La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Doktoro Glas

  • Autor: Hjalmar Söderberg
  • Art: Roman
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€6.65
  • Erscheinungsjahr: 1998
  • Form: libro vinktita
  • Beschreibung: Unu el la plej fascinaj verkoj de sveda klasikulo. Taglibra romano pri krimo, moralo, amo kaj malamo. Traduko: Sten Johansson.
  • Probe:

    25 julio

    Helga Gregorius: mi ankoraŭ vidas ŝin antaŭ mi. Vidas ŝin tiel, kiel mi vidis ŝin en la sonĝo: nuda, etendanta al mi bukedon da malhelaj floroj. Eble ruĝaj, sed tre malhelaj. Nu, ruĝo ja ĉiam tre malheliĝas en obskuro.

    Neniun nokton mi enlitiĝas sen deziro, ke ŝi revenu al mi en sonĝo.

    Sed la ambiguan rideton mia imagpovo iom post iom forigis, kaj mi ne plu vidas ĝin.

    - - -

    Mi dezirus, ke la pastro jam estu reveninta. Tiam ŝi certe revenus ĉi tien. Mi volas vidi ŝin kaj aŭdi ŝian voĉon. Mi volas havi ŝin ĉe mi.

    26 julio

    La pastro: ankaŭ lia vizaĝo persekutas min - persekutas min kun ĝuste tiu mieno, kiun ĝi ekhavis je nia lasta renkontiĝo, kiam mi kondukis la interparolon al la seksaj aferoj. Kiel mi priskribu tiun mienon? Ĝi estas la mieno de iu, kiu flaras ion putran kaj sekrete trovas la odoron bona.

  • Seiten: 89
  • Breite: 145 mm
  • Höhe: 210 mm
  • Gewicht: 119 g
  • ISBN: 91-973467-2-1
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: Doktoro Glas

Tyko Gabriel Glas, kiu vivis (en ĉi tiu, unu el la du plej popularaj verkaĵoj de Söderberg) komence de la 20a jarcento, estas kuracisto, homo iom soleca, mense brila liberpensulo kiu tamen obeas la formojn de la socio — ekzemple, li rifuzas abortigi nedeziratajn infanojn, citante "respekton al homa vivo", kvankam li mem konstatas, ke

 

Tyko Gabriel Glas, who lived (in this, one of Söderberg's most popular works) at the beginning of the 20th century, is a doctor, a somewhat solitary man, a mentally brilliant free-thinker who nevertheless obeys the forms of society — for example, he refuses to abort unwanted children, quoting "respect for human life", although he himself has determined that

 

...respekto al homa vivo — kio estas tio en mia buŝo krom malnobla hipokrito, kaj kio ĝi povas esti por ĉiu, kiu fojfoje pasigis liberan horon pensante. (p. 6)

  ...respect for human life - what is that in my mouth except an ignoble hypocrisy, and what can it be for anyone who has ever spent a free hour thinking. (p. 6)

 

Kaj li rifuzas helpi la nekuraceblajn fini siajn vivojn, malgraŭ sia kredo, ke

  And he refuses to help the untreatable end their lives, despite his own belief that

 

...tiu tago venos, devos veni, kiam la rajto morti estos rekonita kiel multe pli grava ol la rajto meti balotilon en balotujon. (paĝoj 36-37)

  ...that day will come, will have to come, when the right to die will be recognizes as much more important than the right to put a ballot into a ballot box. (pp. 36-37)

 

Kiel li klarigas en sia taglibro (la tuta romano estas taglibre verkita), en sia profesia vivo, Glas rilatas kun la simpatia Helga Gregorius kaj kun ŝia nesimpatia edzo pastro Gregorius. Helga, kiu ne edziniĝis pro amo kaj kiu nun partoprenas en sekreta amafero kun ambicia juna Ministrejano, nun trovas la inklinojn de la edzo abomenaj; la edzo, aliflanke, opinias ilin devo trudita al li de la Eternulo, cele al nasko de nova generacio. La edzino petas al Glas, kiu ĝis iu grado jam enamiĝis kun ŝi, iel helpi protekti ŝin de la atentoj de la edzo. Glas avertas la edzon pri la malbona sano de la edzino, rekomendante eviton de seksaj rilatoj; tio ne multe helpas. Glas avertas la edzon pri ties malbona sano, rekomendante eviton de seksaj rilatoj kaj ferion (sole) en alia parto de Svedio; tio helpas nur ĝis kiam la edzo revenas de la ferio. Fine, Glas elpensas "finan solvon", kiu utiligas pilolon el kalia cianido kaj glason da vino ...

  As he explains in his diary (the entire novel is written in the form of a diary), in his professional life, Glas has relations with the likeable Helga Gregorius and with her unlikeable husband Father Gregorius. Helga, who did not marry for love and who is now taking part in a secret love affair with an ambitious young member of one of Sweden's ministries, now finds her husband's inclinations abominable; on the other hand, the husband considers them a duty forced on him by God for the purpose of generating a new generation. The wife asks Glas, who to some degree has fallen in love with her, to somehow help protect her from her husband's attentions. Glas warns the husband about his wife's poor health and recommends avoidance of sexual relations; this does not help much. Glas warns the husband about his own poor health and recommends avoidance of sexual relations and a vacation (alone) in another part of Sweden; this only helps until the husband comes back from his vacation. Finally, Glas thinks up a "final solution", which makes use of a potassium cyanide pill and a glass of wine ...

Atentokapta rakonto, bone tradukita malgraŭ la juĝo de Glas mem pri la originala lingvo:

  An enthralling tale, well translated despite Glas's own judgment about the original language:

 

[La sveda] lingvo plejparte estas damnita afero. La vortoj surtretas la piedojn unu de la alia kaj kunpuŝiĝas en la strata defluejo. Kaj ĉio fariĝas tiel konkreta kaj kruda. Neniuj duontonoj, neniuj malpezaj aludoj kaj molaj transiĝoj. Jen lingvo kiu ŝajnas kreita pro la nemortigebla pleba kutimo displumpi la veron en ĉiuj okazoj. (p. 75)

  [The Swedish] language is for the most part a damned thing. The words tread on each other's feet and get pushed together in the gutter. And everything becomes so concrete and crude. No half-tones, no light allusions and soft transitions. This is a language that seems created for the unkillable plebeian custom of scattering truth and rendering it inelegant in all cases. (p. 75)

 

Kelkaj relative malgravaj malglataĵoj:

  A few relatively unimportant wobbles:

"Revenante hejmen en la nenatura, pala nokta krepusko, la varmego denove ŝajnis al mi same prema..." (...mi sentis la varmegon same prema...) (p.4)

  "Revenante hejmen en la nenatura, pala nokta krepusko, la varmego denove ŝajnis al mi same prema..." (...mi sentis la varmegon same prema...) (p.4)

"graplilo" (graplo, kiu formo estas cetere montrata en la glosaro) (p. 15)

  "graplilo" (graplo, which is the form shown in the glossary) (p. 15)

"Sinjorino Gregorius stariĝis de la orgeno, kie ŝi antaŭe sidis ludanta..." (ludante) (p. 32)

  "Sinjorino Gregorius stariĝis de la orgeno, kie ŝi antaŭe sidis ludanta..." (ludante) (p. 32)

"Grand trinkante" (Grande trinkante) (p. 38)

  "Grand trinkante" (Grande trinkante) (p. 38)

Estis interese rimarki, ke Johansson verŝajne pruntis la titolon de unu el siaj detektivaj romanoj el ĉi tiu libro ("Sed neĝo kaŝas nur ĝis printempo") (p. 11)

  It was interesting to note that Johansson apparently borrowed the title of one of his own detective novels from this book ("Sed neĝo kaŝas nur ĝis printempo") (p. 11)

Don Harlow

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.