|
Du el
|
|
DUEL | n-ro 100 decembro 1986 |
Temas nur pri Unuel. La Duelo estas tute malegala. La gazetangulaj poemoj de Poul Thorsen velkas en bukedo, dum Marjorie Boulton vere ĝardenas:
Nun leontodoj kreskas en razeno
kaj kardoj, kie mi ja semis menton;
certe mi baldaŭ trovos en Edeno
Adamon ne, sed certe la serpenton.
- mi citas (kaj volonte citus plu) poemon forsarkitan el la libro, same kiel Erudicia kaj sola, li parolas al virino. Espereble tio montras la kvaliton de la resto.
Pri kio temas do l' elekto? Jes pri kio temas?: ĉar Marjorie Boulton impresas ne nur forme, ŝi havas ankaŭ ion por diri. Ne tiel, kiel Ragnarsson aŭ Sadler, sed en preskaŭ resumebla proza senco. Pri niaj martiroj:
En punlaborejo, karcero aŭ kelo,
mokantoj fideton priridas;
tra densa mallumo briletas la celo,
sed ŝvelaj okuloj ne vidas;
jen hom' humiliĝas en koto kaj muko,
urino sen vazo kaj larmoj sen tuko,
kaj beno de nepoj kaj belaj principoj
forsangas dum siblas la vipoj.
Pri stildisputoj:
Kie du homoj malkonsentis,
sed restas mildo kaj ĝentilo,
jen ambaŭ certe elokventas
laŭ pure zamenhofa stilo.
Pri ŝelo de banano:
Kaj Brenda Brun neniam plu
pendigos nuksojn por paru';
neniam plu ŝi ludos damojn;
neniam pesos ducent gramojn
da margarino aŭ sukero.
Pri nerebato (al anonima letero):
Pli bone tremi kiel adresato
ol emi kaj plenumi ion tian.
En tiun povran koron ŝaŭmrabian
de mi refluu fine nur kompato.
Pri la mondo de armiloj monddetruaj:
Subite ni rimarkis ovojn tri
tri ovojn brunmakulajn en kaveto...
tri nudaj ovoj, kvazaŭ sur manplat'...
...kaj tiujn tri silente ni forlasis.
Mi devas konfesi, ke mi trovas tiun ĉi duonvolumon multe pli facile admirebla ol Kontralte kaj Eroj. Eble ne ĉar la poemoj estas pli bonaj; sed ĉar retrospektive mi trovis la cent paĝojn jare iom superabunde tro - kaj preferis Cent ĝojkantojn. Laŭ mi furorus Elektitaj poemoj - sed ĉe ni ne ekzistas tia kutimo; kaj kiu elektus?
Kompreneble temas plue pri amo kaj katoj, kaj eĉ por distri vortaristojn; sed
Kiam mi kuŝos en kvieto,
simpla sengrasa hom-skeleto,
dum la animo povos vagi
tra kosmo kun Julio Baghy;
En jar' de l' Sunsistem-Kongreso,
inter rozujoj kaj cipreso
restos laŭ naturleĝa kodo
la nevenkebla leontodo.