Libroj pri anatomio (konstruo de la korpo) kaj fiziologio
(funkcio de la korpo) estas maloftegaj en Esperanto. La
eldono de tia verko da estas aplaŭdinda. Sur 128 paĝoj la
aŭtoro traktas ĉian temon, kia povus esti interesa ankaŭ por
nefakulo: ĉelo, histo, organoj, kontraŭkoncipaj metodoj,
defendopovo de la korpo kaj medicinaj helpiloj. La 69
nigrablankaj ilustraĵoj estas facile kompreneblaj kaj
plivalorigas la libron.
Kromartikoletoj donas kuriozajn aŭ nekredeblajn informojn. Ĉu
vi sciis, ke la cerbo ampleksas 14 000 000 000 nervoĉelojn
konektantaj ĉiutage centoble pli ofte ol ĉiuj telefonoj de la
tuta mondo? Ke dum sia tuta vivo la homo spiras 500 000
000foje?
La libro estas facile legebla, ĉar la aŭtoro evitas plej ofte
fakesprimojn. La nebone konatajn vortojn klarigas la bildoj.
Por reeldono estus bonvena alfabeta indekso je la fino de la
teksto. Tial espereble la verko rapide vendiĝos kaj baldaŭ
aperos denove.