La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj
Miskonata teorio, kiu kuŝas ĉe la bazo mem de nia lingvo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pri radikoj, ne pri radikalismoj


oktobro 2017
Respegulante la “facilecon” de Esperanto, de multaj jaroj abundas instruiloj, kiuj celas nur lernantojn de bazaj kursoj. Por kelkaj, tio eĉ fariĝis kvazaŭ devizo, ĉar onidire “facila lingvo ja postulas malgrandan lernolibron”. Aliaj eĉ diras, ke tia devas esti, ĉar lernado de Esperanto estas afero pli intuicia ol racia, ĉar tiel estas nia lingva sistemo. Tia abundo ne estas problemo en si mem, ĉar estas necese konstante renovigi tiujn lernmaterialojn; tamen, kiam oni konsideras la nombron de materialoj por post-bazaj kursanoj, estas bedaŭrinde konstati ke la situacio tute inversiĝas: oni povas ja kalkuli ne pli ol 10 titolojn verkitajn celante precize tiun publikon, kaj tio estas vera funelo de elektebloj, ĉu por instruistoj, ĉu por (mem)lernantoj.
Sed ne tie haltas la problemoj: specife por lingvistoj, filologoj kaj ceteraj lingvoamantoj, aŭ simple por ĉiuj lernantoj, kiuj sin dediĉas, amatore aŭ profesie, al lernado de lingvoj, estas same surprize konstati, ke tiu bildo denove transformiĝas, kaj oni estas antaŭ abunda fonto de taŭga materialo por serioza kaj faka pliprofundiĝo en demandoj rilataj al “ĝisosta” lernado de nia lingvo: gravaj tekstoj, verkitaj de elstaraj kaj respektindaj nomoj, estas, kun ia facileco, alireblaj por tiuj lernemuloj.
Tamen, ĝenerale tiuj tekstoj ne taŭgas por nura lernemulo, ĉar kutime aŭtoroj verkas tekstojn tiel specialiĝintajn, ke nur iliaj kolegoj kapablas kompreni kaj diskuti ilin. Ne nur nun mi min demandas, ĉu esperantaj lingvistoj, inter kiuj estas mi mem – ne pli bone agus uzante iom el siaj streĉoj por kontribui al ĝenerala plibonigo de la nivelo de tiuj, kiuj ja sin dediĉas al lernado de nia lingvo. Do verkante niajn tekstojn, ni devus pensi iom pli didaktike kaj proponi al ni la jenan demandon: Kiamaniere tio povus helpi ulon, kiu lernas nian lingvon kaj deziras en ĝin “plonĝi”?
Tio ne estas la kazo de la aŭtoro, kies verko estas nun analizota: eble ĉiu kutima leganto de tiu ĉi revuo rekonas la nomon André Cherpillod; homo kiu, laŭlonge de jaroj, fariĝis, pri nia lingvo, unu el la plej respektataj esploristoj kaj fekundaj verkistoj. (Fulma konsulto de vikipedia paĝo pri li nombras 114 eldonaĵojn, el kiuj 27, verkitaj france kaj esperante, temas pri Esperanto mem; kaj aliaj 32 en Esperanto, pri aliaj temoj, inter kiuj eĉ Volapuko kaj, ĉar neniu perfektas, Ido!)
Ĉi-foje, en sia nur 18-paĝa teksto, duobligita pro dulingva (franca kaj esperanta) eldono, Cherpillod tuŝas temon pri kiu multo estas jam de jardekoj debatita: La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj. Sinteze, la demando estas: Ĉu radikoj de nia lingvo havas specifan trajton, aŭ ili estas tute neŭtralaj? Kaj kiel “specifa trajto” oni komprenu, ke danke al sia signifo, niaj radikoj povas esti enkadrigitaj en unu el tri kategorioj: substantivaj, adjektivaj aŭ verbaj. Aŭ ĉu, kontraŭe, tiu enkadrigo estas nenecesa, ĉar niaj radikoj havas nenian specialan trajton, kaj povas esti tute libere uzataj, ekzemple, en vortfarada procezo? Finfine, kaj tio estas plej grava por tiu imagita lernemulo: ĉu estas, por ĉiu esperanta vorto, ia speco de komenca punkto, kiu povas esti, laŭsignife, la substantiva, adjektiva, verba formo, kaj ekde kiu venas ĉiuj aliaj variantoj de la vorto?
Tiu demando, ni scias, tute ne estas nova: ĝi naskiĝis preskaŭ kune kun Esperanto mem, kaj estis debatita jam en la tempo de Zamenhof, kaj la unua, kiu okupiĝis pri ĝi, estis René de Saussure, laŭ kiu tiu gramatika karaktero ja ekzistas. Tamen, ĝis nun homoj (kelkfoje akre) disputas pri ĝi, ĉar laŭ la sinteno adoptita, nia tuta vizio kaj konceptado pri nia lingvo povas ŝanĝiĝi. Ĉar, se jes, se la radikoj ja havas tiun specifan trajton, kiamaniere oni povas determini, aŭ almenaŭ rekoni ĝin? Kaj plie, kiajn konsekvencojn tiuj trajtoj alportas al la procezo de konstruado de la esperanta vortoprovizo?

Tiuj estas la demandoj, kiujn Cherpillod celas respondi en sia libro, kaj, ĉar li akordas kun la tezo de gramatika karaktero, li dekomence apogas sian argumentadon sur tre varia kaj riĉa ekzemplado, ago nepre necesa, ĉar la aŭtoro mem diras ke “Fakte, se la nudaj radikoj estus neŭtralaj, Esperanto ne funkcius, ĝia strukturo estus neklarigebla. Nu, ĝi funkcias...” (Tiu deklaro memorigas min pri alia ĵuro, farita antaŭ kelkaj jarcentoj kaj antaŭ aliaj inkvizitoroj, de viro kiu ĵuris, ke la Tero ne sin movis...) Kaj por plisolidigi sian rezonadon, ankaŭ li elmontras tiujn samajn lingvajn faktojn en diversaj aliaj, malsamfamiliaj lingvoj. Kio ja pruvas la universalecon de tiu gramatika karaktero kaj montras praktikan kontribuon de filologiaj konoj al lingvistikaj. Tiamaniere, leganto povos rilatigi tipe esperantajn fenomenojn, ne nur inter si sed ankaŭ al aliaj lingvoj; ĉar, kvankam artefarita, Esperanto ne venas el nenio; kaj kvankam intuicia, tiu intuicio same funkcios pere de ia meĥanismo, eĉ se neskonscie de la parolanto – kaj devo de serioza lingvisto estas skizi, analizi kaj, se eble, ne nur kompreni tiujn meĥanismojn, sed ankaŭ organizi ilin, por ke ili estu pli precize komprenataj de aliuloj (laŭ la gvidlinio, kiun mi sekvas, la post-baza kursano).
Sekve, Cherpillod same elmontras la funkciadon de tiu meĥanismo, prezentante kaj la kialojn de tiu enkadrigo kaj ankaŭ la konsekvencojn de erara enkadrigo. Estas interese, ke, por tion fari, li eĉ elmontras kelkajn “dormetojn” de Zamenhof kaj aliaj, en situacioj, en kiuj radiko estis erare konsiderita verba aŭ substantiva ktp. Bonega ekzemplo de prilingva rezonado, kaj ĝuste tie oni konstatas la unuan mankon de la verketo: eĉ se ĝia celo ne estas didaktika, ĝi povus esti multe pli alloga por leganto se ĝi enhavus kelkajn ekzercojn, kiuj helpus la leganton pli bone kompreni la ideojn ekspoziciatajn en la teksto.
Por elmontri, ke tiu gramatika karaktero estis studobjekto de diversaj el niaj pensuloj, Cherpillod preparis bonegan, kvankam tre mallongan, historian priskribon de tiu demando. Ĉi-kaze koncizeco fariĝis iom problema, ĉar por tiun taskon plenumi, li limigas sin al tekstoj de niaj pioniroj. Tio ja neniel indikas, ke verko pri Esperanto ne validas, se ĝi konstruatas sur tekstoj de Zamenhof, Boirac, de Saussure kaj ceteraj unuahoraj lingvistoj; tamen estus tre utile relegi tiujn studojn laŭ novaj eltrovoj de pli lasttempaj esploristoj, ĉu esperantistaj, ĉu ne. Tamen, la bibliografia demando ne finiĝas tie ĉi. Pri tio, endas ankoraŭ mencii, ke la plej nova verko de li uzita ‑ krom PMEG, en kies mencio montriĝas, ke la sinteno de B. Wennergren preskaŭ tute koincidas kun tiu de Cherpillod, estas libro de Kálmán Kalocsay same nomata La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj, kun aldono de la subtitolo Teorio kaj praktiko. Tamen, tiu estas verko el la jaro 1980, represo de la unua eldono el 1938! Tiel, Cherpillod preterpasis grandegan kvanton da studoj faritaj, prezentitaj, eldonitaj de multaj lingvistoj pli modernaj, kiuj certe povus aldoni pliajn vidpunktojn al lia verko. Malgraŭ la fakto, ke tio povus plilongigi la tekston – kaj igi ĝin definitive neutila por lernanto, estus interese havi pli da lingvistikaj mencioj, kaj referencojn al neesperantistaj esploristoj. Ĉar, certe, komparo kaj interpreto de “niaj” fenomenoj kontraŭ tiuj jam esploritaj en aliaj lingvoj tre multe kontribuus – eble pli ol listado mem – ne nur por plisolidigo de la argumentoj, sed ankaŭ por elmontri, ke tiuj fenomenoj ne estas izolataj kazoj de “artefarita” lingvo.
Kompreneble, ties inkludigo vere forfaligus la intencon de la aŭtoro prezenti, en mallonga verko, koncizan, klaran kaj trafan priskribon de la tuta demando kaj, eble, malfaciligus defendon de sia persona vidpunkto; tamen, se iam estus dua eldono de la verketo, oni esperas, ke tio okazos, ĉar en ĉiu scienca – kaj Lingvistiko estas ja scienco! – verko laŭdindas simpla prezentado, des pli se estas komplika temo; tamen troa simpligo ĉiam estas suspektata. (Alia manko, malpli grava por ĝenerala legantaro, sed nepardonebla por aliaj esploristoj interesataj pri la verko, estas tiu de ISBN-a numero. Ĝi gravas ĉar, sen ĝi, la verketo povas esti akceptita de neniu publika arĥivo aŭ biblioteko).
Kaj, konsidere de la lastaj partoj de la Cherpillod-a broŝuro, tiu pli ampleksa diskuto estas eĉ necesa, ĉar, laŭ li mem, aliaj lingvistoj kritikas la ideon mem de gramatika karaktero ĉar a) ili taksas ĝin ne rekte bazitaj sur la Fundamento, kaj b) iam ĝi estis defendita de Kalocsay kaj Waringhien.
Tamen, kvankam modelo sekvota de ĉiuj ni, la Fundamento vere ne profundiĝas en kelkajn punktojn de la lingvo; kaj se ĝi ja prezentas tiun modelon, ĝi ne diktas “devigan interpretadon”, ĉar ‑ kaj, rilate al tio, Cherpillod prenas sintenon tiel firman kiel sciencan ‑ “oni ne povas (...) aserti ke la Fundamento estis verkita kun la intenco montri la ĝustan kategorion de la esperantaj radikoj (p.21)”. Se la Fundamento mem ne rekte diktas interpreton, serioza lingvisto estas devigata eltiri, el la lingvo mem, la faktojn kiuj fariĝu objekto de analizo. Kaj, eble mi ripetas, la unua, kelkfoje la nura, tasko de lingvisto estas konstati, analizi kaj prirezoni la faktan funkciadon de lingvo, senkonsidere de ĝiaj, ĉu vivantaj, ĉu ŝtoniĝintaj, gramatikaj reguloj kaj/aŭ abstraktaj sintenoj mem. Samtempe, tiu kritiko klarigas kial Cherpillod uzis tiom da pioniraj mencioj: ili estas lia unua, sed tute ne nura, kontraŭargumento.
Fine, eĉ se ne plene konvinkita pri la vera ekzisto de tiu “gramatika karaktero”, la leganto mem konstatos, almenaŭ, ke la esploraj metodoj kaj sintenoj de Cherpillod validas, kaj ke ili ankoraŭ estas pli bonaj – ĉar bazitaj sur rezonado – ol tiuj kiuj, uzante la nomojn de Waringhien kaj Kalocsay kiel insulton, simple neas la ekziston de ajna gramatika karaktero en la esperantaj radikoj. Ĉar tiele konduti estas eĉ pli konsterne, por aliuloj, ol akcepti ke niaj lingvistoj – kaj akademianoj! – ankoraŭ ne alvenis al finaj konkludo kaj/aŭ decido pri la temo. Tamen, ĉar proklami (post)verojn estas ĉiam pli facile ol analizi faktojn, ne estas surprize, kvankam malfeliĉige, ke tio okazas ankaŭ en Esperantujo, lando kie, simile al la nuna mondo, obeo kaj sinteno je la limoj de la Fundamento ĉiutage malpli similas al scienca aliro al ĝi, kaj pli fandiĝas al pseŭdoscienca fundamentismo. Tamen, eble denove Historio elmontros al nuntempaj inkvizitoroj ke, same kiel la Tero, ankaŭ lingvo moviĝas.

Fernando Pita

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.