|
Ĝis tien
|
|
Ĉarma frandaĵo por romantikuloj | decembro 2018, №12 |
Kontraŭ ĉiuj recenzaj kutimoj mi diru tuj: mi ŝatis la libron. Ĝi estas fajna kaj tenera, sed samtempe profesie verkita kaj bone tradukita. Ideala legaĵo por romantikaj personoj. Kiel ĝi sukcesis tiom ĉarmi min – homon tre foran de tiu ĉi ĝenro? Mi klarigu.
La libro kun duobla (pli ĝuste – dulingva) titolo Ĝis tien / Až tam estas kolekto de kvin rakontoj de la talenta slovaka verkistino Zuska Stožická. Pri kio temas? Tio estas tipe fantasta verko – kun aliplanedaj vojaĝoj, nehomaj estuloj, kapturnigaj aventuroj, sorĉado kaj supernaturaj fortoj. Tio estas ne sciencfikcia literaturo, do mankas teknikaj terminoj, priskriboj de fizikaj leĝoj kaj koncernaj kalkuladoj. La herooj de la libro vivas en fantasta, preskaŭ fabela mondo, kies reguloj aspektas strangaj, tamen sendube ekzistas.
Foje ŝajnas, ke temas pri ilia komuna universo, kie ili povos renkontiĝi kaj interagi. Eble mi eraras, supozante ke liberulo el Niralk estas la sama persono, elektinta personan transformiĝon en Splitoj el la ĉielo, kaj ke kato el la detruita urbo en Bonŝanco en la ludo migris al la ĝangalo en Emi kaj la voĉo de la noktuo, sed tio estas mia rajto, kiun la aŭtorino certe bonvenigus. Kiel trafe rimarkigis Mo Yan en sia romano Rano: “Ĉarmo de literaturo ja estas ebleco de miskompreno” (Mo Yan. Rano. Pekino: Fremdlingva eld., 2013. P. XII.).
Pri kio temas en la verkoj? Rerakonti beletron estas sendanka afero, do mi evitos rektan respondon kaj limiĝos je skiza prezentado. En unu rakonto ni vidas ĉion per la okuloj de homo, kiu sopiras ĉielon kaj sian aliestulan amatinon, do fine li aprobas kompletan transformiĝon de siaj korpo kaj vivo. En la dua temas pri virino el klano de vestaloj, fuĝinta de sia edzo por reveni al la detruita templo por restarigi ĝin. La tria prezentas al ni ĉarman knabeton kaj lian amikon – mamuton je koloro de framba marmelado. Ili havas sekreton, sed nur en la lastaj alineoj oni komprenos tion. La kvara rakonto enkondukas personon el sciencfikcio: mediteman roboton, kiu ŝatas ŝakon, sed specifan – mielŝakon, kie anstataŭ figuroj uzeblas vivaj abeloj, mortigontaj la malgajninton. En la fina rakonto denove aperas infano, ĉi-foje knabino kaj denove kun amiko – nun aliplaneda noktuo, kiu havas mirindajn kapablojn kaj sekretojn.
Ĉu mi jam sufiĉe ekscitis vian scivolemon? Mi aldonu, ke krom kapablo verki interesajn historiojn la aŭtorino posedas ankaŭ bonan, leĝeran stilon kaj scias plekti intrigon profesinivele. Ŝi lerte tuŝas aktualajn por la nuntempa mondo problemojn (virinaj rajtoj, ekologio, individueco, milito ktp), sed sukcese evitas esti edifa aŭ rektapensa. Ŝi ne trudas al la legantoj certajn ideojn aŭ konkludojn. Ŝiaj herooj havas sian propran voĉon, pli ĝuste – voĉojn, ĉar temas ne pri kartonecaj figuroj, bedaŭrinde tiom abundaj en la amatoreca Esperanto-literaturo, sed pri vivaj karakteroj kun individuaj trajtoj. Ŝia stilo iom memorigis al mi tiun de la fratoj Strugackij – majstroj de la scienca kaj socia fikcio. Ŝi same fidas sian leganton, do ŝi ne rakontas al li ĉion kvazaŭ al neprudenta infano, sed donas nur iomajn informojn, foje aludojn, surbaze de kiuj ĉiu rekreu la mankan parton de la historio. Ĉu potenciale erariga vojo? Sed ni denove rememoru Mo Yan kaj la ĉarmon de miskompreno…
Iom pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas simpla, sed bona. Kartona kovrilo sufiĉe fortikas, same kiel algluitaj folioj – iom grizaj, sed senĝene legeblaj. La tiparo estas simpla kaj bona, ilustraĵoj mankas krom ĉarma kolorbildo sur la kovrilo kaj la foto de la aŭtorino sur la dorsokovrilo.
La sola afero, kiun mi ne komprenas estas dulingveco de la eldono. Por kio? Mi ĉiam konsideris tion nura duobligo de la elspezoj, malŝparo de mono kaj bretospaco. Esperantistoj legos la Esperanto-paĝojn, slovakoj – tiujn en la slovaka, kaj apenaŭ troviĝos dudeko da homoj, kiuj interesiĝos pri ambaŭ versioj.
La aŭtorino ankoraŭ estas esperantistiĝonta (aŭ laŭvoje al plena posedo), sed feliĉe ŝi naskiĝis en Esperanto-familio, kio certe influis elekton de la verko, eldonita per subvencio de la Komisiono SLOLIA de la Literatura informcentro en Bratislavo. Ŝia patrino kaj tradukistino Mária Minichová perfekte plenumis sian taskon, regalinte la verdan legantaron per ĝuinda frandaĵo. La teksto facile legeblas kaj bone digesteblas, nur foje mi iom dubas pri vortelekto, sed temas pri personaj preferoj, ne eraroj. Mistajpoj preskaŭ ne renkonteblas.
Resume, mi povas rekomendi ĉi tiun modernan, leĝeran, atentokaptan legaĵon al ĉiuj romantikaj personoj, kies juneco daŭras eterne, kaj kiuj deziras simple ĝui Esperanto-libron, forgesinte pri ĝiaj “verda” deveno, gramatiko kaj aliaj nekoncernaĵoj. Espereble, baldaŭ la unua eldono elĉerpiĝos kaj sekvos pliaj, ne malpli gustumindaj.