La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bovisto kaj teksistino

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bovisto kaj teksistino

Historie, la fabeloj same grave rolas en la Esperanta literaturo kiel en aliaj. Unu el la solaj restantaj fragmentoj de la ur-Esperanto de 1881 estas parta traduko de "La Ombro" de Hans Christian Andersen, kies plena verkaro poste aperis de sub la plumo de Zamenhof (ĉu oni lastatempe repripensis reeldoni la tuton, depost la abortinta provo ĉe Heroldo antaŭ preskaŭ tridek jaroj?), kaj antaŭ eble naŭ jaroj Iltis reeldonis la Kabe-tradukon de kelkaj fabeloj de la Fratoj Grimm. Sed pri lastatempa eldonado ĉefe respondecas la ĉinoj, kiuj estas ankaŭ konataj pro siaj belaj kaj malmultekostaj infanlibroj en Esperanto. Ĉi tiu volumeto estas, se mi ne eraras, la sesa en serio, kiu komenciĝis per Rakontoj de Afanti. Same kiel la ceteraj en la serio, ĝi estas valora kiel didaktika legolibro por postkomencantoj, pro la relative simpla lingvaĵo kaj pro la mallongecoj de la enhavaĵoj; sed la noveloj ankaŭ estas interesaj en si mem.

El la kvar fabeloj, la plej frua, "Meng Gjangnu", estas la historio de virino, kies novedzo estis sklavigita por laboregi ĉe la Granda Muro en la fora nordo; kaj la plej lasta, "La blanka serpento", traktas du fratinojn-serpentojn, kiuj homiĝas, kaj, kune kun la edzo de unu el ili, simpla apoteko, devas lukti kontraŭ malbonintenca bonzo; tiel nova estas tiu fabelo, ke la nun registrita klimakso ne estis kreita ĝis 1929.

Por mi, pli interesaj estas la du centraj fabeloj. Mi ofte vidis en la Esperantlingva ĉina literaturo menciojn pri la Bovisto (stelo Altairo), la Teksistino (stelo Vego), kaj la Arĝenta Rivero (ni nomas ĝin la Lakta Vojo), kiu disigas ilin; sed nur el la titolfabelo mi fine ekkomprenis la devenon de tiuj nomoj. Temas pri bovisto kiu enamiĝas kun feino; la fina disiganto estas (ĉu povus esti aliel?) la senkompata bopatrino, kiu per sia harpinglo elskrapis la Arĝentan Riveron.

Pli persone trafa estas "Ljang Ŝanbo kaj Ĝu Jingtaj". Tiun fabelon mi antaŭ kelkaj jaroj la unuan fojon aŭdis (ne legis) de amikino, kiu donacis al mi sonbendon "La Papiliaj Geamantoj", kies enhavatan simfonion inspiris ĝuste tiu fabelo. Temas pri junulino Ĝu Jingtaj, kiu por fariĝi klera devas maski sin kiel knabon, sed poste enamiĝas kun lernejkolego, kiu ne scias pri ŝia ineco. Prokrastoj kaj nekomprenoj, kaj feŭdismaj kutimoj, kondukas al neevitebla tragedio.

Interesa kaj informa estas la postparolo de Hŭa Ĝjiĉing, la kompilinto; mi nur malkonsentus (el Okcidentana vidpunkto) kun lia konkludo, ke "la herooj kaj heroinoj en la kvar popolaj rakontoj havas ĝojigan aŭ iagrade tolereblan finon". Neniu el ili postvivas, laŭ la okcidenta formulo, "feliĉe kaj por ĉiam". La tradukoj de Censinio kaj Akademiano Seimin estas nekritikeblaj.

Forte rekomendata.

Don Harlow

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.