Post La verda koro de Julio Baghy, Gerda malaperis
de Claude Piron estas la plej konata lingvoinstrua rakonto
Esperanta. Ĝi estas verkita laŭ kutimaj principoj - komence tre
simplaj, mallongaj frazoj, kutimaj vortoj kaj bazaj gramatikaj
formoj. Poste, iom post iom Piron enkondukas pli kaj pli
da vortoj kaj formoj. Ĉiun novaĵon li plurfoje ripetas kun
ekstrema zorgo.
La temo de la rakonto estas tre simpla aventuro kun friponoj,
esplorantaj gejunuloj, forkapto de homo, sekreta mesaĝo,
serĉado de trezoro, alvoko de polico, kaj fino bona, ĉio bona,
kvazaŭ temus pri infanlibro. Bedaŭrinde la stilo kaj etoso tute
ne akordiĝas kun tiu aventura intrigo. Troviĝas neniom da
mistero aŭ ekscito en la maniero rakonti. Male, ĉio okazas per
longaj, banalaj, ofte eĉ stulte nerealismaj dialogoj, sen
potenco kapti la atenton aŭ intereson de normala leganto. Eĉ en
momentoj, kie ĉio postulas urĝan agon, rapidon, intervenon, la
dialogantoj pluas senfine dialogi pri nenio kun la sola evidenta
motivo doni ripetajn ekzemplojn de ĵus enkondukita vorto,
sufikso aŭ gramatikaĵo. Verŝajne la multaj ripetoj kaj devioj
en la dialogoj celas esti humuraj, sed al mi mankas la humura
sento necesa por amuziĝi de ili. Kaj la rakonto kaj
la stilo iĝas sklavoj de la didaktika intenco de Piron.
Nu, kiel lingvo-instrua legolibro Gerda malaperis tamen
ja funkcias kaj eĉ famiĝis. Plejparte ĝia konstruo vere estas
tre zorge kaj sisteme planita. Mi tamen volas mencii du aferojn,
kiujn eblus diskuti. Unue, kvankam la vortostoko estas limigita,
tamen ĝi ne estas vere minimuma. En teksto proksimume
10 000-vorta ĝi uzas 750 diversajn morfemojn. Por komencanto tio
signifas, ke necesas tamen iom foliumi vortaron legante ĝin. (En
normallingva teksto, la nombro da malsamaj morfemoj eble estus
inter 1 000 kaj 1 200 en 10 000 vortoj.) Due, mi pensas ke
simplaj frazoj eble eĉ pli gravas ol malmultaj radikoj por igi
tekston facila. Dank' al la multaj dialogoj, la frazoj komence
vere estas simplaj. Sed jam post triono de la libro aperas frazoj
relative komplikaj. Jen du ekzemploj: "Mi opiniis, ke se
mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin,
kaj mi estos kontenta agi helpe." (ĉapitro 13) "Kvankam
ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio
tamen superis ŝian deziron plu kuŝi." (ĉap. 14) Por
eŭropano tiaj frazoj eble ne signifas grandan problemon, sed por
homo kiu ne kutimas je la hindeŭropaj plektitaj subpropozicioj
kaj uzo de infinitivoj, ili ja povas esti vera defio.