La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû

  • Autor: Ariyosi Sawako
  • Übersetzer: Konisi Gaku
  • Originalsprache: japana
  • Art: Roman
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€13.33
  • Erscheinungsjahr: 2008
  • Beschreibung: Kvankam la romano baziĝas sur reala persono, ĝi okupiĝas ne tiom pri lia eminenteco, kiom pri la rilatoj inter bofilino kaj bopatrino, tipaj por la japana socio komence de la 19a jc.
  • Seiten: 161
  • Höhe: 210 mm
  • ISBN: 9784888870566
  • Bemerkungen: Serio Oriento-Okcidento n-ro 45
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bopatrino – bofilino: rilato japanstile


aprilo 2011
Ofta temo en beletro, filmoj kaj aliaj artaĵoj estas konflikto inter bopatrino kaj bofilino. Tiu universalaĵo ĉi tie aperas en romano kun situo japana, en la ŝanĝiĝo de la jarcento 18-a al la 19-a. La titola protagonisto estas Imose Kae, juna virino kiu edziniĝas al la kuracisto Hanaoka Seisyû. (En la japana nomordo, la familia antaŭas la individuan.) Li fakte estis vera homo, fama en medicinaj medioj pro tio, ke li la unua en la mondo faris operaciojn uzante ĝeneralan anestezon. Ĉi tie temas pri mamkancero.
En la verko abundas vivece la detaloj pri la medicinaj aferoj (faktoj), sed la ĉefa emfazo estas sur la ŝanĝiĝantaj rilatoj inter du virinoj (fikcio). En la komenco, Kae ege admiras la estontan bopatrinon Otugi, parte pro ŝia fama beleco. Sed iom post iom evoluas la konfliktoj. La vidpunkto estas ĉefe tiu de Kae mem, kvankam iugrade ni eniras la menson ankaŭ de la bopatrino aŭ alia rolanto.
Iuj studantoj de interhomaj rilatoj diras, ke en konflikto inter bovirinoj, estas plejparte la pli juna kiu instigas tion, ĉar ŝi estas la pli nememfida. La romano ne rekte prezentas tiun ideon. Eble la aŭtorino pro siaj propraj travivaĵoj ne pensis pri tiu eblo. La precipa ideo ŝajnas esti, ke la bopatrino ligiĝas kun ekstermodaj pensoj kaj propra egoismo, kiuj malhelpas la ĝustan pritraktadon de la juna bofilino.
La tempodaŭro de la romano estas 7 jardekoj. Kiam la leganto moviĝas de unu ĉapitro al alia, necesas atenti, kiom da jaroj ĵus pasis. Oni povus facile maltrafi tiun detalon, kio eventuale ĝenus la komprenon de la rakonto-fluado.
La aŭtorino ŝajne havas sufiĉe bonan komprenon de la kuracarto. Kaj la sciencisteco de la tradukinto estas evidenta. D-ro Konisi Gaku ne estas mem praktikanta kuracisto, sed doktoro pri naturscienco kaj ankaŭ profesoro pri teoria fiziko. Ŝajne do li estas sufiĉe kapabla pritrakti la temon de tiu alia scienco. Ĉu d-ro Konisi kapablas ankaŭ ĝuste kapti kaj traduki la virinan pensmanieron, aŭ japanlande aŭ pli universale? Ni invitu japanan esperantiston pritrakti tiun demandon.
Mi mem ne havas sufiĉan legkapablon de la japana por detale kompari la Esperantan tradukon kun la originalo. Tamen eblis al mi kompari la Esperantan tradukon kun la angla. Ĉi lastan ellaboris du virinoj: unu japana kaj la alia brita. La detaletoj en la Esperanta kaj angla tradukoj multe varias. Sed la baza rakonto restas la sama.
Tamen foje enŝteliĝas esprimoj anglismaj. En siaj propraj komentoj fine de la libro, la tradukinto senvarie nomas la libron "novelo" anstataŭ "romano." En la angla lingvo, novelon oni nomas "short story," kaj romanon "novel". Aliaj anglismoj: "Vi vokas min patrino" (p. 70, "You call me mother"), "Post kelka tempo" (p. 73, "After some time"). Tamen esploro montras, ke ĉi lasta ekzemplo ofte aperas kaj estas eĉ zamenhofa.
Kontraste, jen ekzemplo de esprimo vere esperanteca: 
p. 12, "ŝi... ekemis viziti la ĉambron de la avo."
La tradukinto prezentas al ni proprajn nomojn laŭ du malsamaj manieroj. Nomojn de gravaj lokoj li esperantigis: Tokio (ne Tôkyô), Osako (ne Ôsaka). Por aliaj nomoj li ĉiufoje prezentas la skribon en tipo kursiva kaj utiligas la literuman sistemon Nihon-siki (japan-stila). Pro tio necesas lerni la internan logikon de tiu latinida skribado por ĝuste prononci. Ekzemple, la nomon Otugi fakte oni prononcas "Ocugi". Ne ekzistas en la japana lingvo silabo prononcata laŭ la internacia [tu]. La sistemo estas kohera, al japanoj, kvankam eble ne al aliaj. Fine de la libro estas duonpaĝo Pri la skribo de ne-Esperantaj vortoj, kun sufiĉe komprenebla klarigo. Sed eventuala leganto profitus lerni la sistemon pere de pli detala ekspliko skriba aŭ parola. Originale la romano aperis en la japana en 1966. Ĝi estas la plej fama verko de s-ino Ariyosi Sawako (prononcu "arijoŝi saŭako") (1931-84). En la sekva jaro oni ĝin filmigis. Kaj poste ĝi aperis multfoje en dramoj televidaj aŭ teatraj.
La verko portas la n-ron 45 en la serio Oriento-Okcidento, kiun oni kreis antaŭ 50 jaroj en 1961. Mankas la kutima enkonduka eseo de unu aŭ alia Esperanto-gravulo. Sed ĉe la fino troviĝas Notoj kaj Glosaro, kiel ankaŭ la menciitaj klarigo pri literumo kaj komentoj. Tiujn artikolojn prezentas la tradukinto mem, kaj ili estas en si mem instruaj. Alipersonajn komentariojn pri ĉi tiu grava kaj konata libro oni povas trovi aliloke en iu aŭ alia lingvo.
Kiel statas la kuracistedzino Kae en la japana historio? Legu la lastan alineon en la verko kaj pripensu.

R. Jaderstrom

La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu


Majo 2019
Mi legis La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu ĝis la tri ĉapitro.
Kae estis filino de Imose Sazibee, la vilaĝestro kaj lia domo havis popularan nomon "Honĝino de Nate". Ŝi estis severe disciplinita, krom pri legado kaj skribado, ankaŭ pri kudrado kaj purigado. Kiam Kae fariĝis 21-jaraĝa, Otugi, la edzino de Hanaoka Naomichi, vizitis Sazibee kaj petis ke estu lia filino, Kae, kiel ŝia bofilino, kaj nur Kae konsentis pri tio.
Tiamaniere Kae edziniĝis al s-ro Hanaoka, kiu tiam ne ĉeestis en la edziĝ-ceremonio pro la foresto al Kioto por lernado, pri kio mi tre surpriziĝis. Kiel Kae fariĝos poste, nun mia koro bategas.

Mateno (Japanio) 1

La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu


Septembro 2019
Mi legis la libron La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu ĝis la sesa ĉapitro.
Post edziniĝo, Kae, la edzino de Unpei, estis amata de Otugi, la bopatrino. La bofilino Kae diligente teksis tri jarojn por gajni monon por Unpei en Kioto. Sed kiam Unpei revenis hejmen, Otugi ŝanĝis sian konduton kontraŭ Kae.
"Kae sentis, ke la ŝajne bela rialto inter dezirata edzino kaj deziranta patrino finis pro la apero de Unpei."
Oni diras, ke la patrino de la edzo estis malamiko por la edzino. De nun estos multe da malpacoj inter ili. Mia koro bategas.

Mateno (Japanio) 2

La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu


Novembro 2019
Mi legis La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu ĝis la naŭa ĉapitro.
Post duonjaro de reveno de Seisyuu el Kyoto, lia patro, Hanaoka Naomiti mortis. Inter Kae kaj Otugi, bopatrino, malpaco fariĝis pli profunda. Otugi kondutis pli kaj pli malvarme al Kae. Kae estis soleca en la familio Hanaoka.
La malsatego de Tenmei daŭris kuvin jarojn. Epidemioj disvastiĝis tra la tuta lando. Ĉar la nombro de la pacientoj pligrandiĝis, Seisyuu kuracis pacientojn de frua mateno ĝis malfrua vespero, kaj li ne ŝparis medikamentojn al pacientoj.
En tia okazo Kae gravediĝis. Tiutempe la familio kutimis setarian kaĉon kun batato kiel ĉefmanĝaĵon, sed Otugi laŭeble kuiris rizon kaj donis riverfiŝojn al Kae. Tamen Kae ne povis danki al Otugi.
Nun Seisyuu oferis multajn katojn kaj hundojn, ĉar li daŭre studis por anestezaĵo. Kae estis daŭre atakata de koŝmaro dumnokte, eble pro la ĝemo en gravedeco. En la koro Kae timis la plagon per morto de bestoj, sed ne estis la plago. Kae sendanĝere naskis filinon en la gepatra domo. Seisyuu nomis ŝin Koben. Okaze de nasko Kae fariĝis fortika fizike kaj spirite.
En somero, kiam Koben estis kvar-jara, malsaniĝis Okatu, plijuna fratino de Seisyuu. Estis kancero. Post duonjaro Okatu mortis. Seisyuu kriegis,"Kiu mortigis Okatu, tiu estas mi, neniu alia! Mi lasis ŝin morti nenifare, ĉar malsufiĉus mia medicina arto."
Tiu ĉi libro unuflanke priskribas ĵaluzon kaj malamon inter bopatrino kaj bofilino, dum aliflanke priskribas la suferon pro farado de anestezaĵo.
Nun mi daŭrigas interese legi tiun ĉi libron.

Mateno (Japanio) 3

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.