La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde

  • Autor: Robert Louis Stevenson
  • Übersetzer: Albert Goodheir
  • Originalsprache: angla
  • Art: Roman
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€10.55
  • Erscheinungsjahr: 1980
  • Beschreibung: Fantazia romaneto pri perdroga apartigo de la morala kaj malmorala flankoj de unu homo.
  • Seiten: 67
  • Höhe: 210 mm
  • ISBN: 0905149103
  • Bemerkungen: Ilustrita
  • Rezension:
    • De Karla (Italio): D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde
    • Kiel multaj, mi aŭdis paroli pri la historio de d-ro Jekyll kaj s-ro Hyde, tamen mi ne konis ĝuste la rakonton, eĉ ne ties detalojn. Do, mi plezurege tralegis tiun interesan verkon, kiu estas la historio de la dueco, kiu miksite kunekzistas en ĉiu homo pri la bono kaj la malbono. Ĝi estas ankaŭ rakonto kun mistero, kiu vokas nian atenton de la unua ĝis la lasta vorto. Ĉi tie mi ne parolos ekzakte pri la historio por ne fortiri la plezuron de tiuj, kiuj iam legos ĉi verkon. Ĝi, samkiel la ceteraj klasikaj verkoj, faras nin cerbumi pri ni mem kaj la aliuloj. (Kelli (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Majo 2018)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde


Novembro 2018
La advokato Utterson kaj la kuzo Richard Enfield parolas pri la amiko d-ro Henry Jekyll, kiu konas kaj frekventas strangan kaj malbonan personon: S-ro Edward Hyde.
Ili (Utterson kaj Enfield) decidas enketi pri li, ĉar d-ro Jekyll nomumis lin kiel heredanto. Intertempe multaj hororaj mortoj okazis kaj la advokato malkovris teruran veron: D-ro Jekyll kreis medikamenton, kiu liberigis la malbonan personecon: li eksperimentis ĝin sur li mem kaj li fariĝis s-ro Hyde. Sed kiam li komprenis, ke li ne povis plu refariĝi normala, li decidis memmortigi sin.
Tiu ĉi rakonto simbolas la lukton inter la bono kaj la malbono, la lumo kaj la mallumo, ĉar ofte la homa animo estas fascinata fare de la peko kaj de la malobservo.
La intrigo estas tre riĉa de faktoj. La priskribo de la personoj kaj de la lokoj stimulas la fantazion, en kiu legas tiun ĉi fascina rakonto.

Karla (Italio)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.