La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Iluzioj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Iluzioj

Publikigita ĉe
Sezonoj 1985

Jalutorovak

Gustumi Lorjakon

Lorjak: Iluzioj. originala novelaro. 184 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1982. De Lorjak (Jacques-Louis Mahé, 1912-92) aperis sep romanoj inter 1975 kaj 1989 kaj unu sola novelaro, Iluzioj el 1982. En ĝi troviĝas dek noveloj antaŭe aperintaj en sep malsamaj revuoj, verŝajne dise dum sufiĉe longa tempo. Du noveloj aperas krom originale ankaŭ en tradukoj - unu france kaj angle, unu nur france. Francigis ilin la aŭtoro mem, dum la angla versio de Ĝemeliĝo estas verko de Clarkson Crane. En la romanoj de Lorjak oni rimarkas, ke li bezonis sufiĉe ampleksan formaton por vere utiligi sian talenton kaj disvolvi sian gajan absurdon. Iasence tio rimarkeblas ankaŭ en la noveloj, kie la plej mallongaj verkoj estas ankaŭ la malplej sukcesaj. Precipe la tripaĝa Av' estas tute sensenca malspritaĵo, sed ankaŭ en la naŭpaĝaj Paf' kaj Aŭtoŝtelo grandparte mankas sprito kaj originaleco. Simipapag' estas burleska satiro pri la esperantomovado, kies absurdeco povus esti bona, se nur la aŭtoro trovus indan celon kaj finon de la rakonto. Ĝi cetere aperis jam en Norda Prismo, do estas verkita antaŭ 1973. En ĝi la aŭtoro ekzemple igas faman zoologon diri: "la papagoj povas diri stultaĵojn, kaj la simioj ŝteli, ili ne estas respondecaj" (p. 176) - kio povas ekzempli lian sintenon al realismo. El la pli longaj noveloj de la kolekto mi preferas Urno, sukcesa rakonto laŭ formo kaj enhavo pri la homa vanto kaj emo trompi kaj trompiĝi. En ĝi Lorjak trovis ankaŭ bonan kaj elegante surprizan finon, kio tre gravas en tiaspecaj verkoj leĝeraj, distraj. Ankaŭ en Tik-tak evidentas, ke la aŭtoro bone mastras la ideon de sia novelo kaj utiligas ĝin (kvankam ĝi montras bizaran koncepton pri la virina oestra ciklo). Ĝia fino tamen ne estas tre sukcesa. En tiu rakonto same kiel en Malmorale - historia krimnovelo - oni rekonas la burleskan rakontomanieron el la romanoj de Lorjak. Tio parte validas ankaŭ pri Ŝŝ, kiu tamen estas iom malekvilibra. Ĝia baza ideo estas sufiĉe komplika kaj serĉita, kaj la aŭtoro ne faras ion mirindan el ĝi. Pli da bruo ol da faro. En la restanta duopo, Ĝemeliĝo kaj Iluzioj, la ĉefaj ideoj male estas sufiĉe simplaj, sed ankaŭ tie la aŭtoro ne ellaboris siajn temojn en tre konvenan formon.

Sten Johansson

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.