La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto ne estas nur lingvo

  • Autor: Spomenka Štimec
  • Art: Lehrbuch/Wörterbuch
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€4.45
  • Erscheinungsjahr: 2002
  • Form: libro vinktita
  • Beschreibung: Legaĵo post la baza kurso laŭ la zagreba metodo.
  • Seiten: 24
  • Breite: 148 mm
  • Höhe: 210 mm
  • Gewicht: 40 g
  • ISBN: 9539691850
  • Rezension:
    • De János Sárkőzi: Kvazaŭ persona konatiĝo
    • Esperanto ne estas nur lingvo Spomenka Štimec: Ĝi estas la mallonga rakonto de komencanto de Esperanto. Ĝi estis mia unua sento, kiam mi eksciis ĝin pli ol 10 jarojn antaŭe. Plej mi legis, plej mi trovis ĝin kiel mia. Tra la libro ni komprenas la Zagreban Metodon, kiun naskiĝis en 1972 de s-ino Spomenka Štimec, ĝi disvolvis kiel 12 tagoj por lerni Esperanto sur interreto, ĉar la libro havas 12 lecionojn kun simplaj vortoj, sentencoj kaj situacoj. ..
      Tre bone por legi precize al Komencanto (Kvin (Vjetnamio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2019)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kvazaŭ persona konatiĝo


2004

Legante la libreton, oni opinias, ke la verkistino priskribis siajn konatiĝon kun Esperanto kaj alproprigon de ties bazoj. Fidele al la titolo, dum la legado de ĉiu paĝo, oni sentas, ke Esperanto estas vere ne nur lingvo.

La instruistino komencas la kurson ne per parolo pri la gramatiko, sed per jeno: kio estas Esperanto, kiu kaj kial komencis krei ĝin. En ĉiu leciono estas traktebla iu uzebleco de Esperanto: korespondado, interkonatiĝo kun eksterlandano; helpo al eksterlandano en stacidomo; vizito en Esperanto-klubon, trarigardo de ties biblioteko; la ebleco de aŭskulto de Esperanto-parolo pere de Esperanto-radiaj programoj; prezento de la plej gravaj Esperanto-gazetoj; persona interkonatiĝo kaj gastigado de korespond-amikino; kio estas la Pasporta Servo; kion signifas „denaska esperantisto”; la utileco de partopreno en diversaj Esperanto-kongresoj; uzado de Esperanto en Interreto; konatigo de la zagreba (instru)metodo.

La teksto estas facile legebla, komprenebla kaj interesa.

Pro la titolo kaj pro ties originalo, estu permesate al mi, ke mi citu parton el la romaneto La verda koro de Julio Baghy: „Ho, Esperanto estas ne nur lingvo, sed idealo, kiu portas pacon al la koro kaj kulturon al la kapo. Vera esperantisto sentas, la patrolando estas patra hejmo, la nacia kulturo estas la gepatroj. Li file amas ilin. Sed la vera esperantisto sentas ankaŭ tion, la mondo estas patrolando de la tuta homa familio, la diversaj kulturoj estas la fratoj kaj li frate simpatias al ili. Tial mi estas esperantisto, ĉar mi sentas min homo kaj mi vidas homfraton en la homo, ĉu li apartenas al mia nacio aŭ al ne mia nacio. Sen bajonetoj, sen kanonoj la homoj estas fratoj; kun bajonetoj, kun kanonoj ili ne estas homoj.”

János Sárkőzi

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.