La libron mi longe posedis sen ellegi ĝin. Fakte ĝi estas mia unua Esperanta ne-lernolibro de mia komencanto-tempo en la 1990-aj jaroj. Ĝi enhavas belegajn bildojn pri floroj kaj arboj sur nigra fono, dika multekosta papero. Neniam mi vizitis Ĉinion, nek vizitos, sed per la libro mi trovis mirindajn plantojn en la provinco Junano (angle skribite Yunnan) kaj menciojn pri ties uzo en la kuracado de homoj. La tradukintoj ofte mencias la "oficianalan" uzon. Tiun vorton mi ne konis kaj nun rigardis en PIV, ke Zamenhof uzis ĝin. PIV uzas "oficina". "Oficino" estas preparejo de medikamentoj en apoteko. En la Postparolo la kompilintoj de la libro diras, ke ilia espero estas, ke la legantoj trovos ion kontentigan en la libro. Tre modesta espero! Ĝuon, ĝojon mi trovis. La libro estas altkvalita vidinda artverko. Mi konfesas, ke mi elektis ĝin nun, ĉar ne estis multe da tekstoj sed fotoj por kontempli. Mi ellegis/kontemplis ĉiujn 146 paĝojn.