|
Ĉina ceramiko
|
|
Ĉina ceramika historio |
La libro Ĉina ceramiko prezentas la historion de la ceramika arto en Ĉinio de antaŭ 11 200 jaroj ĝis la nuntempo. Tiel ĝi servas kiel enkonduko al la teknika kaj estetika disvolviĝo de unu el la plej gravaj kulturaj kontribuaĵoj de Ĉinio. Ilustras la tekston multaj desegnaĵoj kaj fotografaĵoj kaj ankaŭ dek kvin bildpaĝoj, plejparte koloraj, montrantaj ĉefverkojn de ĉinaj ceramikistoj.
Dokumentado pri la historio de la ĉina ceramiko troviĝas en antikvaj libroj pritraktantaj la historion de diversaj dinastioj. Arkeologoj ofte alfrontas la problemon lokalizi la precizan situon de bakujoj menciitaj en tiuj malnovaj verkoj. En la pasinteco ekzistis du specoj de bakujoj, civilaj kaj ŝtataj. Ĉi-lastaj estis destinitaj produkti porcelanaĵojn ekskluzive por la imperiestra palaco kaj ŝtatoficistaj domoj. Male, la civilaj bakujoj, kiuj kelkfoje estis kontrolitaj de ŝtatoficisto, ne konkurencis kontraŭ la ŝtataj entreprenoj sed, povante eviti malpermesojn kaj leĝojn de la regantoj, estis liberaj dediĉi sin al pli kreiva produktado.
Dekomence la aŭtoro priskribas la disvolviĝon de ceramika teknologio en Ĉinio kun rilato al ekspluatado de krudmaterialoj, teknikoj formi kaj baki ceramikajn objektojn kaj eksperimentoj akiri estetike altkvalitajn kolorigilojn kaj glazurojn. Poste estas prezentita la evoluo de la ceramika arto enkadre de la sinsekvo de dinastioj kaj la produktado de apartaj bakujoj en ĉiu periodo. Ĉinaj ceramikaĵoj inkludas ne nur vazojn, potojn, bovlojn kaj telerojn por enteni kaj kuiri nutraĵojn sed ankaŭ vastan gamon da aliaj objektoj kun diversaj uzoj, inter kiuj estas entombigitaj funebraj oferaĵoj, arkitekturaj argilaĵoj (tegment-tegoloj, brikoj kaj akvotuboj), skulptitaj figuretoj de homoj kaj bestoj, ludiloj, kapkusenoj kaj muzikiloj. Multaj ceramikaĵoj estas kolore ornamitaj per ideo-grafiaĵoj, geometriaj figuroj, kaj bildoj de fiŝoj, vegetaĵoj, homaj vizaĝoj kaj dancantaj homoj. Kontribuis al la beligo de ĉinaj ceramikaĵoj glazuroj kun plej malsamaj kemiaj konsistoj.
La produktado de porcelano, kiu estas unu el la grandaj inventaĵoj de Ĉinio, komenciĝis antaŭ pli ol 1800 jaroj. En postaj jarcentoj porcelanaĵoj fariĝis la plej grava eksport-varo de la lando. En la okcidento granda aro de rompopecoj elfositaj de arkeologoj atestas, ke ĉinaj porcelanaĵoj atingis Hindion, Irakon kaj Egipton laŭ 15 000-kilometra komerca vojo. Porcelanaj ujoj rolis ankaŭ en la komerco inter Ĉinio kaj Japanio. Ŝipo, kiu dronis apud Koreio inter 1310-1325 estis plenŝarĝita per celadonverdaj kaj verdeblankaj porcelanaĵoj. Tre informriĉaj estas la lastaj du ĉapitroj, kiuj temas pri la nuntempa ceramika industrio en Ĉinio kaj la industria kaj medicina uzo de ceramikaĵoj, kelkaj en la formo de kunmetaĵoj kun aliaj substancoj, kiuj donas al ili novajn proprecojn.
Malgraŭ la celo de la aŭtoro prezenti en kompakta formo la tutan historion de la ceramika arto en Ĉinio, oni ne povas utiligi tiun ĉi verkon kiel enciklopedieton aŭ kiel gvidlibron okaze de vizito al muzeo por pliampleksigi tekstojn de etikedoj sur ekspoziciitaj objektoj. Posedanto de Ĉina Ceramiko daŭre sentas frustron pro la neeblo facile kaj rapide trovi referencojn al specifaj temoj, ĉar mankas indeksoj. Post la unua lego de la libro estas necese transturni multajn paĝojn antaŭ ol oni povos denove trovi serĉatan nomon aŭ terminon.
La teksto estas plena de dekoj, eble centoj, da loknomoj rilatantaj al ceramika produktado (regionoj, provincoj, gubernioj, prefektujoj, municipoj, urboj, vilaĝoj, metiejoj kaj arkeologiaj trovlokoj), sed leganto ne havas eblon eliri el tiu labirinto, ĉar ne estas unu sola mapo (prefere serio da mapoj) por orientiĝo. Ne nur estas neeble akiri bonan bildon pri la spaca disvolviĝo de ceramika produktado en Ĉinio; uzantoj de la libro trovas sin en same nebuleca situacio rilate la historian dimension kaj perdiĝas en kronologia nenieslando inter nomoj de imperiestroj, regantoj, ŝtatoficistoj kaj aŭtoroj de antikvaj verkoj pro manko de tabeloj resumantaj la politikan historion de Ĉinio (epokoj, periodoj, dinastioj kaj nomoj de regantoj kun la datoj de la daŭro de ilia reg-periodo). Ankaŭ bezonata estas kronologia tabelo de arkeologiaj kulturoj en Ĉinio kun datoj kaj regionoj de disvolviĝo. Malestas ankaŭ nomindekso havanta ĉiujn person- kaj lok-nomojn kun indiko de la prononco per la Esperanto-alfabeto. Nemalhavebla estas temindekso listiganta ĉiujn teknikajn terminojn kaj specojn de ceramikaĵoj. Fine, glosaro estas necesa por klarigi la signifon de multaj ĉinaj vortoj kaj ankaŭ Esperanto-esprimoj, kiuj ne estas kompreneblaj eĉ en kunteksto, ekzemple „heĝ-ŝipo” kaj „drak-bakujo”.