La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kulturo de la amo
Szerelmi kultúránk
Bildlibro pri la seksa vivo

  • Autor: Vilmos Szilágyi
  • Übersetzer: A. Tót
  • Originalsprache: Hungara
  • Art: Erotik
  • Verfügbarkeit: Ausverkauft
  • Preis: ±€11.90
  • Erscheinungsjahr: 1988
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: Dulingva amorinstrua gvidlibro, detale ilustrita kaj prikomentita, kun enkonduko pri ĝiaj celoj.
  • Seiten: 192
  • Breite: 210 mm
  • Höhe: 140 mm
  • Gewicht: 200 g
  • ISBN: 963 571 198 0
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bele kaj klere pri sekso


1988:5
En 1972 Eldonejo TK aperigis "ABZ de amo", danan enciklopedion de amoro, origine elirintan jam en 1961. Al okcidenta leganto, kiu en sia nacia lingvo povis elekti el inter plej diversaj amorgvidiloj, ĝi jam ĉe sia apero impresis eksmode. Ĝi reprezentis la fruan specon de sia ĝenro, kiu ĉiupaĝe gurdis por sia pravigo, kiel bela afero estas sekso. Por okcidentano de 1972 tio sonis iom ŝime, precipe por junularo, jam transvivinta la apogeon de la seksa revolucio.

Esperantistoj eĉ spertis "ABZ de amo" kiel sensacion, ĉar ja en ilia medio ĝi estis pionira. Kelkaj kriis pri skandalo: la revuo "Esperanto" rikoltis protestojn pro reklamoj de tiu malpemesita frukto. Sed… pasis jam 16 jaroj kaj ankoraŭ ne elĉerpiĝis la libro. Tio pruvas ion ĝenerale validan pri fakaj verkoj en Esperanto: eĉ se kiel ajn senprecedenta en Esperanto, neniu verko prosperas, se ĝi ne atingas la nivelon, kiun esperantistoj jam disponas en sia propra lingvo.

Nu, en 1987 UEA portis por la kongresa libroservo de la Varsovia UK centon da "ABZ de amo". Jam unuatage la tuta stoko estis vore foraĉetita, ĉar por orienteŭropanoj temis pri verko, kian ili apenaŭ trovis en siaj librovendejoj. Ili estus povintaj eĉ komplete malaperigi ĝin de la merkato – ĝustatempe antaŭ la apero ĉe HEA de malpli kosta rivalo, "Kulturo de la amo" de d-ro Vilmos Szilágyi.

Mi ne plene komprenis el la antaŭparolo, ĉu "Kulturo de la amo" estas la unua amorinstrua bildlibro en Hungario, sed certe ĝi estas inter la unuaj. Tial estas interese kompari ĝin ĝuste kun "ABZ de amo". Necesas tamen noti, ke la dana verko estas multe pli ampleksa ol la hungara, ĉar enciklopedio de ĉio ebla ekde masturbado ĝis kontraŭkoncipaj metodoj, dum "Kulturo de la amo" temas ekskluzive pri la amora akto kaj ties diversaj eblaj scenoj.

La hungara verko nete venkas la danan, kiu nun definitive arkaikiĝis ankaŭ en Esperantujo. Szilágyi ne tedas nin per tro da konvinkadoj pri la natureco kaj homeco de sekso. Anstataŭe li devas antaŭparole pravigi, ke sekve ankaŭ eldoni literaturon pri ĝi estas nature kaj necese. Tio kompreneblas en verko, kiu pioniras en sia lando. Se temas pri la stilo de prezentado, tiu de "ABZ de amo" estas miksaĵo de afekta familiareco kaj kuracista lecionado. Szilágyi havas stilon trankvilan, varman: li ne afektas naturecon – li estas natura.

La prezentado mem estas interesa. Szilágyi ne babilas, sed li kvazaŭ nur komentas, mallonge, ĉiujn 77 ilustraĵojn, kiuj estas la esenco de la libro. Jen kion li volas instrui: "La amorado valoras tiam, se ĝi ne estas ŝabloneca, sed fantaziriĉa, krea ludo." Kun la legantoj li studas la bildojn kaj per siaj komentoj celas elvoki ilian fantazion. Kiel moderna edukisto li scias, ke por tio sufiĉas nur kelkaj sugestoj.

La ilustraĵoj de la verko estas tre altkvalitaj, io tute alia ol la krude sengustaj amatoraĵoj danaj. Ne nur la kovrila, sed multaj aliaj estas de tiel bela erotiko, ke oni facile imagas la belecon de la kolora libro, en kiu ili estis sen teksto eldonitaj jam pli frue.

Unikeco de la libro estas ĝia dulingveco. La hungara estas kvazaŭ la ĉefa, ĉar la kovrilo havas tekston nur en ĝi. Sed ĉio cetera estas ankaŭ en Esperanto. Tio ebligis eldonkvanton de 246 mil ekz., astronomia cifero por Esperanto-libro. (Intertempe aperis represo de 40 mil ekz. – Red.) Centimiloj da hungaroj ricevas per ĝi ne nur novajn impulsojn por sia intima vivo – espereble estas inter ili ankaŭ tiaj, kiuj iam poste prezentos tre nekutiman respondon al la demando, kiel ili venis al la ideo lerni Esperanton. Kaj ankaŭ la ceteraj el tiuj centmiloj ne restas dubi, ke Esperanto estas lingvo natura kaj vivanta.

La dulingvecon mi salutas ankaŭ pro alia kialo. Mi vidas en ĝi eblecon, de kiu povus multe profiti la faka Esperanto-literaturo. Prof. Helmar Frank jam pli frue pledis por ĝi; lia lernolibro de kibernetika pedagogio aperis en germana-Esperanta kaj ĉina-Esperanta eldonoj. La Esperanta publiko ne sufiĉas kiel merkato por sciencaj-teknikaj verkoj, dum dulingveco plivastigus la klientaron.

La apero de "Kulturo de la amo" denove pruvas, ke laŭ kvanto, kvalito kaj skalo HEA atingis solidan lokon inter la eldonejoj en la Esperanto-mondo.

Osmo Buller

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.