Estas delonge sciate, ke, kiel en ĉiuj grupoj de parolantoj de aliaj lingvoj, nur
frakcio de tiuj, kiuj ilin studas, atingas sufiĉe altan nivelon por plene ĝui la artismajn
varojn produktitajn en tiuj lingvoj (kaj en/de la respektivaj kulturoj, kiuj ilin
uzas). Tiu fenomeno okazas ankaŭ ĉe ni, esperantistoj, kiuj ĝenerale preferas uzi
Esperanton alimaniere ol legante librojn.
Rezulte de tio, bedaŭrindas agnoski, ke multaj esperantistoj scias preskaŭ nenion
pri nia originala literaturo, kaj ĉar oni ne disvastigas ĝin, plejmulto el la neesperantistoj
eĉ dubas, kiam oni parolas al ili pri ties ekzisto, dum multaj el ili simple ne kredas
je ĝi; aliaj – post loooonga diskutado – agnoskas ĝian ekziston; sed malfide sin demandas pri ties kvalito, kvazaŭ literaturo
en „lingvo inventita” neniam povus atingi la saman kvaliton de la klasikaĵoj de tutmonda beletro, „ĉar mankas al tiu lingvo la historia kaj kultura fono de etna popolo”. (Kaj mi konfesas: mi estus ja feliĉa, se tiuj malfidemuloj almenaŭ inventus novan
argumenton kontraŭ nia beletro, ĉar tiu ĉi estas jam pli olda ol Metuŝelaĥo ...)
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.
Fernando Pita