Stellan Engholm (1899 - 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de "Literatura mondo", fondinto de "Malgranda revuo". Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas "Al Torento" (1930), "Homoj sur la Tero" (1932), "Infanoj en Torento" (1934), "Vivo vokas" (1946).
En 1935 Stellan Engholm skribis en "Revuo Orienta" pri sia dua libro el la Torento-trilogio: "Ke la libreto konsistas el izolitaj faktoj ankaŭ estas laŭintence. Mi ne volis fari romanon, por ke mi ne skribu tro multe da sensencaj aŭ malgravaj aferoj. Tial mi verkis nur bildojn, aludojn... la libro estas intencita nur kiel skizo."
Sed se pretendema aŭ kritikema leganto ne trovas apartajn artajn kunligojn en la romano, la tutan historion kunligas tamen ĝiaj kvar protagonistoj:
Ajna, Alda, Arne, Jahono - geinfanoj el la sveda feruzina urbeto Torento, kiuj amikiĝis en la frua infanaĝo kaj por multaj jaroj iĝis kamarada grupo, kies evoluon de ordinaraj infanaj rolludoj ĝis politikaj diskutoj kaj socianiĝon la aŭtoro sekvas paĝon post paĝo kaj detale prezentas la tutan bildaron de iliaj travivaĵoj surfone de familiaj kolizioj kaj sociaj kolapsoj.
Ilia adoleskiĝo trafis la periodon de ekonomiaj krizoj kaj stagnadoj post la unua mondmilito. La geknaboj scivole rigardas en sian estontecon, por ili gravas la demando: kio estos ili. Arne havas talenton pri desegnado, li volas iĝi pentristo, sed la malriĉeco de la familio ĉiam baras kaj estingas liajn revojn. Johano certas, ke iam li estos bona laboristo de feruzino.
Ajna posedas kaj elmontras ecojn de pedagogo, kaj eble ŝia profesia tereno estos edukado. Alda, kiu tre frue adoptis socialistajn ideojn de la gepatroj, povas iĝi socia aganto. Foje ŝi diris responde al la demando pri la estonteco: "Mi volas labori, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas". Tiuj ĉi ideoj povas kvazaŭ kvintesence karakterizi la idealojn de la tuta nova postmilita generacio.
Stellan Engholm zorge konturas karakterojn de la geknaboj kaj en tre realisma maniero montras, kiel evoluas ilia spirita mondo influata de sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, komplikaj familiaj konvencioj, amikaj interrilatoj kun homoj de pli aĝaj generacioj. La aŭtoro aparte emfazas tre gravan teman linion: amikecon de la geknaboj kaj kun okdekjara maljunulo el Torento kaj kun Alekso - elektristo, erudicia homo,
rezonema saĝulo, kiu iĝis ilia sentrudema vivinstruisto kaj kiu kompletigas la familian edukadon per moderaj liberalaj kaj vivpraktikaj ideoj. "La plej agrabla estis, ke Alekso neniam kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel kamarado". Jam dum la unua renkontiĝo kun la infanoj li diras al ili vortojn, kiujn oni povas konsideri humanisma programo por ilia memevoluo: "Neniam timu la homojn,
vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Restu fidelaj al la voko el via interno kaj iru antaŭen al la bela revo. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras, kaj eble la memoro estos iel valora por vi".
Engholm estas pasia adoranto de la patrolanda naturo, kaj li tiel majstre, plenemocie, ame kaj plastike kreas kortuŝajn bildojn pri naturbelaĵoj ĉirkaŭ Torento, ke oni kredas la aŭtoron ĉerpi la emociojn el siaj propraj intimaj spertoj kaj travivaĵoj. Per liaj okuloj la legantoj ĝuas belegan mondon konsistantan el densaj arbaroj kaj arbaraj padoj, altaj montoj, purakvaj lagoj, golfoj kaj riveretoj borderitaj de ŝtonmuraj zonoj.
Eĉ altaj fumantaj briktuboj de uzinoj en Torento ne povas fuĝi inspiran imagon pri la lando, en kies sino la infanoj havas originan konfidon al la fascina naturo malavare favoranta ilin.
En la postmilitaj 20-aj - 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la intereso pri Esperanto en eŭropaj landoj estis tiomgrade alta, ke Stellan Engholm ne povas preterlasi ankaŭ ĉi tiun temon, kaj la kvaropo el Torento iĝas aktivula kerno de junulara esperantista klubo kaj eĉ gvidas lecionojn por samaĝuloj. Sed la klubo estas prezentita en la romano nur skize, kvazaŭ ĝi esus nur preteksto por plie reliefigi kaj nuanci kapablojn de la kvaropo.
La gejunuloj, kiuj restis post kurso sen instruisto, ripetis tian rutinan vojon, kian iras ĉiuj novaj senspertaj kolektivoj: ili interŝanĝas leterojn kun eksterlandaj korespondantoj, iomete legas kaj ekzercas sin per babilado. Ĉu la klubo havas iujn realajn perspektivojn? Bedaŭrinde la aŭtoro tion ne malkovras al legantoj.
Ankaŭ la sorto de la infanoj sursojle de ilia memstara vivo ne estas travidebla. La romano finiĝas per la sceno de forveturo de Arne en la ĉefurbon, kie li eklernos en pentrolernejo. Ĉu eble por kompreni kaj prognozi la eblan estontan vivovojon de aliaj geknaboj necesas atente relegi la tutan libron? Mi invitas vin al la legado de ĉi tiu verko, kiun karakterizas facila stilo kaj agrabla lingvaĵo kun eta kromgusto de la epoko, de kiu nin disigas jam ok dekoj da jaroj.
Stellan Engholm (1899 – 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de “Literatura mondo”, fondinto de “Malgranda revuo”. Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas “Al Torento” (1930), “Homoj sur la Tero” (1932), “Infanoj en Torento” (1934), “Vivo vokas” (1946).
En 1935 Stellan Engholm skribis en “Revuo Orienta” pri sia dua libro el la Torento-trilogio: “Ke la libreto konsistas el izolitaj faktoj ankaŭ estas laŭintence. Mi ne volis fari romanon, por ke mi ne skribu tro multe da sensencaj aŭ malgravaj aferoj. Tial mi verkis nur bildojn, aludojn... la libro estas intencita nur kiel skizo.” Sed se pretendema aŭ kritikema leganto ne trovas apartajn artajn kunligojn en la romano, la tutan historion kunligas tamen ĝiaj kvar protagonistoj: Ajna, Alda, Arne, Johano – geinfanoj el la sveda feruzina urbeto Torento, kiuj amikiĝis en la frua infanaĝo kaj por multaj jaroj iĝis kamarada grupo, kies evoluon de ordinaraj infanaj rolludoj ĝis politikaj diskutoj kaj socianiĝon la aŭtoro sekvas paŝon post paŝo kaj detale prezentas la tutan bildaron de iliaj travivaĵoj surfone de familiaj kolizioj kaj sociaj kolapsoj. Ilia adoleskiĝo trafis la periodon de ekonomiaj krizoj kaj stagnadoj post la unua mondmilito. La geknaboj scivole rigardas en sian estontecon, por ili gravas la demando: kio estos ili. Arne havas talenton pri desegnado, li volas iĝi pentristo, sed la malriĉeco de la familio ĉiam baras kaj estingas liajn revojn. Johano certas, ke iam li estos bona laboristo de feruzino. Ajna posedas kaj elmontras ecojn de pedagogo, kaj eble ŝia profesia tereno estos edukado. Alda, kiu tre frue adoptis socialistajn ideojn de la gepatroj, povas iĝi socia aganto. Foje ŝi diris responde al la demando pri la estonteco: “Mi volas labori, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas”. Tiuj ĉi ideoj povas kvazaŭ kvintesence karakterizi la idealojn de la tuta nova postmilita generacio.
Stellan Engholm zorge konturas karakterojn de la geknaboj kaj en tre realisma maniero montras, kiel evoluas ilia spirita mondo influata de sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, komplikaj familiaj konvencioj, amikaj interrilatoj kun homoj de pli aĝaj generacioj. La aŭtoro aparte emfazas tre gravan teman linion: amikecon de la geknaboj kaj kun okdekjara maljunulo el Torento kaj kun Alekso – elektristo, erudicia homo, rezonema saĝulo, kiu iĝis ilia sentrudema vivinstruisto kaj kiu kompletigas la familian edukadon per moderaj liberalaj kaj vivpraktikaj ideoj. “La plej agrabla estis, ke Alekso neniam kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel kamarado”. Jam dum la unua renkontiĝo kun la infanoj li diras al ili vortojn, kiujn oni povas konsideri humanisma programo por ilia memevoluo: “Neniam timu la homojn, vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Restu fidelaj al la voko el via interno kaj iru antaŭen al la bela revo. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras, kaj eble la memoro estos iel valora por vi”.
Engholm estas pasia adoranto de la patrolanda naturo, kaj li tiel majstre, plenemocie, ame kaj plastike kreas kortuŝajn bildojn pri naturbelaĵoj ĉirkaŭ Torento, ke oni kredas la aŭtoron ĉerpi la emociojn el siaj propraj intimaj spertoj kaj travivaĵoj. Per liaj okuloj la legantoj ĝuas belegan mondon konsistantan el densaj arbaroj kaj arbaraj padoj, altaj montoj, purakvaj lagoj, golfoj kaj riveretoj borderitaj de ŝtonmuraj zonoj. Eĉ altaj fumantaj briktuboj de uzinoj en Torento ne povas fuŝi inspiran imagon pri la lando, en kies sino la infanoj havas originan konfidon al la fascina naturo malavare favoranta ilin.
En la postmilitaj 20-aj – 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la intereso pri Esperanto en eŭropaj landoj estis tiomgrade alta, ke Stellan Engholm ne povas preterlasi ankaŭ ĉi tiun temon, kaj la kvaropo el Torento iĝas aktivula kerno de junulara esperantista klubo kaj eĉ gvidas lecionojn por samaĝuloj. Sed la klubo estas prezentita en la romano nur skize, kvazaŭ ĝi esus nur preteksto por plie reliefigi kaj nuanci kapablojn de la kvaropo. La gejunuloj, kiuj restis post kurso sen instruisto, ripetis tian rutinan vojon, kian iras ĉiuj novaj senspertaj kolektivoj: ili interŝanĝas leterojn kun eksterlandaj korespondantoj, iomete legas kaj ekzercas sin per babilado. Ĉu la klubo havas iujn realajn perspektivojn? Bedaŭrinde la aŭtoro tion ne malkovras al legantoj.
Ankaŭ la sorto de la infanoj sursojle de ilia memstara vivo ne estas travidebla. La romano finiĝas per la sceno de forveturo de Arne en la ĉefurbon, kie li eklernos en pentrolernejo. Ĉu eble por kompreni kaj prognozi la eblan estontan vivovojon de aliaj geknaboj necesas atente relegi la tutan libron? Mi invitas vin al la legado de ĉi tiu verko, kiun karakterizas facila stilo kaj agrabla lingvaĵo kun eta kromgusto de la epoko, de kiu nin disigas jam ok dekoj da jaroj.