La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto kaj vivo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperantista arabesko


novembro 2011
La libro Esperanto kaj vivo de la rusa esperantisto Vladimir Samodaj, kiun la moskva eldonejo Impeto prezentis en 2010 al la publiko, estas grandparte ripeto de verko, kiu aperis jam en 1999 de la sama aŭtoro kaj en la sama eldonejo kun la titolo Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM. La nova eldono riĉiĝis per la aldono de novaj ĉapitroj, kiujn la interesata leganto renkontos kun scivolemo kaj ravo. Principe, la vivo de Samodaj estis ligita kun almenaŭ tri kernaj temoj: malfacila persona ekzisto, araba mondo kaj Esperanto. Ĉar temas pri unika temokombinaĵo kaj sufiĉe atentokapta biografio, la travivaĵoj de la 75-jara ekssovetiano estas memorindaj kaj adekvate rakontindaj.
Samodaj naskiĝis en 1935 en Odeso, lia patro pereis 27-jara en 1940, lia patrino ne povis vivteni du filojn, sekve Samodaj estis sendita al iu vilaĝo ĉe la lago Ladoga, proksima al la limo kun Finnlando, kie vivis lia onklino, kiu ne havis infanojn. En 1941, kiam la germana armeo invadis kaj okupis Sovetunion, Samodaj kaj lia avino estis evakuitaj al pli profunda Rusio. Ilia trajno estis bombatakita, feliĉe Samodaj kaj la avino pluvivis. Almozpetante ili vagadis tra la vastega lando, ĝis ili alvenis en la urbon Vjatka; poste Samodaj retrovis sin ĉe la onklino, kiu laboris en iu apudvolga vilaĝo inter Stalingrado kaj Astraĥano. Homoj mortis pro malsato, oni devis esti rabisto por akiri manĝaĵoĵn, ankaŭ Samodaj, kiu ŝtelis karotojn. En tiu vilaĝo, la sepjara knabo ekvizitis la lernejon. Post la liberigo (aŭ okupo) de Odeso far la sovetia armeo en aprilo 1944 Samodaj revenis ĉi-havenurben, kie li revidis la patrinon. Denove la patrino ne kapablis vivteni la filojn, do Samodaj estis transdonita al iu internulejo de orfoj kaj duonorfoj. Kurioze estas, ke en tiu internulejo Samodaj lernis la anglan lingvon. Post tiu evidente iom sovaĝa edukejo Samodaj vizitis ordinaran ukrainan lernejon, kie oni instruis la francan lingvon. Hejme la familio vivis sen kuranta akvo kaj sen elektro. Samodaj estis malbona lernanto, kaj li deziris fariĝi maristo, sed ne sukcesis. Tamen li havis kelkajn fortojn kaj talentojn rilate al sporto, pafado kaj desegno – fakoj en kiuj li eĉ atingis majstrajn rezultojn. Post kvarjara studado (1950-54) Samodaj akiris la diplomon kiel teknikisto-mekanikisto-konstruisto pri levaj kaj fosaj maŝinoj. Sian unuan laborlokon Samodaj ricevis en la nafta industrio de Azerbajĝano. Post la armea deĵorado sekvis 30-monata infera laboro kiel ŝiphejtisto en Odeso, ĉar alia posteno ne troviĝis. Venis iom pli bonaj tempoj. En aprilo 1958 Samodaj malkovris anoncon pri Esperanto-kurso, al kiu li aliĝis. Tie li konatiĝis kun la veterano Aleksej Verŝinin kaj kun Anatolo Gonĉarov, kiu same trovis la vojon al Esperanto. Ĉe Verŝinin Samodaj karieris kiel ̔scienca sekretario’. Kiam Samodaj promenadis en Moskvo, li ekvidis anoncon pri la Moskva Ŝtata Universitato kaj ĝia Instituto pri orientaj lingvoj. Samodaj enskribiĝis, trapasis la ekzamenojn kaj estis akceptita kiel studento por la fako araba. En Moskvo li partoprenis ankaŭ la Esperanto-agadon, konatiĝis kun la tiamaj korifeoj kaj ne maltrafis, en 1963, la bonŝancon veturi kun la sovetia delegacio al la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio, Bulgario. Tie li aŭdis paroladi Gaston Waringhien, kiun li malbone komprenis pro lia franca prononco. Ĉi tiu epizodo finas la unuan parton de la libro. Post la kongreso Samodaj estis sendita kiel arablingva tradukisto al Alĝerio, sed tie oni uzadis la francan. Tial li pluvojaĝis al Norda Jemeno, kie oni vere parolis nur arabe. Liaj talente verkitaj raportoj pri vojaĝoj kaj restadoj en la arabaj landoj, ankaŭ Irako, Sirio kaj Jordanio, nun prezentiĝas ĝustatempe kiam la araba mondo bolas. Al la publiko Samodaj iĝis konata kiel kunlaboranto de la arablingva redakcio de Moskvaj Novaĵoj, al la esperantistoj kiel aktivulo en SEJM, SSOD, ASE, MEM* kaj UEA.
Konsiderinda por la Esperanto-historiografio estas la tuta granda parto pri la komplika evoluo de la Esperanto-movado en Sovetunio, kiu konsistas el multegaj kuriozaĵoj, kiujn oni prefere legu rekte en lia libro mem. Malgraŭ malagrablaj epizodoj, temas do pri ĝuindaj rememoroj originale verkitaj, en kiuj ne forestas delikata humuro, ĉar multaj spertoj en la vivo de Samodaj estis iom strangaj. La ĉefaj mankoj de la eldonaĵo estas la forgesita indekso de enhavo, la ne tro bonkvalitaj fotoj kaj la iom kruda bindo.

Andreas Künzli

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.