La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Klaro kaj elasto
Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Klaro kaj elasto

Publikigita ĉe
SES informas, 2004/4
Ĉi tiu libro estas bela omaĝo al unu el la plej fekundaj tradukistoj en esperanton ĉefe el la hispana. Oni konas Fernandon de Diego ankaŭ kiel eseiston kaj recenzanton same kiel leksikografon por la granda vortaro hispana-esperanta (2003). Fine de la volumo troviĝas utila 31-paĝa bibliografio de lia verkaro. Uverture Miguel Fernández omaĝas al la jubileanto per metaforriĉa odo. Reinhard Haupenthal enkonduke situas la verkadon de Fernando de Diego rilate la Iltisan skolon (Piĉ, Vatré, Haupenthal). Sekvas interesa aŭtobiografia skizo de Fernando de Diego montranta lian vivovojon ek de nefacila junaĝo dum la hispana interna milito – sekvata de la dua mondmilito kaj postmilita periodo de severa frankista reĝimo –, instaliĝo kaj prospera vivperiodo en Venezuelo ĝis la fina domicilo en Pollando. (Pli detale en Sennaciulo, majo 2004, p. 77.)
La unua kontribuo en la literatura parto de Ada Csiszár pritraktas la pseŭdonimojn de Káláman Kalocsay. La prizorgantino de lia spirita heredaĵo senvualigas eĉ la «sepsigele sekretajn» plumnomojn, kiuj dum pli ol du jardekoj estis «severe enŝlositaj».
Kurisu Kei rakontas en "De «kamarado» al «ambasadoro»" siajn spertojn de profesia tradukisto unue el esperanto al la japana kaj poste de la ĉeĥa al la japana kaj kiel li iĝis «ambasadoro» de la ĉeĥa literaturo en Japanio.
Carmel Mallia en "Du ĝemelaj voĉoj" komparas poemojn de L. L. Zamenhof kun tiuj de la malta poeto Dun Karm kaj reliefigas la komunajn trajtojn.
Carlo Minnaja pritraktas "La unuajn dek jarojn de Literatura Foiro" (1970-1979), la plej longdaŭra esperantliteratura revuo, al kiu en tiu periodo ĉefe kontribuis italoj (inter aliaj ankaŭ la aŭtoro de la artikolo) kaj kiu ofte estis redaktita ĉu de Giorgio Silfer ĉu de Perla Martinelli.
La du sekvaj eroj prilumas la gravan baltan kontribuon al la esperanta literaturo: de Saulcerīte Neilande "La latva kontribuo al la esperanta literaturo" kaj de Jaan Ojalo "Cent jaroj da estona literaturo en Esperanto".
Annakris Szimkat analizas "La recenzajn rubrikojn de la revuo «Dialogo» (1973-1988) kun aparta konsidero de la recenzoj de Fernando de Diego". Li konkludas: «La recenzojn de Fernando de Diego ĉiam karakterizas rigoro : tio validas por la laŭdoj (li ne ŝparas ilin, kiam la verko tion permesas) kaj por la draŝoj. Se iam kompiliĝos antologio de modelaj recenzoj, en ĝi sendube figuros pluraj de Diego.»
Eli Urbanová lerte kaj konvinke enkondukas la temon pri neologismoj per la kontribuo "Josef Rumler (1922-1999) kaj la Praga skolo". Pri la problemo sin okupis jam Baghy kaj Kalocsay. Tiu lasta analizis la situacion interne de la esperanto-movado en sia libro "Lingvo, stilo, formo": «La propagandisto volas facilan Esperanton... La literaturisto volas riĉan lingvon...» – jen la antipodaj starpunktoj. Oni povus karakterizi la sintenon de Josef Rumler per lia lapidara formulo : «Dum por stilo komuna validas la devizo ‹necese kaj sufiĉe› kaj en stilo faka regas la devizo ‹koncize kaj precize›, en arta stilo funkcias la regulo ‹abunde kaj redunde›.»
Josef Rumler, ĉeĥa poeto kaj lingvisto, favore impresis Juan Régulo Pérez, kiel montras Reinhard Haupenthal en sia trastudo de leteroj inter tiuj du personoj kaj Eli Urbanová titolita "Régula recepcio de Rumler".
Sekvas la biografio de Čestmír Vidman pri "Jiři Karen (1920-2000) kaj lia kontribuo al la esperanta literaturo", konata ĉeĥa poeto kaj esperantisto, kiu publikigis ankaŭ sub sia propra nomo Ladislav Podmele fakajn pedagogiajn verkojn en la ĉeĥa.
En "Ambaŭ Zamenhofaj Alfabetoj" de la ĉapitro «Lingvo» André Albault meditas pri kelkaj problemoj de la fundamenta alfabeto kun diakrita supersigno (^) kaj la fundamenta help-alfabeto kun diakrita litero (h), kiuj akriĝis kiam aperis la nova tekniko de retmesaĝoj kaj lastatempe parte trovis solvon per Unikodo en novaj ĝisdatigitaj kroziloj.
Sabine Fiedler prezentas la unuan esploron "Pri frazeologio en la «Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana» de Eugen Wüster (1898-1977)". Ĝi ĉefe baziĝas sur la aperintaj kvar unuaj volumoj (1923-1929). La parto "Korno ĝis Z" troviĝas kiel manuskripto en IEMW en Vieno. Pri la graveco de tiu vortaro Sabine Fiedler citas K. Kalocsay : «... la vortaro estas nemalhavebla ne nur por Esperantistoj-filologoj kaj vortaristoj, sed per sia abunda frazeologio ĝi estas kvazaŭ plej supera lernolibro por ĉiuj tradukistoj kiuj volas funde koni la lingvon kaj volas alproprigi ĉiujn trezorojn en ĝi amasigitajn, sed ĝis nun pene alireblajn ...»
Reinhard Haupenthal kontribuis per du prilingvaj artikoloj: "Ni bezonas historian vortaron" kaj "Kritika analizo de «Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause»". En la unua la aŭtoro metas nin antaŭ la (manke de dokumentoj) nerespondebla demando : «Kiu, kiam, kie unuafoje uzis difinitan vorton?» Li konstatas ke respondon al tiu demando povus doni nur historia vortaro. Li starigas kelkajn principojn kiuj devus gvidi la ellaboron de tia konsultlibro. – La apero de la granda vortaro esperanto-germana de Krause ĝenerale ĝojigis la germanlingvanojn, ĉar ĝia aktualeco, amplekso kaj materia prezento estas impresiga (bedaŭrinde ne sekvis la parto esperanto-germana). Sed kompreneble oni povas trovi mankojn kaj ne konsenti pri iuj punktoj. Haupenthal metas ĝin sub tre kritikan lupeon ĉar li timas ke «... dirigisma stirado de la lingvo per Krause ne povas esti en la intereso de Esperanto».
La ĉapitron «Movado» malfermas Andreas Künzli per notoj pri forgesita «samideano» kaj ties reelfositaj verkoj : "Auguste Forel (1848-1931) kaj la vojo al la kulturo". Tiu «... eksterordinara svisa klerulo kaj sciencisto – kuracisto, psikiatro, formikologo, cerbanatomo – social-higienisto, verkisto, socia aganto... ne apartenas al la esperanto-movadano en la kutima aktivula senco, sed lin eblas listigi al la klasikaj teoriistoj de la mondhelplingva ideo kaj de la esperanto-movado». Mi konfirmas la konstaton de Künzli ke la aŭtobiografio de Forel "Rückblick auf mein Leben" (1935, franclingva titolo "Mémoires") «estas ege ĝuinda legaĵo» same kiel la kontribuo de Künzli pri tiu iriza personeco estas nepre leginda.
Antonio Marco Botella, historiisto de la hispana esperanto-movado, priskribas la vivon kaj verkaron de Julio Mangada Rosenörn (1877-1946), generalo, pioniro de la movado en Hispanio kun organizaj talentoj kaj tre energia defendanto de esperanto, kiun Zamenhof persone konis kaj subtenis. Mangada estis forta karaktero, kiu travivis sukcesojn kaj malfeliĉojn dum ofte tumultaj tempoj.
Sekvas longa artikolo en la hispana de Gabriel Maria Verd-Conradi pri "La nacionalidad y las lenguas de L. L. Zamenhof".
En la sepa ĉapitro «Traduk-arto» Adolf Burckhardt per sia kontribuo "Germana literaturo en traduko de Reinhard Haupenthal" prezentas la imponan vicon de libroj kaj kajeroj el sume 1260 paĝoj. Unue li atentigas pri la ekstremoj de tradukebloj, kiuj varias de traduko absolute fidela al la originalo ĝis «dinamisma» rekreado. La tradukprincipoj de Haupenthal certe apartenas al la dua kategorio. Burckhardt ne povas konsenti kun ĉiuj el tiuj kriterioj kaj esprimas certajn dubojn, sed li agnoskas ke multaj eroj el la klasika germana literaturo (la plejparto el la deknaŭa jarcento) ricevis modernan ekvivalenton en esperanto. Li ĉiĉeronas nin «tra la pitoreska pejzaĝo de la haupenthalaj tradukoj» kaj invitas nin al propra esploro de verkoj el Hauff, Bürger, Goethe, Büchner, Eichendorff, Heine, Lessing, C. F. Meyer, Keller, Schiller, Droste-Hülshoff, E. T. A. Hoffmann, Kleist, Kafka, Fontane, ktp.
Zdeněk Hršel dediĉas sian kontribuon al "Miloš Lukáš (1897-1976) kiel Esperanto-tradukisto". La gimnazia profesoro Miloš Lukáš estis poligloto uzanta preskaŭ kvardek lingvojn, klasika filologo, tradukanto al esperanto el la ĉeĥa kaj poeto.
La temon "Esperanto kiel lingvo por traduko de beletraj verkoj" pritraktas Li Shijun (plumnomo Laulum), kiu insistas pri la graveco de tiaj tradukoj ĉar ili riĉigas kaj perfektigas la lingvon. Post interesaj konsideroj al la solvendaj tradukproblemoj, ĉerpante el siaj tradukspertoj el la ĉina, li venas al la konkludo ke «Kompromiso inter skemismo kaj naturismo estas dezirinda por solvi la problemojn en uzado de Esperanto kiel lingvo por traduki beletraĵojn».
Daniel Luez, kiu scias la hispanan sed kies gepatra lingvo estas la franca (cetere li elfrancigis du Maigret-romanojn de Georges Simenon), admiras en la kontribuo "Ĉirkaŭ la traduko de «Cigana Romancaro»" Fernandon de Diego pro lia lerto en la solvo de multaj tradukproblemoj de tiu poemaro de Federico García Lorca : «... perfekta traduko de mirinda ĉefverko, kiu estas mem alia ĉefverko de nia Esperanta literaturo.»
Finas tiun libron de vere legindaj kontribuoj Henri Vatré per "Ĉirkaŭ la traduko de «Boule de Suif»", fama novelo de Maupassant esperantigita de Fernando de Diego. Post kelkaj vortstatistikaj konsideroj pri neologaj au poeziaj formoj registritaj en PIV au ne-pivaj, la uzo de la sufikso mal-, la evito de la verbo esti kaj la vortkunmetoj, Henri Vatré notis kelkajn parolturnojn komparante la francan originalon kun la esperanta traduko. Li konkludas ke «... la brila traduko helpis al mi pli bone kaj pli intime percepti la profundan signifon de la originalo, kvankam la franca estas mia gepatra lingvo.»

Richard Schneller

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.