Jen tre aktuala libreto pri temo, kiu devus
interesi ĉiujn eŭropanojn: la enkonduko de
unueca eŭropa mono. La libro emfazas la
praktikajn kaj administrajn flankojn, inkluzive
de la kostoj, de la transiro al eŭroj por
firmaoj kaj publikaj servoj kaj ankaŭ por
privatuloj. Ĝi enhavas ankaŭ po kelkajn
paĝojn pri la historio de la mona unuiĝo kaj
pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la komuna
mono por la ekonomio. Ne mankas detaloj pri la
simbolo de la nova valuto (€, ĉu MONATO
kapablas entekstigi ĝin?) kaj pri la aspekto de
la venontaj bankbiletoj kaj moneroj. (Konsterna
statistiketo: cirkulas nun 300 000 tunoj da
moneroj en la EU-landoj, do la stampado de la
eŭromoneroj ne povos okazi en unu semajno.)
Mi ĝojis legi, ke ekzistas pedantaj reguloj por
la transkalkulado kaj rondigo de monsumoj, kaj ke
ekzistas reguloj por malhelpi, ke firmaoj eluzu
la ŝanĝon por kaŝe altigi siajn prezojn.
Tamen mi suspektas, ke multaj prezoj ja
ŝanĝiĝos. Estas notinde, ke multaj varoj
kostas DEM 1 (aŭ DEM 0,99) en Germanio, dum ili
kostas GBP 1 (aŭ GBP 0,99) en Britio. Supozeble
tiuj varoj kostas preskaŭ nenion por fabriki,
kaj la vendistoj simple elektas rondan sumon.
Nu, se en la estonteco tiuj aferoj kostos EUR
0,99, britaj konsumantoj gajnos, kaj la germanaj
malgajnos ...
La teksto estas sufiĉe reviziita, kvankam oni
tralasis almenaŭ unu „aktivecon” (p. 47), kaj
mi suspektas, ke „malneta enlanda produkto
(MEP)” devus esti „Bruta Nacia Produkto” (BNP)
... aŭ inverse.
Edmund Grimley Evans