe helpus en la uzo laŭtema indekso.

Pri la libro mi mem havas proprajn spertojn, ĉar mi uzis ĝin kiel akompanan materialon dum trisemajna intensa lingvokurso dum NASK. Aĥ, ĉu vi ne scias kio estas NASK? Nu, jes. Estus bone skribi, ke aĉetu la libron Bonvenon en nia mondo, kaj vi ekscios, sed bedaŭrinde ne. Tiu fama kursaro, kiu jam de pli ol 40 jaroj ekzistas en Usono, ne eniris la libron. Eble tial estis komence de mia kurso iom malfacile akceptigi la libron al miaj tieaj lernantoj.

Ĝi estis kompletiga legolibro en la kurso, kies enhavon la kursanoj eksterlecione legis kaj prilaboris kaj ni nur pridiskutis la temojn en la lecionoj. Tiel la kursanoj ekhavis informojn pri kelkaj Esperanto-institucioj kaj organizaĵoj (UEA, Centra Oficejo, Akademio, Esperanto-Muzeoj), ekkonis kulturcentrojn kaj aranĝojn kiel Grezijono, Internacia Fervojista Ski-semajno ktp. La libro vekis ankaŭ legemon, prezentante la Esperanto-periodaĵojn kaj tuŝante la temon literaturo. Ne mankas en ĝi pruvoj pri apliko de la lingvo en la reto (kursoj de lernu.net, reta korespondado kaj babilado, Vikipedio); dum vojaĝoj (bicikle, piede, kaj per Pasporta Servo) kaj, ekzemple, por ĝemelurbaj rilatoj. Sceno de dumkongresa aŭkcio aŭ korvarmiga raporto pri Bona Espero portas la leganton al diversaj eroj de nia tutmonda movado kaj por lerta instruisto tuj donas ideojn por ekzercoj kaj aktivaĵoj.

Mia listo pri la temoj ne kompletas kaj ankaŭ la ĉi-supran grupigon mi mem devis improvizi, ĉar la libro sen ajna malkaŝebla logiko vicigas la temojn unu post la alia. La elekto de la aŭtoro kelkfoje ŝajnas subjektiva, sed estas tutnormale kaj bone, ja bonŝance ne eblas en 27 ĉapitroj prezenti nian riĉan kulturon kaj movadon. Ni nur malmodeste kuraĝas esperi, ke ĉe engrupa aŭ enklasa uzo de la libro la instruistoj ekhavos ideon kompletigi la materialon laŭ propraj spertoj kaj konoj, kaj eble aldonos ĉapitrojn pri NASK, SES kaj NR, edukado.net kaj pri la Pinĉilumado, Oomoto, Afrika Movado ktp. kaj prezentos kelkajn gravulojn de nia Esperantujo.

Bonvenon en nia mondo estas kiel libro kun receptoj. Elektu el ĝi eron laŭ ajna vicordo, bone pretigu ĝin, spicite per propraj gustoj kaj spertoj, forkonsum(ig)u ĝiajn erojn kaj ekhav(ig)u apetiton legi, informiĝi plu, partopreni en aranĝoj. Kaj tiel pli verŝajnas, ke viaj lernantoj ne nur la lingvon lernas, sed fariĝos ankaŭ esperantistoj.

Katalin Kováts

La feliĉa esperantistiĝo


en Danio, 2009
Iun tagon iu ekkaptas la ideon lerni Esperanton. Diligente la komencanto studadas la komencantan kurson kaj poste studadas la libron "Gerda Malaperis!". La diligentulo nun sufiĉe bone legas facilajn tekstojn, povas skribi mallongajn leterojn kaj povas buŝe demandi kaj respondi demandojn.
Tamen iom post iom venas al li/ŝi en la kapon peturba ideo, ke la uzado de la lingvo estas nur la pinto de la glacio-monto. Dum ĉeesto kune kun spertaj esperantistoj la novulo aŭdas novajn, strangajn vortojn : U.E.A., U.K., S.A.T., satano, finvenkisto, raŭmisto, fervojisto, la interna ideo, PIV, Akademio, Monato, Pasporta Servo kaj multaj aliaj k.t.p.-oj.
‘Ho ve, savu min !’ pensas la kompatinda novulo. ‘Mi volis lerni lingvon, ne eniri ian strangan mondon !’

Simpatie komprenante la malfacilaĵojn de novaj esperantistoj, Bent Jensenius verkis la legindan libron ‘Bonvenon en nia mondo’. Laŭ la opinio de la aŭtoro eĉ komencantoj senprobleme povas legi ĝin, pro la facila lingvaĵo.

En la antaŭparolo de la libro Bent skribas:
Esperanto ! – Ĉu ĝi ne estas morta lingvo!? En kiu angulo de la mondo oni povas uzi ĝin ?’

En la sekvantaj 27 ĉapitroj la aŭturo respondas la demandon. Gvidante la leganton de loko al loko en Esperantujo, Bent donas al li/ŝi multajn informojn pri la aktuala Esperanto movado kaj ĝiaj eblecoj por nuntempaj esperantistoj. I.a. troviĝas faktoj pri U.E.A., la Universala Kongreso, la Akademio, la Jarlibro, kluboj, Esperanto-muzeoj, Pasporta Servo, Bona Espero, Kastelo Grezijono, ekoturismaj renkontiĝoj, internaciaj fervojistaj ski-semajnoj, Verda Domo de Arizono, Vikipedio, lernu.net, korespondado kaj babilejoj ktp.

Ĉiu ĉapitro konsistas el tri partoj: facila teksto, dialogo pri la temo de la teksto kaj demandaro. Plue en la lasta parto de la libro troviĝas proponoj por rolludoj. La tekstoj enhavante taŭgan vorttrezuron ebligas novulojn paroli pri aktuale Esperantaj aferoj. Iliaj informoj donas al ili la eblecon elekti agadojn kaj distraĵojn en Esperantujo.

Ĝis nun la plej ofte studata libro por progresantoj jam estas ‘Vojaĝo en Esperanto-lando’. ‘Bonvenon en nia mondo’ ne estas anstataŭaĵo por la detale informa, defia kaj bonega libro de Boris Kolker. Tamen, laŭ mia opinion, antaŭ ol progresanto ekstudas la libron ‘Vojaĝo en Esperanto-lando’ indus unue pripensi la studadon de ‘Bonvenon en nia Mondo.’

La libro ‘Bonvenon en nia mondo’, eldonejo KAVA-PECH. ISBN: 978-80-87169-11-7 aĉeteblas ĉe la kutimaj libroservoj.

Betty Chatterjee

Bonvenon en nia mondo


Septembro 2018
La libro Bonvenon en nia mondo, de Bent Jensenius, eldono de 2009, estas bonega kompilaĵo por helpi nin kompreni pli la Esperanto movado tra la mondo, helpante ankaŭ la legantojn elekti interesajn aferojn de Esperantujo. Do, la libro helpas la legantojn daŭri en sia esperantisteco. Ĝi enhavas simplajn tekstojn kun trafa kvanto da fotoj pri gravaj aferoj de nia komunumo: revuoj, Pasporta Servo, Kastelo Greziljono, Esperanto-muzeoj, La bieno Bona Espero, Universala Kongreso de Esperanto, UEA, ktp. Kelkaj temoj kaj informoj ne estas aktualaj, sed estas ankaŭ interesaj kiel historio de la movado. Do, estas bonega libro por kompreni pli da kulturo kaj historio de la internacia lingvo. Mi ege rekomendas tiun libron al partoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo.

Kuraĝo (Brazilo)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.