|
In-Spir'
|
|
Franca kantisto Morice Benin en Esperanto | 2002 |
Kiom multe ŝanĝiĝis la muzika mondo dum la lastaj jardekoj! Gramofondiskojn kaj bobenojn magnetofonajn anstataŭis kasedoj magnetofonaj kaj tiujn siavice kompaktaj diskoj, komputildiskoj.
Mi memoras la tempon (mezon de la 70aj jaroj), kiam aperis granda gramonfondisko el Usono, eldonita de la firmao „Esperanto”! Sur unu el ĝiaj flankoj estis kantoj en Esperanto kun gitara akompano, inter kiuj, mi memoras, Esperanto estas la lingvo por ni, Ĉiu, ĉiu.... Ni estis ĝojaj tiam almenaŭ pro la fakto, ke jen estas vera disko en Esperanto, tiom pli el Usono. La firmao „Esperanto”, kiel mi poste eksciis, baldaŭ bankrotis kaj oni ĝin vendis.
Malmultaj scias, ke fama ĵaza firmao ESP (prononcu I-ES-PI) iam nomiĝis „Esperanto”. Kiom da Esperanto-kasedoj kaj diskoj aperis post tiam!
Kaj jen vica kompakta disko de la fama franca kanzonisto Morice Benin, kiu ne posedas la lingvon, sed sentas sin nia samideano. Ankaŭ mi sentas lin tia. Jen kiel li turnas sin al esperantistoj:
„Revi, ke mi povas esti aŭdata de bela aro da utopiistoj tra la vasta mondo, kortuŝas min plej profunde...”
„Kvalito prefere al kvanto”, tiel li pritaksas la nunan staton kaj ideologion de Esperanto-movado kaj, demandante, mem respondas:
Ĝi restas minoritatega?
Tamen ĝin oni praktikas kvazaŭ ĉie sur la planedo,
Ĝi estas malnova rezistema ideo?
Tamen ĝi estas freŝa kiel la unua konvinko.
Kaj la unua kanto La landoj ekzistas ne, kie li nomas sin mondcivitano, montras, kiel proksima spirite estas por li „la interna ideo”.
Bela voĉo, bela muzika akompano, bona esperanta prononco (pli bona ol tiu de iuj niaj konataj bardoj) sed ... stranga vortordo kiel „ne” post la verbo. Ankaŭ en aliaj kantoj estas nefacile percepteblaj frazoj. Oni povas kontraŭdiri, ke ankaŭ en la franca originalo la teksto estas ne simpla. Tamen, mi ne komprenas, kial la frazo Les pays n'existent pas estas tradukita kiel „Ne, tiu land' ekzistas ne”, se poste sekvas „tiu de l' patrina tenero”. La kanto temas pri tio, ke lia lando ne estas tiu de la patrina tenero. Do kial ne simple kaj kompreneble: „Ne, tiu land' ja estas ne – Tiu de l' patrina tener'”.
Kiam mi ĉeestis la UK-on en Prago kun mia amiko, fama ukrainia bardo, ni rimarkis, ke plej multe liaj kantoj kortuŝis francojn kaj polojn. Bardajn kantojn oni nomas „muzika poezio”, ĉar teksto en ili pli gravas ol muziko. Ankaŭ en la kantoj de Morice Benin tekstoj gravas pleje. Tiom pli traduki tiajn kantojn necesas tre zorge, por ke, ekzemple, mi, kiu okupiĝas pri esperantaj kantoj ĉirkaŭ 40 jarojn, ne rompu al mi la kapon por kompreni, pri kio temas.
Tial esperantistojn ne spertajn, kiuj ne nur aŭskultos, sed ankaŭ legos tekstojn de la kantoj, mi kompatas. Sed spertaj samideanoj, eble, pensos: kiel komplikiĝas la lingvo, kaj ne nur pro neologismoj ... Jen kio turmentas min, tiom pli, ĉar naciaj lingvoj male – simpliĝas.
Tamen, feliĉe, Morice Benin povas esti aŭskultata simple kiel bonega kantisto. Ni ja aŭskultas kun plezuro kantadon en tute ne konataj al ni lingvoj, se ĝi estas bela. En Francio Morice Benin estas tiom konata, ke mem la fakto, ke li ekkantis esperante, estas propagando de nia lingvo tie. Ankaŭ alilandaj esperantistoj povas kuraĝe aŭdigi la diskon al neesperantistoj – ĝi estas bonega propagandilo.
Jen estas mia sincera opinio. Sed ni recenzas duope. La dua estas pli juna, pli pretenda kaj, mi diru, pli edukita muzike. Jen estas lia opinio.
La kantaro apartenas al tiu speco de la kant-arto, kie la senco de la vortoj estas pli grava ol la muziko. En la albumo, ŝajnas, tiu supereco de la tekstosignifo estas eĉ postulata. La muziko ĉie estas simplaspeca, orelkaresa kaj malstreĉa. La melodioj ne estas tre melodiecaj, ofte ili estas recitativaj kaj pro tio – malfacile rekanteblaj. La muzikaranĝoj estas entute altkvalitaj, sed kelkaj kantoj, tamen, sonas iom „vakue”, kaj „sintezileco” de la sonkoloroj kelkie eĉ tro okulfrapas.
La vortoj estas pensigaj kaj ne tuj percepteblaj. Necesas longe mediti pri ĉiu linio antaŭ ol malfermiĝas iuj sencaj fadenoj, poiomete kunplektiĝantaj en vere belajn kaj sencoriĉajn versaĵojn. La aŭtoro meditas pri la vivo, pasinteco, estonteco, tuŝas eĉ certajn sociajn problemojn, ne ĉesante, tamen, resti belvorta kaj iom mistera.
La lingvaĵo de la albumo ne estas modela, unue – pro sufiĉa komplikeco de la stilo, due – pro ne multaj, sed tamen ekzistantaj, se eĉ ne eraroj, do veraj malklaraĵoj gramatikaj (ofte perdiĝas akuzativo de direkto, tro libere oni traktas ankaŭ la vortordon). La lingvaĵo estas moderna, kun multaj neologismoj kaj licencoj. La versoj preskaŭ ĉie estas senrimaj, ankaŭ la ritmo estas sufiĉe libera, pro kio ofte ŝanĝiĝas loko de la akcento. Estas, tamen, menciinde, ke la prononco estas preskaŭ modela, kaj pro trankvileco de la tuta kantaro la vortoj estas preskaŭ ĉie tuj kompreneblaj.
Se provi pritaksi la albumon entute, oni povas konkludi, ke ĝi estas muzikaĵo ne por ĉiuj, sed por ŝatantoj de nome tiu speco de muziko – simpla, diafana, malstreĉa kaj estanta nur fono por la vortoj. Oni ne atendu de la albumo melodiecon, diversecon (la kanto Kion umas ni sur ter'?, iom okulfrapa pro tute nealbumaj ritmo kaj stilo, estas nur escepto, konfirmanta la ĝeneralan regulon) kaj tiom pli – amuzecon. Ĝi estas destinita ne por melomanoj, sed por pensemuloj kaj por tiuj ĝi povas esti vera frandaĵo.
In-Spir | 2003. № 2 (100) |
Dank' al la vivo, de-temp-al-tempe blovas iu freŝa, saniga vento sur ĉiun kulturan agadon — kaj ne povus esti maltiel ene de nia Movado! Tian blovon ni sentas nun, per la aŭdado de In-Spir', KD-albumo de Morice Benin!
Per sia bela, profund(ating)a voĉo, Benin prezentas Muzikon, kiu bone fratiĝas al la spirito de nia kara lingvo. Efektive sonas al ni tute amike esprimoj kiel “la landoj ekzistas ne”, kaj “la mondon ŝanĝi povas vi… inspir'” kaj ankoraŭ “demando nin perturbas, / kiu nin rapide turbas: / kion faras ni sur Tero?” Kaj, el tiaj, multaj aliaj. Cetere, la propra vortkombino In-Spir' estas plej trafe uzita, kaj lingve kaj poezie!
Eĉ ŝajnas, ke temas pri originale verkitaj kanto-tekstoj, tiel altnivelaj kaj naturaj estas la tradukoj el la franclingvaj originaloj, far Georges Lagrange, Roel Haveman, Bernard Legeay, Arnaud Lagrange, Rikardo Cash, Brigitte & Thierry Faverial kaj Ĵak Le Puil (kiuj “preskaŭ reverkis”, laŭ Benin mem!). Ĉio plus la originaleco de la komponaĵoj kaj la altniveleco de la muzikaranĝoj kaj de la instrumento-ludado, en tre signifaj partoprenoj!
Kaj jen la rezulto: KD-albumo, kiu ne povas manki al la diskoteko de amantoj de Esperanta Muziko, de Esperanta Kulturo, enhavanta erojn jen de nedirebla tenero, jen de piklamena trafeco; jen de pratoneca mildo, jen de morgaŭo-plena poezio. Plezuro kiu krome lumigas; amuzo, kiu ankaŭ avertas; revo, kiu tamen vekas!
Estas feliĉige, feliĉege, stari inter la “bela aro da utopiistoj tra la vasta mondo”, kiu povas rekte ĝui tian kodiskon — kaj tiajn aliajn!
Fortaleza, La 6an de januaro 2003.