La titolo de tiu verko ĉiam intrigis min. Ĉu ni povas havi plurajn memorojn? Sed Spomenka amas tiun vorton kaj ofte uzas ĝin, en ĝia dua senco de spuroj daŭrantaj en la menso.
Tiun libron mi jam legis dudek jarojn antaŭe, kaj ne bone memoris ĝin. Temas pri ok etaj ĉapitroj pri vojaĝoj de Spomenka en diversaj landoj puzle fote prezentitaj sur la kovrilpaĝo. Ni tuj rekonas Isfahanon kaj aliajn fotojn de aziaj landoj, de mediteranea marbordo kun impona konstruaĵo (benediktana monakejo en Mljet, bela insulo vidalvide al Dubrovnik en nuna Kroatio, sed la memoraĵoj estis verkitaj plej laste en oktobro 1991, en la tiama Jugoslavio). La lasta ĉapitro titoliĝas ''Postparolo el la rifuĝejo'', do el la kelo ŝi diris, ĉar Kroatio deklaris sian sendependecon el Jugoslavio la 25-an de junio 1991 kaj Serbio ne konsentis.
La memoraĵoj konsistas el rimarkoj pri:
-malfacilaĵoj okazintaj: ŝi devis sendi sian pasporton al Vieno, ĝi perdiĝis kaj poste revenis sed stampita de Pjongjang, kiam kompreneble ŝi estis invitita al Seulo.
-invito, akcepto de esperantistoj en diversaj landoj, kun malkovro de nekonataj kutimoj, unue en Japanio post tridekjara korespondado kun iu ''onklo''.
-kialoj de ŝiaj vojaĝoj: gvidi kurson pri Eo-literaturo, aŭ ricevi ''la taskon kun kelkaj kolegoj akcepti la diplomatojn kiuj venos al la kongresa malfermo'' de UK en Havano en 1991. ''Ne komforte oni staras meze de tiom da diplomatoj''. Eĉ Fidel Castro venis!
Inter la etaj ĉapitroj, plej plaĉis al mi:
-paĝoj pri la karnavalo de Havano. Mi ne ŝatas karnavalojn. En mia mondoparto dum karnavalo gravas surmeti maskon, kaŝi sin, kamufli sin en iun alian, krizalidiĝi Dum sia karnavalo la kubanoj ne kamuflas sin: Ili restas ili (?) mem. Karnavalo tie estas omaĝo al la danco, neripetebla rememoro pri Afriko, de kie alvenis en la vejnojn de la iamaj sklavoj la pasia ritmo de la muziko.
-kaj tiuj pri la kvieta, mirinda Mljet.
Aliaj paragrafoj elvokas kelkajn historiajn eventojn:
Cristobal Colón - Kristoforo Kolumbo kiu albordiĝis en 1492 en Kubo, post la bahama insulo Guanahani kiun li nomis San Salvador (Sankta Savinto).
Aŭ pri Koreio sub la jugo de Japanoj. Sed ni scias tion.
Aŭ Spomenka diras la nomojn de verkistoj, kaj tio donas al mi emon pli bone konatiĝi kun ili:
- Sugawara Michizane (845-903, p14).
-Grazia Deledda, la sola verkistino de la itala literaturo, kiu estis distingita per la Nobel-premio, en 1926. Ŝia romano "Kanoj en la vento" famigis Sardion. En esperanto ŝi legeblas en ''La patrino'' tradukita de G. Lacertosa (p40);
-La fama skulptisto Gustav Vigeland al kiu reĝa parko ne sufiĉis por akcepti ĉiujn liajn skulptaĵojn (p49);
- La plej granda sveda skulptisto Carl Milles (p55);
-La fama verkistino Astrid Lingrend (p57).
Mi komprenas kial mi ne bone memoris pri tiu libro. Tro da apudmetitaj eroj sen ŝia aroma stilo. Mi estas ŝatanto de la stilo de Spomenka, kiu ricevis la premion FAME en 1999 kaj la OSIEK-premion en 2009 pro sia tuta verkaro. Mi konsilas al vi la verkojn: ''Ombro sur interna pejzaĝo'', ''Vojaĝo al disiĝo'', ''Tena - hejmo en mezeuropo'', kaj kompreneble ''Kroata milita Noktlibro'', kiu estas kvazaŭ la sekvo de tiu ĉi prezentita libro. Neniam ŝi estas pli bona ol kiam ŝi verkas pri sia vivo, sia Kroatio (aŭ pri ''Hodler en Mostar'' - la pentraĵoj de la patro de Hector en la nuna Bosnio-Hercegovino kien portis ilin Jeanne, unu el liaj modelinoj) en Ŝtimeca stilo. Regalu vin, per la skribmaniero de tiu elstara verkistino, ne estas tiom da en nia lingvo.
Spomenka Ŝtimec (1949) estas konata verkistino en la Esperanto-mondo, kiu ankaŭ tradukas kaj instruas Esperanton. Ŝia verkado parte havas biografiajn konturojn. Al ĝi apartenas ŝia "Geografio de miaj memoroj". En la libro eldonita en 1992 estas memstaraj noveloj, kiuj estas ligitaj per ŝia persono kaj Esperanto. En ok ĉapitroj estas priskribitaj ŝiaj travivaĵoj en Japanio, Koreio, Sardio, Svedio, Kubo, insulo Mljet, Irano kaj Albanio, kie la vojaĝo ne okazis. La legado estas por mi interesa, ĉar la aŭtorino reale priskribas praktikan uzon de Esperanto. Ŝi montras, ke Esperanto estas ŝlosilo de la mondo kaj ŝia lernado ne estas vana. Dank' al Esperanto homo povas viziti multajn landojn, en kiuj estas amikaj esperantistoj. Kompreneble, ke la aŭtorino priskribas landojn, homojn, kutimojn, manĝaĵojn kaj multspecajn interesaĵojn de unuopaj landoj kaj nacioj. Spomenka respondas ankaŭ al esperantistoj, kiuj pesimisme parolas pri unuformaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Laŭ ŝi ĉiu kongreso estas alia, ĉiu havas aliajn specialaĵojn kaj ŝanĝiĝas ankaŭ partoprenantoj. Bona ekzemplo estas UKo en Havano en 1991. Pri tio, ke ne ĉiam vojaĝplanoj devas esti sukcesaj, parolas ĉapitro pri Albanio, sed tiu ĉi sperto estas grava por historia memoro.
En la libro mi trovis kelkajn interesajn faktojn. Mi ne sciis, ke en Kubo dum la vizito de Spomenka estis la lernejo de Sahara Respubliko de la "Fronte Polisario". Ŝi vizitis lokojn, kiuj rilatas al verkistoj Ernest Hemigway kaj Ivan Gundulič. La insulon Mljet oni konsideras kiel la insulon de Kalipso el Odiseado. En tiun ĉi insulon estis enmetita hindia griza mungoto por batalo kontraŭ venenaj serpentoj. Novaj informoj por mi estas faktoj, ke la lago de Ohrid esta la plej malnova lago en Eŭropo kaj ke Albanio estas la plej alta lando en Eŭropo kun meza alto 700 m.
Antaŭparoloj kaj postparoloj ofte plenumas formalan rolon, sed en la libro de Ŝtimec ili estas valoraj partoj. En la libro en la antaŭparolo estas grava noto, ke en rakontoj de la aŭtorino "...de siaj esperantistaj spertoj mesaĝas, ke tiu foje primokita doktrino de homaranismo ankoraŭ aktualas en niaj tagoj ...". En postparolo la aŭtorino mencias sian geografian dividiĝon - el Beogrado venis kuraĝigo dum studado de Esperanto kaj de Beogrado alvenis ankaŭ aviadiloj kun bomboj. Ŝi bone laboras kun tempa paralelo - en 1949 ŝi naskiĝis kaj en sama tempo Jugoslavio liberiĝis de Stalin. Ŝi komparas pactempoj, kiam eksplodis rideto, kun eksplodoj de bomboj dum milito.
El la lingva flanko estas interesa nomo "Spomenka", ĉar en kelkaj slavaj lingvo ĝi signifas memoro - slovaka "spomienka", ĉeĥa "vzpomínka" kaj slovena "spomin". Do, Spomenka skribis pri siaj memoroj.
Por esperantisto, kiu ŝatas vojaĝi kaj ofte uzas Esperanton, la noveloj de Spomenka Ŝtimec estas delikataĵo, kiu kontribuas al eterna diskuto pri senco de la vivo.
Kiam la usona semajnrevuo Time en 1987 dediĉis grandan
artikolon al la centjara jubileo de Esperanto, ĝi citis ankaŭ
la plendon de brita esperantistino ke, kontraste al la tradukoj
de literaturaj ĉefverkoj, "ni ne havas ian leĝeran
legaĵon."
Ne estas nun nia temo diskuti pri kion povas signifi
"leĝera". Sed estas fakto ke mankas legaĵoj en
Esperanto kiuj estus samtempe malpezaj kaj altnivelaj. Niaj
pioniroj multe fortostreĉis por tradukoj kiuj demonstru la
plenan kapablon de la lingvo. Tra la jardekoj ankaŭ evoluis
originala literaturo kun plej altaj pretendoj. Estis krome multaj
broŝuroj kaj libroj kiuj sin turnis al la t.n. ordinara
esperantisto. Tamen inter tiuj superregas verkoj kies aŭtoroj ne
vere havas multon por diri; ili celas iom distri aŭ amuzi, sed
nek bazas sin sur kulturaj valoroj propraj al la esperantista
komunumo, nek klopodas eduki al konsciiĝo pri ĝia aparta
karaktero. Eĉ pli malbone, multaj aŭtoroj erare opiniis ke ne
tiom gravas atenti pri senriproĉa lingvaĵo.
Spomenka Štimec estas escepto. Ŝi verkas pri temoj proksimaj
al la vivo-sfero de la legantoj. Ŝia rigardo estas direktita al
ordinaraj homoj. Kaj ŝi insistas je simpla stilo, ĝuste tial
bela. Tiu ĉi aŭtorino restas imuna kontraŭ la lingvo-ĵonglemo
de niaj esoteruloj. Ŝi preferas elvoki ĉe siaj legantoj intiman
impreson – per lingvouzo trejnita interalie dum dudekjara
laboro en Internacia Kultura Servo. "Mi volis," diris
ŝi en intervjuo, "montri tiun sukan flankon de Esperanto,
tiun malakademian, ĉar ĝi donas al mi grandan plezuron."
Sed ne nur pro la lingvaĵo elstaras la verkoj de Štimec. Ŝi
ankaŭ sukcesas, pli ol iu alia nuna verkisto, ĉerpi el nia
homarana tradicio kaj rilatigi al ĝi la observojn kiujn ŝi
faras en la nuntempo, hejme aŭ dum vojaĝoj. Se estas vero, kion
ni ofte varbocele asertas, ke per Esperanto eblas kolekti unikajn
spertojn kaj akiri veran tutmondan perspektivon: jen ŝi
personigas sukcesan provon plene utiligi la potencialon de
Esperanto kaj samtempe transdoni la akiritan menso-larĝon al
aliaj.
Vojaĝo al disiĝo entenas plurajn kontribuojn al
Belartaj Konkursoj (ekde 1978), per kiuj Štimec komencis famiĝi.
Geografio de miaj memoroj kolektas vojaĝ-impresojn el
malsamaj landoj – ekz. Japanio kaj Kubo, Svedio kaj Irano
–, kaj brile montras kion vere signifu "vojaĝi per
Esperanto". Oni fermus la libron kun agrabla danko-sento, se
ne estus la postparolo, verkita en rifuĝejo en oktobro 1991,
kiam la aŭtorino kun aliaj zagrebanoj devis descendi en kelon
por protekti sin kontraŭ la atak-aviadiloj el Beogrado.
En la tria verko, Kroata milita noktlibro, ne plu temas
pri vojaĝoj. Štimec, ekscivitanino de Jugoslavio, raportas,
ankaŭ per ekzemploj el la propra familio, pri la sekvoj de la
disiĝo de kroatoj kaj serboj; amare notas ke malamo kreskas kiel
inundo; kaj memoras pri Sarajevo en 1973, kiam ŝi estis la
sekretariino de TEJO-kongreso. Tre malgaja ĉapitro traktas la
sorton de esperantisto, la dentkuracisto René en Vukovar, kiun
serboj forkondukis kaj verŝajne mortigis. Sed plej korskuaj
estas vortoj diritaj dum la enterigo de alia esperantista
viktimo, la kuracisto Pero. Ĉe la tombo la vidvino "lumigis
kandelon de espero", vokante al ĉesigo de la malamo:
"Ne gravas, kiu komencis la unua, kiom da
fojoj . . . Mi al neniu koleras, ĉar mia edzo
estas mortigita. Ne daŭrigu! . . . Estu ni
la komenco de la paco, pri kiu ĉiuj parolas."
Nur per pli multaj kandeloj de espero, kiujn lumigas ankaŭ
Spomenka Štimec per siaj verkoj, ni povos akiri la necesan volon
venki la nunan tragedion de Eŭropo.
Multaj esperantistoj verkas kaj publikigas rakontojn pri
vojaĝoj. Vizitoj al kongresoj, renkontiĝoj kun konataj kaj
nekonataj samideanoj en aliaj landoj. Ofte tiaj rakontoj havas
nulan literaturan valoron kaj esprimas ĉefe naivan edifon pri la
mirindaĵo, ke dank' al Esperanto oni havis okazon vidi novajn
lokojn. Temas pri tekstoj, kiujn eblus nomi vastigitaj
bildkartoj.
Kiam Spomenka Ŝtimec verkas en tiu ĝenro, la rezulto
estas alia. Ŝi sukcesas - almenaŭ de temp' al tempo -
transformi tiujn bildkartojn en literature valorajn novelojn. Per
ŝiaj okuloj ni vere vidas kaj miras, per ŝia temperamento ni
sentas kaj reagas, kaj per ŝia asociado ni ricevas impresojn,
ideojn kaj konsiderojn trafajn, interesajn kaj pripensindajn.
La tekniko de Spomenka ofte estas ŝajne simpla, sed efektive
tre konscia. Kutime ŝi apudmetas diversajn konkretajn observojn
kun siaj propraj pensoj, asociaĵoj kaj sentoj. La rilatojn, la
klarigojn kaj konkludojn ŝi emas lasi al la leganto. Kelkfoje ja
aperas klarigoj historiaj aŭ aliaj, tamen ŝi iel sukcesas eviti
la ĝenan impreson de prelegado al la leganto. Oni sentas
pli-malpli ke ŝi memorigas al si mem tiujn aferojn, samtempe
okulumante al ni. Kaj ŝi havas mirindan talenton densigi la
grandajn, nekapteblajn aferojn de la mondo - politiko, kulturaj
diferencoj, eĉ milito - en palpeblajn detalojn kaj ĉiutagajn
situaciojn. Per tio ŝi ne malgrandigas ilin, sed alproksimigas
ilin, senvualigas al ni ilian konkretan signifon por la ordinaraj
homoj.
En Geografio de miaj memoroj aperas naŭ relative
ampleksaj rakontoj el Azio, Ameriko, suda kaj norda Eŭropo. Tiu
formato konvenas al la stilo de Spomenka, kaj mi legis ilin kun
granda ĝuo. Kompreneble ŝi ne sukcesas senĉese teni saman
sorĉan etoson - jen kaj jen aperas partoj kie iom tro stakiĝas
sekaj informoj aŭ indiferentaj taglibraj notoj de laca
vojaĝanto. Kiel tuto la kolekto tamen estas tre plaĉa. Eble mi
tamen dezirus iom pli zorgan redaktadon, kiu povus ĝustigi la
ortografion de kelkaj nomoj kaj eble glatigi iujn vortoformojn,
sed la teksto ja legiĝas flue kaj ĝue.
Nesenditaj leteroj el Japanio estas parte iomete
alistila. Temas pri sep nelongaj rakontoj pri vojaĝo tra Japanio
en 1988. Iuloke, ekzemple en la komenca En Hiroŝimo, oni
rekonas la tipan stilon de Spomenka, kun multaj personaj komentoj
kaj pensoj. Sed pli ofte atakas nin vicoj da faktoj, spertoj,
informoj, travivaĵoj, laŭ iom rapida ritmo, kiu eble bridis la
Spomenkan asociadon. Nu, tio povas esti sekvo de tro plenplena
vojaĝplano kaj eble influo de tro senripoza vivstilo de la
vizitata lando. Kompreneble ankaŭ nura raportado pri kiel oni en
Japanio manĝas, sidas, lavas vestaĵojn, banas sin, iras trajne
ktp estas tre interesa por eŭropa leganto, tamen de Spomenka
Ŝtimec mi atendus ion plian. Nu, kelkloke mi efektive ja
ricevas tion, sed tute ne ĉie.
Malgraŭ tiu kritiko, necesas emfazi, ke al tiu, kiu ŝatas
vojaĝi sidante en sia hejma fotelo, mi tre rekomendas vojaĝi
kun Spomenka!
Mi jam plurfoje esprimis mian fascinon pri la verkoj de Spomenka Štimec, eble la plej profesia el la nunaj esperanto-verkistoj. Ankaŭ ŝia vojaĝnovelaro ne elrevigis min.
Freŝa provo en la malnova ĝenro
Rememoroj de la vojaginto estas inter la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Noticoj, taglibroj, rememoroj – malantaŭ diversaj formoj kaŝiĝas ĉiam la sama celo – priskribi viditajn lokojn, renkontitajn homojn kaj esprimi siajn pensojn kaj sentojn iel aŭ tiel ligitajn al ili. Foje tio estas nura literatura formo, dum la enhavo celas tute aliajn aferojn. Brila ekzemplo tiukampe estas “Vojaĝo de Sankt-Peterburgo al Moskvo” de rusa verkisto Aleksandr Radiŝĉev. Eldonita en 1790 ĝi elmontris tiom akran kritikon de la cara reĝimo, ke tuj estis malpermesita kaj ties aŭtoro ekzilita al Siberio.
Sed nia aŭtorino sendube ne apartenas al tiaj revoluciuloj, kiuj pretendas transformi ĉi mondon. Ŝi nur pripensas ĝin, pli ĝuste – trasentas, kvazaŭ animpalpas ĉiun aĵon, lokon kaj homon kaj de tempo al tempo elverŝas siajn sentojn sur paperon. Ni jam vidis tion en “Vojaĝo al disiĝo”, “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj “Kroata milita taglibro”. Nun la sama afero prezentiĝas forme de vojaĝaj rememoroj.
Same kiel ĉiuj verkoj de Spomenka Štimec, ĝi estas tute personeca, do subjektiva. La libro enhavas eseojn pri vojaĝoj de la aŭtorino al Japanio, Koreio, Sardio (Italio), Svedio, Mljet (Kroatio), Kubo, Isfahano (Irano) kaj eĉ pri la neokazinta vojaĝo al Albanio. Temas pri tipa Štimec-prozo: trankvila fluo de la vortoj, ŝanĝiĝo de bildoj kaj pensoj, kvazaŭ kalejdoskopo tiom simila al nia memoro, en kiu ofte malgravaj aferoj okupas pli gravan lokon dum tiuj esencaj forvaporiĝas aŭ paliĝas pro enigma elektemo de niaj psiko kaj cerbo.
Oni legu tiun ĉi libron vespere duonkuŝe sur sofo, kun pokalo de vino enmane. Aŭ en trajno, forportanta vin al neniam vizitita loko. Aŭ en hotelĉambro post eventoplena tago, kiam propraj impresoj kompariĝas kaj interplektiĝas kun tiuj aŭtoraj kvazaŭ en dialogo senvoĉa. Ĉi-jare mi planas viziti Kubon, do tiuj ĉi paĝoj estis aparte allogaj por mi. Eventuale mi revenos al ili poste.
Specimenoj de la Štimec-esprimoj
“En la movado mi neniam emis aktivi. La movado estas postulema kaj teda kaj la diskutoj tiom harfendaj kaj senfruktaj... Mi decidis atenti kaj ne lasi min entiri en ĉion kion Esperanto volis de mi. Foje mi sukcesas... Ekstermovadulo mi estas”.
“Alarmo. Minaco de aeratako. Kio estas la valoraĵo, kiun oni devas kunporti? Mi sidiĝis en la kela ŝirmejo kaj fermis la okulojn por protekti Isfahanon en mi de pereo”.
“Iom malcerte mi portis la fotilon al la riparisto. Sed ĉio klaras: La aparato, kiu dum momento gustumis la salon de Eta Lago, de tiu memoro neniam plu refortiĝos. Ĝi decidis resti kun tiu memoro kiel la lasta kaj post “Melita” foti nenion alian. Malĝoja, mi tamen akceptis tian starpunkton”.
Kompreneble priskriboj de lokaj tradicioj kaj vidindaĵoj abundas, do la verko uzeblas ankaŭ kiel siaspeca gvidlibro laŭ respektivaj lokoj.
Alia rimarkinda kaj tiom propra al Spomenka Štimec trajto estas ĉiama ĉeesto de Esperanto en ŝiaj travivaĵoj. Malgraŭ sia ekstermovadeco ŝi fakte logas en Esperantujo, se ne organize, do spirite. Dum siaj vojaĝoj ŝi legas esperanto-librojn, citas esperantajn aŭ esperantigitajn verkojn kaj kompreneble preskaŭ ĉiuj ŝiaj geamikoj tra la mondo estas samideanoj. Do oni povas nur miri kaj envii tiom profundan mergiĝon en nia esperanto-mondo, ne tre dense loĝata, sed ege vasta.
La eldonaĵo
La libro aperis en serio “Originala literaturo” de eldonejo “Pro Esperanto” en 1992. Mola kovrilo, bela papero, tiparo simpla, sed bone legebla, folioj forte algluitaj. Tajperaroj renkonteblas, aparte en la lastaj eseoj, sed ne tiom oftas por ĝeni legadon. Pleja manko estas foresto de la ilustraĵoj, kvankam la teksto sugestas ke la aŭtorino faris plurajn fotojn dum la vojaĝoj. Eventuale tion kaŭzis monproblemoj, sed eble Spomenka Štimec simple decidis ne katenigi la legontojn, sed inverse – malbridi ilian fantazion por ke ĉiu konstruu sian Isfahanon kaj ĉeestu sian kuban festivalon?
Spomenka Ŝtimec (1949) estas konata verkistino en la Esperanto-mondo, kiu ankaŭ tradukas kaj instruas Esperanton. Ŝia verkado parte havas biografiajn konturojn. Al ĝi apartenas ŝia "Geografio de miaj memoroj". En la libro eldonita en 1992 estas memstaraj noveloj, kiuj estas ligitaj per ŝia persono kaj Esperanto.
En ok ĉapitroj estas priskribitaj ŝiaj travivaĵoj en Japanio, Koreio, Sardio, Svedio, Kubo, insulo Mljet, Irano kaj Albanio, kie la vojaĝo ne okazis. La legado estas por mi interesa, ĉar la aŭtorino reale priskribas praktikan uzon de Esperanto. Ŝi montras, ke Esperanto estas ŝlosilo de la mondo kaj ŝia lernado ne estas vana.
Dank' al Esperanto homo povas viziti multajn landojn, en kiuj estas amikaj esperantistoj. Kompreneble, ke la aŭtorino priskribas landojn, homojn, kutimojn, manĝaĵojn kaj multspecajn interesaĵojn de unuopaj landoj kaj nacioj. Spomenka respondas ankaŭ al esperantistoj, kiuj pesimisme parolas pri unuformaj Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Laŭ ŝi ĉiu kongreso estas alia, ĉiu havas aliajn specialaĵojn kaj ŝanĝiĝas ankaŭ partoprenantoj. Bona ekzemplo estas UKo en Havano en 1991. Pri tio, ke ne ĉiam vojaĝplanoj devas esti sukcesaj, parolas ĉapitro pri Albanio, sed tiu ĉi sperto estas grava por historia memoro.
En la libro mi trovis kelkajn interesajn faktojn. Mi ne sciis, ke en Kubo dum la vizito de Spomenka estis la lernejo de Sahara Respubliko de la "Fronte Polisario". Ŝi vizitis lokojn, kiuj rilatas al verkistoj Ernest Hemigway kaj Ivan Gundulič. La insulon Mljet oni konsideras kiel la insulon de Kalipso el Odiseado.
En tiun ĉi insulon estis enmetita hindia griza mungoto por batalo kontraŭ venenaj serpentoj. Novaj informoj por mi estas faktoj, ke la lago de Ohrid esta la plej malnova lago en Eŭropo kaj ke Albanio estas la plej alta lando en Eŭropo kun meza alto 700 m.
Antaŭparoloj kaj postparoloj ofte plenumas formalan rolon, sed en la libro de Ŝtimec ili estas valoraj partoj. En la libro en la antaŭparolo estas grava noto, ke en rakontoj de la aŭtorino "...de siaj esperantistaj spertoj mesaĝas, ke tiu foje primokita doktrino de homaranismo ankoraŭ aktualas en niaj tagoj ...".
En postparolo la aŭtorino mencias sian geografian dividiĝon - el Beogrado venis kuraĝigo dum studado de Esperanto kaj de Beogrado alvenis ankaŭ aviadiloj kun bomboj. Ŝi bone laboras kun tempa paralelo - en 1949 ŝi naskiĝis kaj en sama tempo Jugoslavio liberiĝis de Stalin. Ŝi komparas pactempoj, kiam eksplodis rideto, kun eksplodoj de bomboj dum milito.
El la lingva flanko estas interesa nomo "Spomenka", ĉar en kelkaj slavaj lingvo ĝi signifas memoro - slovaka "spomienka", ĉeĥa "vzpomínka" kaj slovena "spomin". Do, Spomenka skribis pri siaj memoroj.
Por esperantisto, kiu ŝatas vojaĝi kaj ofte uzas Esperanton, la noveloj de Spomenka Ŝtimec estas delikataĵo, kiu kontribuas al eterna diskuto pri senco de la vivo.