La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Koreaj malnovaj rakontoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tre bela, kurioza, interesa


1998/03, p. 18
Kvin rakontoj estas legeblaj en tiu ĉi libro, kiu jam per la kurioza bildo sur la titolpaĝo vekas scivolon. La rakontoj montras interesan mondon al legantoj, kiuj edukiĝis laŭ eŭropa kulturo. Eĉ la baza motivo de la rakontoj similas al tiu de eŭropaj fabeloj: Post danĝeroj, suferoj la bono estas savita, la malbono ricevas la meritan punon. Tamen la rakontitaj eventoj kaj la ilustraĵoj estas nekutimaj.
Skizo pri la enhavo de la rakontoj: Bela, bonkora knabino ofertas sian vivon por redoni la vidkapablon de sia patro. - Oferema edzina fideleco kaj ĝia rekompenco. - Perdo de feliĉo, akirita per trompo, tamen pro sincera pento la kulpo estis pardonita. - Kruela intrigo fare de novedzino kontraŭ la du filinoj de la antaŭa, mortinta edzino (Interesa klarigo pri la dua edziĝo de ilia patro: "rompi la familian linion sen viraj infanoj ŝajnis al li grava peko kontraŭ la prapatroj"). - Kiamaniere la leporo povas savi sian vivon per kuraĝo kaj saĝeco kontraŭ la drakoreĝo.
Sed troviĝas motivo, kiu estas konata ankaŭ en eŭropaj fabeloj: Revenadantaj spiritoj de mortintoj devas tuj malaperi, se aŭrore la koko krias.
La tradukinto uzis facile legeblan kaj kompreneblan lingvaĵon. La teksto estas presita eminente. La ilustraĵoj estas kuriozaj, bele desegnitaj kaj presitaj. En la fino estas klarigitaj la kelkaj uzitaj nekonataj vortoj. Tie oni trovas ankaŭ mallongan biografion pri la kompilinto kaj tradukinto de la rakontoj. Li meritas, ke oni konu lian nomon.

Janos Sarkőzi

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.