La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Eduku geniulon!

  • Autor: László Polgár
  • Übersetzer: Jozefo Horvath
  • Originalsprache: hungara
  • Art: Wissenschaften
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€16.50
  • Erscheinungsjahr: 2006
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: Kiel oni povas eduki geniulon el ordinara infano. Instruaj, edukaj principoj de László Polgár, vivovojo, kariero de la mondfamaj ŝakistinoj Polgár, rilato de Polgár al sia nacio, etno, tradiciaj eduksistemoj, Esperanto, familia vivo, feliĉo k.a. en formo de dialogoj.
    Enhavo:
    I. Misteroj de pedagogia eksperimento
    1. Anstataŭ enkonduko... la familio Polgár
    II. Eduki eblas ankaŭ tiel
    1. Pri la nuntempa lernejo 
    2. Ĉiu infano estas promeso 
    3. Genio: ĉu trezoro aŭ balasto?
    4. Ĉu la infano fariĝu elstarulo?
    5. Esperanto: unua stadio de lernado de fremdaj lingvoj 
    III. La ŝako 
    1. Kial la ŝako?
    2. Kiel la Polgár-fratinoj ellernis ŝakludi?
    3. Kiel ni ŝatigu la ŝakludon al niaj gefiloj?
    4. Ŝako en psikologio, psikologio en ŝako
    5. Pri la emancipiĝo de virinoj
    IV. La senco de la tuta afero 
    1. La familio kiel valoro
    2. En minoritateco
    3. Ĉefatestantoj de la geniedukado: la feliĉaj infanoj
    4. Estu via vivo etika modelo
    
  • Probe: * Se en la 50-aj aŭ 60-aj jaroj, ie en Okcidenta Eŭropo iu diris: „Mi estas hungaro”, la unua reago de la ĉirkaŭaĵo sonis verŝajne jene: „Ĉu hungaro?! Tiam Puskás kaj futbalo... kaj 6:3…”, kaj tuj malfermiĝis la pordoj de interkomunikado. La unua reflekso je la fino de la 80-aj jaroj estas plejofte: „la Polgár-fratinoj... kaj ŝako... kaj Olimpiaj Ludoj en Seulo...” Kiel vi travivas ĉi tiun nekutiman popularecon?
    Okazis ankaŭ al ni, ke en Okcidento oni ne sciis, kiuj ni estas, kaj oni komencis paroli pri „Polgár-oj kaj Rubik Ernő”. Oni miris kaj samtempe ĝojis eksciinte, ke ni estas tiuj Polgár-oj. Ni estas „la hungara miraklo, la tri fratinoj, la mondfamaj infanoj”. Ĉirkaŭ 40 000 laŭdaj artikoloj aperis pri ni. Oni skribis pri ni kompreneble ankaŭ malfavore, precipe en Orienta Eŭropo.
    * Eble ne ĉiam malbonvolo kaŝiĝas malantaŭ la rezervoj kaj duboj. Ĉu ne temas pri tio, ke oni timas: vi traktas viajn infanojn kiel ŝakfigurojn, marionetojn?
    Se ni konsiderus niajn filinojn kiel manipuleblajn figurojn, nur kiel objektojn kaj ne kiel subjektojn de la edukado, ĉu ni povus atingi tiajn rezultojn? Sen la aktiva kunlaboro de ilia malfermita, libere decidanta kaj memstare aganta personeco ni povus atingi nenion. En tia edukado la aktiva partopreno de la infano almenaŭ tiom gravas, kiom tiu de la edukanto. Se ili ne volus kunfari, ili fariĝus vere marionetoj, sed el marionetoj ne edukeblas geniuloj. Mi ne forprenas, sed kontraŭe: mi donas la eblon por tio, ke la infanoj atingu la liberecon je laŭeble plej alta nivelo. Mi malfermas pordojn al la libereco. Praktike mi kreas la ŝancon, por ke ili faru tion, kion ili ege ŝatas. Krom tio mi priservas, psike flegas, fake manaĝas ilin; mi ebenigas por ili la vojon. Ne miskomprenu min! Dum la pasintaj 20 jaroj okazis ankaŭ, ke mi diris: „Vidu, infanoj, tion oni devas tiel fari!” Sed tio ne estis karakteriza. Tio konsistigis maksimume unu procenton, ĉar preskaŭ ĉiam komune ni priparolis ĉiujn aferojn, kaj mi lasis ilin decidi. Tutcerte ili ja ne estas marionetoj. En la tradicia lernejo la infanoj iagrade certe fariĝas marionetoj: frumatene oni vekas, sendas ilin en la lernejon, kie ili dum la instruhoroj estas tirataj kaj ŝovataj kaprice de la instruistoj kaj membroj de la samaĝa grupo.
    * Multo veras en tio. Tial okazas, ke sesjara infano en septembro ĝoje trapaŝas la sojlon de la lernejo, sed Kristnaske jam ne multe restas el lia ĝojo. Mi kredas al vi, ke kreivan homon oni ne povas formi sen memagado, kaj kontraŭ ilia volo ankaŭ viajn infanojn oni ne povus konduki ĝis la pinto. Tamen el tio ankoraŭ ne sekvas, ke tia infano fakte fariĝas feliĉa, aŭ ke li restas kontenta dum sia vivo.
    Ne, kaj mi neniam diris, ke ĉiuj elstaruloj logike iĝas feliĉuloj. La atingopovo kaj sintaksado de la homo ne koincidas nepre. Povas okazi, ke iu samtempe estas genia kaj malfeliĉa. Senĝoja, ĉar lia vivo estas malfacila, ĉar la medio ne akceptas lin, ĉar li ne sukcesis atingi ian celitan esplorrezulton, ĉar certaj liaj aferoj disvolviĝis misŝance ktp., sed samtiel povas okazi ankaŭ la kontraŭo. Tiuokaze la geniulon akceptas lia medio, kaj li estas kontenta pri si, ĉar povas fari pozitivan saldon pri sia vivo, ĉar utilas al siaj kunhomoj kaj atingas sukcesojn. Tiam el ĉio ĉi fontas feliĉo. Ne estas hazarde, ke demandante „malfacilan homon”, ĉu li refoje same aranĝus sian vivon, ni plej ofte ricevas la respondon: „Jes”. Tio ja ne povus esti alimaniere: geniuloj estas almenaŭ samtiel feliĉaj, kiel la ceteraj homoj.
    Mi ne asertas, ke la vojoj al genieco kondukas nepre ankaŭ al feliĉo, sed jes ja , ke ĝi kondukas tien pli certe, ol aliaj. Kio koncemas konkrete miajn filinojn, ili konfirmas – dank’ al Dio – ĉi-lastan aserton. Tiuj, kiuj opinias kontraŭe, verŝajne ne havas sufiĉe da infomoj, aŭ eble envias aŭ ĵaluzas. Miaj filinoj estas fakte kontentaj, gajaj, feliĉaj homoj. Tiuj, kiuj konas ilin persone, povas konfirmi tion.
    * Permesu al mi nun demandi pri personaj aferoj. Kian vivkoncepton, kian mondkoncepton vi havas?
    En la jaro 1968 aŭ ‘69, en la aĝo de 22–23 jaroj mi aniĝis al la komunista partio, kaj 35-jara (ĉirkaŭ 1981) mi eksiĝis – ĉefe pro mia konflikto kun la Hungara Ŝak-Asodo. Mi havis problemojn unuavice ne pri la teorio de marksismo, kvankam pri multaj aferoj mi neniam konsentis. Mi ne konsentis ekzemple pri tio, ke nek sian movadon, nek la socion ili konstruis demokratie. Mi ne konsentis ankaŭ pri ilia praktiko de edukado kaj pri tio, ke ili fakte kondamnis la geni- kaj elitinstruadon. Mi ne konsentis pri tio, ke ili neglektis la instruadon de politikaj geniuloj kaj elito. Mi ne konsentis ankaŭ pri tio, ke ili ne anstataŭigis la netaŭgajn, maljunajn gvidantojn per junaj kapabluloj.
    Kio koncemas mian vivkoncepton: mia labortempo ekde mia 14-jara aĝo estas 15 horoj tage. Por mi la kvalito estas principa afero. Mi volis fari ĉion, ĉiam plej altnivele. La mezkvalitecon, la orientiĝon al la mezo mi rifuziads laŭprincipe. Mi strebis al la pinto malgraŭ obstakloj, obeante la admonon de Michel de Montaigne: „Dum granda tempesto la maristo de l’ antikvaj epokoj alvokis Neptunon: Ho, dio! Vi savos aŭ pereigos min, tute laŭ via volo. Sed kiel ajn vi volas, mi stiros mian ŝipon, kiel necesas!”
    * Kia homo vi opinias vin?
    Homo, kiun formis lia medio, sorto, la socio kaj li mem. Se mi pense trarigardas mian vivon, mi povas dedukti el ĝi mian karakteron, miajn ecojn. Se mi ekzamenas la trajtojn de mia personeco, mi povas rekonstrui mian sorton. Ĉar ili interefikas. Kompreneble troviĝas en mi ankaŭ t.n. etnaj distingiloj, kiel ekzemple la trostreĉita laboro, trosentemo, sopiro al atingoj, centra rolo de la familio, deziro disvolvi la kapablojn de miaj filinoj, kaj de tempo al tempo eble ankaŭ iom da agresemo, bruemo. Sed ne miskomprenu min! Mi ne asertas, ke mi ŝatas ilin ĉiujn, kaj mi ne asertas, ke mi volis disvolvi ilin en mi. Nur ke ĉi tiujn karakterizaĵojn elformis en mi praktike la sociaj efikoj.
    Influis min ankaŭ la atakoj, kiuj trafis min flanke de aŭtoritatoj. Mi konfliktiĝis kun multaj homoj. Ĉi tiuj influoj, kvankam ili certe ankaŭ konstruis, pozitive formis mian personecon, malbonigis en certaj rilatoj la efikecon de mia laboro kaj mian sanon. Tre multe mi laboris dum la pasintaj 25 jaroj. Tre malmulte mi dormis. Sekve de tio nun jam mi sentas iom da laceco.
  • Seiten: 144
  • Breite: 144 mm
  • Höhe: 200 mm
  • Gewicht: 153 g
  • ISBN: 963 86531 0 8
  • Bemerkungen: Eldonjaro: 2004 (indikita), 2006 (fakta)
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pri edukado de geniuloj


2007/12, p. 24
La tri fratinoj-ŝakistoj Polgár estas famegaj ne nur en Esperantujo. Jen nur kelkaj el iliaj multegaj atingoj: Zsuzsa (naskiĝis en 1969) estis en 1991 inter la unuaj virinoj, kiuj ricevis la titolon „grandmajstro” laŭ la kriterioj aplikataj al viroj. Zsófia (naskiĝis en 1974) en Romo en 1989 venkis en turniro, en kiu partoprenis pluraj fortaj grandmajstroj, tiel kreante novan Guinness-mondrekordon. Kaj Judit (naskiĝis en 1976) rompis en 1991 la rekordon por plej juna grandmajstro kaj estas kun granda marĝeno la plej forta virina ŝakisto en la historio.

En ĉi tiu libro ilia patro-instruinto-trejnisto László Polgár (naskiĝis en 1946) klarigas, kiel li edukis ilin kaj ankaŭ kial. Jen liaj propraj vortoj: „Mi donas ne recepton, nur vidmanieron kaj volas persvadi neniun al edukado de geniuloj. Mi volas nur montri, ke eblas eduki geniulojn. Mi alvokas neniun, instigas neniun, ĉiu devas mem decidi, kion li volas fari. Mi nur transdonas mian pedagogian sistemon kaj kondukas ĉiun sur la vojo, kiun ankaŭ mi trairis, kun la certeco, ke eblas eduki geniulon kaj ankaŭ indas, ĉar el geniulo fariĝas feliĉa homo” (p. 119).

Alivorte, la aŭtoro pretendas havi pedagogian sistemon, per kiu li povus el ĉiu sana infano eduki geniulon pri iu ajn fako, kaj la edukadon de siaj infanoj li nomas pedagogia eksperimento, per kiu li pruvis la efikecon de sia sistemo.

Tamen, evidente, en ĉi tiu 144-paĝa libro tiu pedagogia sistemo ne estas plene priskribita, kvankam ja enestas kelkaj interesaj detaloj pri la maniero, en kiu li unuafoje prezentis ŝakon al siaj junaj filinoj. Cetere, la koncepto „geniulo” neniam estis, almenaŭ por mi, adekvate difinita, kaj tro precizaj taksoj pri la nombroj de „supergeniuloj” kaj „genikandidatoj” en la mondo donas pseŭdosciencan aromon. Laŭ mi, la aŭtoro estas pli interesa, kiam li skribas pri emancipiĝo de virinoj (por liaj filinoj komence ne estis tute facile konkursi kiel ŝakistoj kaj ne nur kiel ŝakistinoj), pri la diskriminacio, kiun lia familio suferis fare de politikaj gvidantoj, kiel li evitis sendi siajn filinojn al lernejoj (ĉar lernejanoj persekutas elstarulojn), kaj pri la mirinda kaj admirinda diligenteco de sia tuta familio.

La teksto estas en formo de intervjuo, kio iom ĝenis min, ĉar mi preferas tekston kun pli logika strukturo. Estas malfacile retrovi faktojn en la fluo de la interparolo. Kvankam la Esperanto-eldono aperis en 2004, ĝi, verŝajne, estas traduko de hungara originalo aperinta en 1989 (kiun mi ne vidis) kun nur la biografiaj informoj aktualigitaj. La kovrilo estas tre bela, kaj ankaŭ interne troviĝas 19 paĝoj da interesaj bildoj, sed la interna preskvalito iom malhelpas aprezi ilin.

Mi rekomendas la libron, ĉar ĝi levas kaj prilumas tre interesajn demandojn pri la roloj de edukado kaj denaska talento. Tamen, kompreneble, oni ne atendu trovi en la libro definitivan respondon al tiaj eternaj demandoj.

Edmund GRIMLEY EVANS

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.