La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Elektronika Kompilo
Aktuala elektronika muziko en Esperanto

  • Autor: diversaj
  • Art: CD, Musik
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €21.24
  • Erscheinungsjahr: 2002
  • Form: kompakta_disko
  • Beschreibung:
    1. Planedo Esperanto - Lunatiko
    2. Junaj idealistoj - Dolcxamar
    3. La danco de la vento - Andreas Wiklund
    4. Klara blua akvo - DĴ Kunnar
    5. Sentu la ritmon - Magnus
    6. La distanco - DĴ Roĝer
    7. Ja nur diru, ke vi amas - Asorti
    8. Ponfarstrat' - Solotronik
    9. Ekster - Magnus
    10. Konsilo por la vivo - DĴ Kunnar
    11. Aŭskultu! - Lunatiko
    12. Tempo oportunas - Dolcxamar
    13. Ne roboto - MHZ
    14. Tekna frenezo - Krio de morto
    15. Joko-Tronik' - Solotronik
    16. La luna promenado - DĴ Roĝer
  • Dauer: 72 min
  • Breite: 140 mm
  • Höhe: 125 mm
  • Gewicht: 80 g
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Moderna elektronika muziko sen bruo


nov. 2003

Finfine bonkvalita kompilo en Esperanto – Elektronika Kompilo. Normale kiam oni elektas muzikon en Esperanto, oni trovas ke la kvalito ne estas tiom bona kiom la nacilingva muziko.

Alia afero kiun oni ofte ne trovas ĉe elektronika muziko, estas vortoj, sed kio estas la kialo aĉeti Esperantan diskon sen vortoj? Feliĉe, preskaŭ ĉiu kanto sur la kompakta disko enhavas tekston.

Gunnar R. Fischer tre zorge elektis la plej bonajn kantojn de la plej bonaj elektronikaj bandoj, por doni veran ĝuon al la aŭskultanto. La disko inkluzivas la plej konatajn aktualajn bandojn en Esperanto: Dolĉamar, Krio de Morto, Dĵ Roger, Lunatiko, Solotronik, Dĵ Kunar, Andreas Viklund, Magnus, Asorti kaj Mhz.

La Elektronika Kompilo ja respegulas la Interretan Esperanto-muzikscenon. Kiam mi estis komencanto, mi serĉis ĝuste ĉi tian diskon, sed tiutempe ĝi ankoraŭ ne ekzistis.

Do, se vi volas modernan elektronikan muzikon kun ritmo kaj sen bruo, tiam vi nepre devas havi ĉi tiun diskon! Ĝi ankaŭ estas bonega reklamilo por Esperanto-kulturo inter la junularo.

Chuck Smith

Disko diable bonega


2003. №7 (105)

Finfine, post trijara kompilado, Vinilkosmo eldonis antaŭlonge anoncitan kompaktdiskon kun aktuala elektronika muziko en esperanto.

Tamen altfruntaj okulvitruloj povas pacienci pri siaj monujoj. Ĉi tiu plasta rondeto entenas nek rompkoron, nek bruon, nek mikroondon, nek alian specon de moderna avangardo, sed tio ne signifas ĝian mankon en Esperantio. Reprezentantoj de t.n. “idiota elektroniko” (Piĉismo, Klingo, Teulo kun Tegumo kaj Al Mi Plaĉas la Maŝinoj) ignoris tiun gravan historian eventon: unue, pro naiva nescio, sed ĉefe pro estetikaj kialoj.

Krome, Floreal Martorell, kiu fine iĝis profesia esperantisto, devas vendi iom pli ol 20 ekzemplerojn (kutima eldonkvanto de ĉiutempaj eksperimentuloj) por vivteni la edzinon kaj la infanojn.

Do, temas pri komerca danca pop-muziko: tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo. Iom eksmoda, sed amase ŝatata. La disko estas ege bone produktita, kiel ĉiuj eldonaĵoj de Vinilkosmo. Teknika nivelo de la partoprenantoj same estas sufiĉe alta, t.e. ili bone regas siajn komputilojn, sintezilojn kaj midi-klavarojn. Kio okazas en iliaj kapoj, mi do provu priskribi:

LUNATIKO: polia duopo, fanatike kristanema. Revas pri propra Kriŝnalokao (vere postmorta) kun eterna sunleviĝo kaj stelitaj PIVuloj harmonie brakumantaj. Muziko por televida futbalo.

DOLĈAMAR: finnia kvazaŭrok-bando, sonas kiel Depeche Mode. Ne mirige, ĉar kantas kaj ideologias anglo — Patrik “La Malbonulo” Austin (ĉu filo de panjo Manjo?). Same arde religia kredo al Fina Venko, al Nova Jerusalemo kie neniu maljuniĝas. Emocioj trodozas.

ANDREAS VIKLUND: se ĉi-kanto estus en la angla, ĝi sendube vendiĝus en milionoj da kopioj!! Profesiege majstrita kaj diligente polurita, kun neimageble bela melodio, iom similetosa al tiuj de Marusha. Tiel sonas feliĉo.

DĴ KUNAR: monotona depresia malfeliĉo kaj Levilkartoj.

MAGNUS: posteulo de Enigma. Vulgarigita jezuitismo.

DĴ ROĜER: abomena popaĉo, orelbora kaj stultiga. Flo, ne pafu en min!!

ASORTI: postmodernisma idolo el litovia Ĉernobilo. La muziko por vilaĝaj diskotekoj. Litovoj terminas tiun fenomenon “pukas”, poloj — “disco polo”. Ĉarma kaj terura.

SOLOTRONIK: fama hispana mistikulo: foje ĉagrena, foje meditume ambienca, foje eĉ restoracia, sed neniel danciga. Stranga miksaĵo de stiloj, kulturoj, altspirita ezoterismo kaj raŭmismaj kisludoj. Jomo teknas, Solo rokas, Emily brilas... Knedu min, fraŭlino!!

MHZ: argentina duopo, tiom kriple bizara, ke plej verŝajne necesas atendi vomigan remikson de ilia robota muzako fare de iu el “idiota elektroniko”.

KRIO DE MORTO: oldaj polaj punkoj ekhardkoris. “Frenezo estas graca stato...” Ŝajne la plej interesa kanto...

Se post legado de supraj linioj vi ekopiniis la kompilon senuza peco da merdo, do vi tamen eraras. La disko ja diable bonegas!

Se vi aŭdus mian ĝojan “ŭaŭ” tuj post la unuaj “umca-umca” de lunatika epistolo... Ĝin akiru ne nur kolektantoj de ekzotikaj raraĵoj kaj esperanto-bibliotekoj.

La Elektronika Kompilo estu ĉefa amuzilo por tutnokta ebrieta dancado dum junularaj aranĝoj, kondiĉe ke la klubo kompilu 18 eŭrojn (plus poŝtelspezoj).

Rekomendindas!!

Glebo Malcev

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.