La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por efektivigo de la homaj rajtoj kaj evoluo de Esperanto

En decembro 1998 okazis la 50-jara datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR), kaj tial la jaro 1998 estis agnoskita internacie kiel „Jaro de Homaj Rajtoj”. Krome, la jaroj 1995-2004 estas proklamitaj la Jardeko de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado pri Homaj Rajtoj (Unesko).

En la artikolo 5 de la Statuto de UEA estas dirite: „Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj, estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj”. Tial ne estas hazarde, ke okaze de la datreveno UEA eldonis internacie konatan Unesko-lernolibron de Leah Levin, „Homaj rajtoj. Demandoj kaj respondoj”, tradukitan en Esperanton. Estas interese, ke la internacilingva versio de la libro estas pli moderna ol plimulto el la nacilingvaj, ĉar ĝi estas traduko de la plej lasta reviziita eldono.

La libro estas dividita en du ĉefajn partojn. En la unua temas pri la amplekso kaj signifo de la internacia juro pri homaj rajtoj. La dua parto klarigas la signifon de ĉiu el 30 artikoloj de la UDHR. La libro estas bele kaj amuze ilustrita de Plantu, danke al kiu ĝi aspektas malpli dokte, atingeble por ordinara leganto. La libro konsistas el 87 numeritaj demandoj en la unua parto, kaj el aro da nenumeritaj demandoj en la dua parto, kies respondoj entenas la plenan tekston de artikoloj de UDHR kaj komentojn, ilin klarigantajn. Rezulte, la teksto en formo atingebla por ĉiu elemente klera persono donas firman bazan koncepton pri la internacie akceptita kompreno pri la homaj rajtoj kaj ĉefaj nocioj de la tiurilata internacia juro, firman scion de UDHR kaj informojn pri la ekzisto de aliaj internaciaj konvencioj pri homaj rajtoj. Al tiu, kiu volas scii, ĉu ties lando jam aliĝis al certa konvencio, bone servas zorge prilaboritaj notoj kun listoj de subskribintaj landoj kaj aliaj utilaj informoj, kiuj, fakte, konsistigas trian parton de la libro. Interesa estas ankaŭ la antaŭparolo de J. Symonides kaj V. Volodin, ĉefaj Unesko-respondeculoj pri homaj rajtoj, demokratio kaj paco, traktanta la gravecon de amasa edukado pri la temo. Al legantoj, kiuj intencas pli profunde studi la objekton, la libro donas bonan direkton por tio.

La libro estas ege taŭga lernilo pri la temo por nefakuloj, kaj ĝia traduko al Esperanto povas bone servi al tiuj esperantistoj, por kiuj nacilingva literaturo pri la temo, des pli popularaj lerniloj, estas malfacile atingeblaj. Mi bone memoras, ke antaŭ nur 10-15 jaroj tiaspeca literaturo estis raraĵo en la rusa; se por mia gepatra lingvo la situacio nun draste pliboniĝis, tio ne signifas, ke en ĉiuj lingvoj la afero statas nun same bone. Do, la internacilingva eldono povas helpi al onia batalo por siaj rajtoj: ja scio pri ili estas nepra kondiĉo kaj la unua ŝtupo por ilin atingi!

Kaj, krome, la traduko al Esperanto, altnivele farita de Edmund Grimley Evans, faras gravan servon ankaŭ por la evoluo de nia lingvo. Ja ĝi normigas kaj enkondukas en la ĉiutagan uzadon de nefakuloj diversajn terminojn kaj esprimojn, rilatajn al la internacia juro, kiujn necesas scii kaj ĝuste uzi ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Por tiu celo populara libro estas multe pli oportuna kaj valora ol dek plej altnivelaj fakaj terminaroj.

Kaj tial eblas rekomendi ĝin legi, akiri kaj havi sur proksima breto ne nur al tiuj, kiuj volas la unuan fojon ricevi sistemajn sciojn pri la homaj rajtoj, sed ankaŭ al ĉiuj esperantistoj, inkluzive fakulojn pri la temo, kiuj zorgas pri korekteco kaj komprenebleco de sia Esperanto.

Nikolao Gudskov

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.