|
Kulturo kaj teknologio
|
|
Transplanti teknologion |
Nuntempe, kiam la uson-japanaj aŭtomatoj kaj robotoj, obeante al tutmonda financa diktaturo, detruas kaj kulturojn kaj ekonomiojn kaj sociojn, jen urĝe legenda libreto, kies celo estas, okaze de la Monda Jardeko por Kultura Evoluigo de Unesko (1988-1997), rekonsideri la rolon de kulturo rilate al teknologia evoluo kaj trovi rimedojn por transplanti la okcidentan teknologion en evolulandojn.
Por la aŭtoro, kulturo estas „la sumo de teknologiaj, sociologiaj kaj ideologiaj trajtoj de iu socio” (p.10); teknologio estas „la kulturaj tradicioj evoluigitaj en homaj komunumoj por regi la medion, inkluzive de la homo mem” (p.12). Kiel oni vidas, kulturo kaj teknologio intersekcas kaj, evidente, interrilatas. Foje, preskaŭ harmonie, kiel en Usono, Eŭropo aŭ Japanio, kie ekzistis kulturaj kondiĉoj por teknika evoluo. Foje, malharmonie, kiel en Ĉinio, kie la reganta intelektularo tradicie preferis pure intelektajn valorojn anstataŭ praktikaj spertoj. Ĉiam la teknologio estas kultura entrepreno, kiu ekzistas en diversaj gradoj en ĉiuj socioj.
Tial problemoj ekestas, kiam oni volas aŭ devas transplanti teknologiojn kreskintajn, evoluintajn kaj kompleksiĝintajn en unu kulturo, en alian kulturon kun teknikoj pli simplaj. „Oni difinas konvenan teknologion kiel ajnan objekton, procedon, ideon aŭ proceduron, kiu plibonigas la homan vivon plenumante homajn bezonojn” (p.17). Nu, kiaspecaj teknologioj taŭgas por evolulandoj, kaj kiu estas „konvena teknologio” por tiuj landoj? Kiamaniere plibonigi la homan vivon ĉe evolulandoj, kie aŭ ne ekzistas bazaj kondiĉoj por kompleksa moderna teknologio (substrukturoj, privataj kapitaloj), aŭ la indiĝenaj teknikoj estis nuligitaj, kiel en Afriko, pro dependo de la koloniisma potenco? Ĉar teknologio havas politikan karakteron (ĝi enkorpigas kaj reflektas la valorojn de la socio, en kiu ĝi disvolviĝis) kaj ne estas kulture neŭtrala, teknologia disvolviĝo estigos multe da kultura streso ĉe teknike malpli evoluintaj kulturoj. Por venki tiun streson, ĉu oni ŝanĝu la kulturon de la evoluantaj landoj kaj oni forlasu la indiĝenajn metodojn? Laŭ Urevbu, tio ne estas la bona solvo.
Transplantado povas sukcesi, nur se ĝi povas adaptiĝi al la valoroj kaj sociaj strukturoj de la nova ĉirkaŭaĵo. Tiurilate, speciala problemo estas la manko de prizorga kulturo en evolulandoj, precipe en Afriko: oni ĉiam preferas akiri ion novan anstataŭ ripari la malnovan, ĉar oni ne scipovas prizorgi aŭ ripari. Solvoj proponitaj: aldone al la kultura konsciigo, etika edukado, efika trejnado por prizorgi, estas necese ke la transplantitaj teknologioj ebligu lokan dungadon, produktu varojn por lokaj merkatoj, konkurencigu lokajn produktaĵojn kontraŭ importitaj varoj, kaj utiligu lokajn laborfortojn, materialojn, monrimedojn kaj recikligajn lokajn teknikojn.
Kaj precipe, oni studu kiel la evoluintaj landoj sukcesis regi tiun kulturan streson (sed mi min demandas ĉu la „evoluintaj” landoj vere sukcesis regi sian kulturan streson, aŭ ĉu pli ĝuste ili mergiĝis en kulturan deprimon).
La lingvo de la traduko estas neriproĉebla (kvankam agacas min la sintezaj verboformoj kiel „povintus” sed eble, tio estas persona manio); la aspekto de la libreto - plaĉa; la stilo - klara, kaj la tuto - kaptoplena, ĉar ĝi montras ke „estas solvoj” (aliaj ol malespero kaj rezignado). Leginte la libron, mi konkludis ke la detruado de la kulturoj fare de la ekonomio, kaj de la ekonomio fare de la financo ne estas necesa kosma leĝo.
Tamen pro la sama kaŭzo, pro kiu la Internacia Sistemo de Unuoj ankoraŭ ne estas adoptita de Usono, nek Esperanto de Eŭropo, estas antaŭvideble, ke la raporto pri „Konvena Teknologio” surbretos ĉe Unesko: ankaŭ ĝi estas inteligenta solvo de kompleksa problemo.