La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Hejma vortaro
Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉu vi kapablas paroli pri hejmaj aferoj?

La vorttrezoro de iu lingvo - formale - troviĝas en vortaro. Al lingvo-uzantoj, tamen, ofte mankas iu vorto (ĉu pro nescio, ĉu pro ne-ekzisto). Skribante aŭ verkante oni povas konsulti vortarojn, sed dum aktiva parola uzado tiu eblo kutime malestas, ĉu pro tempomanko, ĉu pro manko de vortaro, ĉu pro pigreco de la parolanto, kiu ne emas interrompi sian paroladon por kontroli aŭ serĉi iun vorton. En etnaj lingvoj la rekta kontakto inter la diversaj parolantoj estas riĉa fonto por solvi tiun problemon. Al Esperanto-parolantoj preskaŭ maleblas tiu solvo. Ili povas elturniĝi fabrikante vortojn laŭ la riĉaj vortfaraj reguloj, aŭ ili povas fabriki proprajn solvojn, bazitajn sur siaj individuaj (plur)lingvaj spertoj. Sed mankas la apogo kaj retrokuplo de aliaj lingvo-uzantoj.

Grupo, kiu ofte spertas tiajn vortomankojn, estas la homoj, kiuj uzas Esperanton en la hejma medio. Pro tio, ke Esperanto unuavice estas skriba kaj kongresa lingvo, ĝia lingvotrezoro en la kampo de la hejma sfero estas relative subevoluinta, lasante multajn truojn kaj necesigante multajn ŝtopilojn. La ekesto de la tuttera komputila reto montriĝis por tiu grupo de lingvo-uzantoj ege utila novaĵo. Preskaŭ tuj ili ekuzis ĝin por pridiskuti siajn problemojn, konatigi siajn elturniĝojn kaj prezenti siajn solvojn. La rezulto estis listo de vortoj uzataj hejme dum mastrumado, infan-vartado kaj -prizorgado, dum butikumado, en ludoj kaj fabel-rakontado ... Tiu listo nun eldoniĝis kaj iĝis La hejma vortaro. Ĝi estas nova fenomeno en la esperanta leksikologio: ĝi priskribas la vortuzadon de aktiva viva lingvo.

Laŭ leksikologia, scienca vidpunkto, la vortaro havas multajn mankojn. La sistemo kolekti la vortojn estis centprocente hazarda, kaj ne ekzistas kriterioj, krom ke iu uzanto menciis la vorton kaj ke la grupo priduskutis ĝin. Okulfrapa estas la manko de vortaraj simboloj pri deveno, vortkategorio, resendoj al sinonimoj, uzado, ktp. Preskaŭ ĉiam la vorto havas nur unu difinon, sen nuancoj. Neniam ĝi estas prezentata en kunteksta frazo.

La vortaro enhavas nur ĉirkaŭ 500 vortojn. Ili estas la vortoj pridiskutitaj, sed certe ne ĉiuj pridiskutindaj/endaj. Ilin akompanas ĝenerala difino kaj traduko en dek tri lingvojn. Tiujn mi ne povas prijuĝi. Nur pri la nederlanda mi povas diri ke, kvankam neniam malĝusta, ĝi ofte estas ne tute preciza. Tiu vortaro ja ne celas esti tradukvortaro. La tradukoj estas nur helpilo al la uzanto por kompreni la vorton kaj eventuale ilustri la signifonuancojn diverslingvajn/landajn. Ege klarigaj estas la vortoj de la redaktanto en lia enkonduka Kiel uzi la vortaron: „Mi scias, ke kio en mia familio nomiĝas `bulko', ne aspektas kiel la `bulko' de iu familio alilanda. Tamen estus eraro difini `bulkon' tiel precize, ke ĉi tie aŭ tie oni ne plu povus uzi la vorton. La variado de la ĉiutagaj vortoj estas kutima afero en ĉiuj lingvoj parolataj ...”.

Tiu ĉi eta libro estas la unua, konkreta rezulto de la denask-diskutreto, eble iom ne-matura kaj ne tre utila. La deziro havi ion en mano, tuŝeblan, palpeblan - iom anakronisme en la erao de la virtuala mondo - kaj ankaŭ la neceso komuniki la diskutrezultojn al tiuj „denaskistoj”, kiuj ne disponas pri retaliro, sendube estis la plej gravaj kialoj por tiu ĉi eldono. Uzantoj nepre ne forgesu legi la - nur unupaĝan - antaŭparolon kaj uzindikojn.

La plej granda merito de la libro estas ĝia informa valoro por estanta kaj estonta studado de la evoluo de Esperanto kiel viva tutmonda lingvo.

Guido Van Damme

Pensi ne


2000. №4 (66)

Ne tre ofte, sed regule ni legas pri internaciaj familioj, uzantaj Esperanton por ĉiutaga vivo.

Ekzistas eĉ stranguloj — unu el tiuj estas mi mem — parolantaj en Esperanto hejme, kie ĉiuj denaske posedas saman nacian lingvon. Mia filino diris sian unuan vorton en Esperanto kaj ĝis la dujara aĝo faris eraretojn en la rusa laŭ esperanta modelo; trijara libere tradukis tien kaj reen. (Espereble, iam mi revidos ŝin!..)

Kaj neniu dubas ke Esperanto kiel plenvalora lingvo devas enhavi ĉiujn leksikajn tavolojn. Do Hejma vortaro estas vere bezonata kaj la iniciato de Jouko Lindstedt, kolektinta tiucele grandan internacian teamon, nepre laŭdindas.

La 62-paĝa vortaro enhavas Esperanto-vortojn kun difinoj kaj tradukoj al 13 lingvoj: la ĉefaj “grandaj”, kaj el la “malpli grandaj” — tiuj de la landoj kun tradicie forta Esperanto-movado (hungara, japana, nederlanda), ankaŭ de la ĉi-jara kongreslando (hebrea).

Tia formo estas, verŝajne, optimuma — ĉar el PIVaj difinoj (precipe pri nomoj de bestoj kaj plantoj) ofte ne klaras, pri kiu konkreta nocio temas. La vortstoko koncernas nutraĵojn, manĝilaron, vestojn, higienon, hejmajn teknikaĵojn ktp. Forestas simplaj vortoj kiel tablosapo, kies uzado prezentas nenian problemon — la broŝuro traktas spritajn kunmetaĵojn kaj la vortojn, kies kompreno dependas de landaj kutimoj, do povas varii.

La ĉefredaktoro skribas preface, ke aperon de la vortaro anticipis granda retforuma diskuto, kio ebligis akumuli sperton de pluraj E-familioj kaj denaskuloj. Al mi tre plaĉas, ekzemple, la vortoj krevmaizo/pufmaizo kaj lapfermilo. Suplemente estas listigitaj kelkdek son-imitaj verboj — sen tradukoj, sed kun necesaj ekzemploj. Ankaŭ tiu listo estas utila kaj interesa.

Certe, ajna pionira laboro ne povas esti senmanka. Almenaŭ, la rusa parto enhavas kelkdek malĝustaĵojn kaj du krudajn erarojn: lavtuketoestas tradukita kiel polotence, kio reale signifas viŝtukon; kaj sonaparato, laŭpriskribe konforma al muzika centro, tradukita kiel sluĥovoj apparat — portata helpilo por aŭd-handikapuloj!

Krome, mankas unueco en transskribo de rusaj vortoj, ŝ alternas kun sh, moliga j kun apostrofo ktp. La erarojn povis kaŭzi teknika miso, aŭ la fakto, ke la rusan parton redaktis Aleksandro Shlyafer, delonge loĝanta en Usono kaj perdinta ligojn kun ruslingva medio. Probable eraroj ĉeestas ankaŭ en aliaj lingvoj, kaj sufiĉe oftas demandsignoj, indikantaj mankon aŭ necertecon de iu traduko — precipe en la hebrea, japana kaj sveda partoj.

Tute kontraŭlogika (kaj kontraŭa la realan lingvouzon!) estas difino de sojo kiel saŭco, sed ne planto — ĉi tie estas blinde ripetita la eraro de PIV, kvankam PVS enhavas la ĝustan difinon. Certe, planto devas esti baza vorto, kaj saŭco — derivita. La kontraŭaj ekzemploj pri kafo kaj teo nenion pruvus: ja el tiuj plantoj oni fabrikas nur respektivajn trinkaĵojn kaj nenion alian, do miskompreno ne eblas; sed el sojfaboj — dekojn da tute diversaj nutroproduktoj, neniel rilatantaj saŭcon. Atentindas, ke absolute ĉiuj naciaj lingvoj, prezentitaj en HV, uzas la esprimon soja saŭco, do ankaŭ ni uzu tiun racian modelon!

Espereble por reeldono redaktoro Lindstedt sukcesos korekti erar(et)ojn, eventuale pliampleksigi la vortstokon kaj eble eĉ aldoni plia(j)n lingvo(j)n, kvankam ankaŭ en la nuna formo la Hejma vortaro vere utilas. Kaj mi aliĝas al la espero de la redaktoro, ke ĝi “...helpos novajn Esperant-lingvajn parojn kaj familiojn pensi malpli pri la lingvo mem, kaj pli pri la tuthomaraj valoroj, kiujn ĝi peras kaj portas”.

Valentin Melnikov

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.