La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La kruĉo da saĝeco

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Kruĉo da saĝeco


Septembro 2017
Ĉi tiu libreto kompilita de Mine Yositaka kaj eldonita de Japana Esperanta Librokooperativo estas unu el la Elektitaj Verkoj de Vasilij Eroŝenko (1890-1952), antaŭ nelonge publikitaj, kun la nobla celo revivigi inter Esperantistoj la neforgeseblan figuron de tiu unika aŭtoro. Fakte, la memoro pri li meritas konstantan flegadon.
Eroŝenko estis rusa intelektulo, kiu blindiĝis en sia kvarjara aĝo (kaŭze de morbilo!), sed tio ne estis baro al aventuroplena, intensa vivo. Oni povus diri: ekzemplodona vivo de idealisto, humanisto, poeto, fabelisto, prelegisto, Esperantisto, vojaĝanto, poligloto. Pro siaj maldekstremaj ideoj li estis arestita. Grava estis lia kontribuo al la blindula edukado. En la japana lingvo li verkis multon kaj sukcese. La fama verkisto Lusin estimis lin kaj tradukis liajn verkojn en la ĉinan lingvon. Dum sia vivo, li vidis la publikigon de unu sola libro en Esperanto. Nun oni en oriento klopodas alĝustigi tiun historian mison.
La kruĉo da saĝeco estas simpatia, naŭdek-paĝa broŝuro, kiu enhavas kvar fabelojn kaj unu priskribon pri Esperanto-vojaĝo (kiun li faris sola, kun helpo de lokaj samideanoj). Fermas la libreton nelonga teksto de la kompilinto pri la vivo kaj verkoj de Eroŝenko. La legado estas agrabla, facila, flua kaj interesa. Liaj fabeloj prezentas foje kuriozajn psikologiajn aspektojn, kiuj ne ĉiam kongruas kun la tradiciaj okcidentaj similaj fabeloj - de Andersen aŭ Grimm, ekzemple. Tio faras la legadon pli instiga, certe.
La stilo estas agrabla, sed iuj strangaĵoj aperas: "pompoza" anstataŭ "pompa", "ruzoze" anstataŭ "ruze", "misteroze", anstataŭ "mistere", "graciozaj" anstataŭ "graciaj". Mi notis ankaŭ la esprimon "pensivaj praarbaroj". Sed ili tute ne ĝenas la legadon. Mi pensas, ke la tekstoj de Ero?enko, ĉu originale verkitaj en nia lingvo, ĉu Esperantigitaj el la japana, meritas nian legadon. Gratulon do al la eldonintoj!

Posovo (Brazilo)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.