La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ne nur pri komunismo
Artikolaro el la jaroj 1986-91

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne nur pri Pollando

MONATO havas 200 kunlaborantojn en 40 landoj. Sed neofte aŭtoroj de MONATO aperigas siajn verkojn en libro. Matjaso Wnuk estas kunlaboranto de 1986. Pluraj el liaj artikoloj aperintaj en MONATO (sed ankaŭ en „Pola Stelo" kaj en „Kontakto”) aperis nun libroforme sub la titolo „Ne nur pri komunismo”. Efektive, ties enhavo estas tre bunta kaj varia: la aŭtoro tre interese priskribas ne nur la eventojn de sia patrolando Pollando (pri konspira radio, pri interna situacio, pri ekologio ktp.) sed ankaŭ pri Sovetio, Jugoslavio, Afganistano, Vjet-Namo ktp. El la artikolaro oni ekscios ankaŭ pri naciecaj problemoj en mez-orienta Eŭropo, pri historio de milito en etero, pri ĝusta maniero legi propagandilojn, pri cenzuro en ĵurnalismo ktp. Tamen, kvankam la aŭtoro provis skribi tiel, ke la artikoloj ne malfreŝiĝu rapide, bedaŭrinde nia nun vere galopanta vivo rapide faras historiaĵojn el multaj situacioj. Cetere tio neniel malaltigas kvalitojn de la libro. La tekston bone suplementas spritaj ilustraĵoj de Andrzej Mleczko.

NikSt

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.