La ĉefroluloj estas aro da kormoranoj : ja ĉirkaŭ ili ĉio okazas. Unuflanke plenkreskuloj kiuj volas sklavigi ilin por fiŝkaptado, aliflanke infanoj kiuj volas liberigi ilin. Vi devas elekti vian kampon. Evidente, la aŭtoro faras ĉion por decidigi vin ĝuste. Li atingas tion, ĉar li rakontigas al ni la historion pere de unu el la infanoj, do ni ĉion vidas laŭ ties vidpunkto. Temas pri 11/12-jara knabo, do fakte juna homo kiu forlasas infanecon sed ankoraŭ ne atingas maturecon. Jen la aĝo je kiu infanoj ekkomprenas ke plenkreskuloj ne estas ĉionpovaj, ke la reguloj de la socio ne estas ĉiam la plej bonaj, ke la vivo ne ĉiam havas feliĉan finon.
Do, kvankam tiu ĉi romaneto temas pri infanoj, ĝi tute ne estas infaneca. Temas preskaŭ pri longa prozpoemo, kaj ĝi estas dokta miksaĵo de fantasto kaj realo. Ĝi spegulas la vivon, ĉar en ĝi estas kaj vivo, kaj... morto. La stilo estas malpeza kaj luma, riĉa sed simpla, do taŭga por ĉiuj gustoj.
Rikardo Kaŝ
La romano de Nandor Gion,
La kormoranoj ankoraŭ ne revenis, estas bela historio pri bando de junaj entuziasmaj infanoj. Ili pasigas someron en marĉo, bela sovaĝa naturo. Ili kurigas ĉevalidojn, helpas al la konstruo de observatorio por akvo-birdoj kaj desegnas sur la muroj de eksa buĉejo. Ne mankas konfliktoj inter tiuj maturiĝantaj personecoj, ĉefe kun la alveno de nova bandano. Sed dank' al la ĉefo, al sia saĝeco, bonhumoro persistas ene de la grupo. En la rakonto, plenkreskuloj ne ĉiam belaspektas. Alia rolas kiel protektanto... Tiu freŝa rakonto estas plena je poezio, fantazio, speco de odo al la naturo, taŭga por ge-junuloj kaj multe multe pli aĝaj!
Ĝis la duono de la libro ni legas plurajn fojojn la samon ĉiuj dekaj paĝoj pri gejunuloj kiuj desegnas kelkajn birdojn inter kiuj kormoranojn kaj aliajn bestojn sur la muroj de la malnova Buĉejo. Ili serĉas nevideblan vojon ĝis altaĵo tra marŝo. regule iras al la bieno de la fratoj Saĝi. Se ne estus por partopreni en la sumoo mi certe ĉesus legi tiun libron. Sed kiam mi legis pli ol la duonon: estis pli interesa. Mi kutimiĝis legi pli la kormoranoj kaj la konstruado de granda turo por iri super la ĉielo por vidi la birdojn malproksime. Ion ŝangas: la samaj priskriboj ne estas sentataj same: mi preskaŭ volis partopreni en ilia desegnado sur la muroj de la Buĉejo, grimpi sur la altan turon. Mi ne plu sentis min kiel legantino de libro sed kiel rolulo de la libro.