La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Liberigo
Eine Befreiung

  • Autor: Karl May
  • Übersetzer: C. Rau
  • Originalsprache: germana
  • Art: für Kinder
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €15.00
  • Erscheinungsjahr: 1999
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: La verkoj de la germana verkisto Karl May (1842-1912) apartenas jam delonge al la klasikaĵoj de la aventura literaturo. Tutmonde la okazejoj de liaj ekscitaj vojaĝrakontoj distribuiĝas, kaj tutmonde ili legatas en almenaŭ 34 tradukoj. Nun al tiuj lingvoj aldoniĝis Esperanto. La verko Eine Befreiung estis eldonita de la renoma Karl-May-Gesellschaft en la internacia lingvo sub la titolo "Liberigo". La tradukon prizorgis Cornelia Rau. La libro estas lukse eldonita en fortika kolora kovrilo kaj enhavas 238 paĝojn. Ĝi konsistas el la Esperanto-traduko apud la germana originalo.
  • Seiten: 238
  • Breite: 140 mm
  • Höhe: 190 mm
  • Gewicht: 440 g
  • ISBN: 3780230054
  • Bemerkungen: Dulingva eldono.
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por amantoj de aventuroj

Jam pasis pli ol kvindek jaroj, de kiam mi translokiĝis al la Franciskana Seminario de Rio-Negro, kaj tie unue demetis mian valizon en ŝranko apuda al la dormejo, poste iris en la preĝejon, kaj fine kuris al la biblioteko, kie mi tuj vidis sur sinsekvaj bretoj kelkajn metrojn da bele binditaj, altaj kaj dikaj libroj: mia unua kontakto kun Karl May! La pastroj estis germanaj, kaj mi kredas, ke ili havis ĉiujn liajn librojn ... kiujn mi avide legis unu post alia. Tio klarigas, kial mi tuj proponis min por la recenzo de la unua libro de Karl May en verda vesto. Se ĝi estus pli larĝa, pli alta, pli dika kaj malpli bela pro sia eluziteco tra la jaroj, mi kredus, ke mi revenis en la tempo, kaj prenis en miajn manojn unu el tiuj malnovaj volumoj: la sama zorgo pri la bildo de la kovrilo, la sama fortika aspekto de la libro, la sama rakonto en la unua persono ...

Post la revo, la devo: la recenzanto ekdeĵoras.

Pri la enhavo de la libro kaj pri ĝia verkinto mi parolos nenion: kiuj amas aventurojn, kiajn nenia vento faligas, tiuj certe havos grandan estetikan ĝuon tra la paĝoj de ĉi tiu romano kaj de la aliaj, kiujn mi varme petas de la eldonejo plu irigi al la esperanta publiko.

Mia unua observo celas la reviziadon de la verko, kiu estis bona, sed eble miaj okuloj estas malbonaj. Kelkaj fordormoj tamen ĉiam blindigas la serĉanton, kiel, ekzemple: p. 13 - punardo [ponardo]. Aliaj observoj temas pri la lingvo mem.

La unua paĝo de la kovrilo jam informas nin, ke temas pri traduko (Liberigo), sekvata de la originalo (Eine Befreiung), kaj tio devus esti unu plia faktoro por pligrandigi la respondecon de la tradukanto. Kroman kaj precipan motivon donus la nomo de la verkinto, kies romanoj prezentas eksterordinarajn epizodojn, legatajn ĝis nun en multaj lingvoj: pli ol unu scivolulo komparus la Esperantan kun la traduko en sian gepatran lingvon. Estis por mi pli facile kompari la tradukon kun la originalo, ĉar ili apudas!

La komparo ŝajnas malfavora. Kvankam la verda teksto legiĝas facile, multaj legantoj stumblos kelkloke. La tradukinto pensas, ke li verkas originale, kaj do malŝparas sian stokon da nepivaj vortoj: smeŝi, hoso, portfeljo, asalti, akribio. Kaj plie troviĝas kelkaj pivaj vortoj, sed du el ili estas signitaj poeziaj en nia plej konata vortaro: poka, prompta, febla. Efektive, tradukanto estas reproduktanto, ne produktanto, kaj li do devas postpaŝi la originalon: vulgaran vorton de la originalo devas nepre reprodukti vulgara vorto de la traduko, kaj elitan elita.

Se tamen la tradukanto de ĉi tiu romano devias de la ordinara vortumo de la originalo, ŝi kompense tre ofte submetiĝas al la tradicio de la germana lingvo.

El la morfologia vidpunkto, kvar komentoj ŝajnas necesaj:

El sintaksa vidpunkto, estas kritikinda la tro granda imito de la germana vortordo, tre ofta dum la tuta libro.

Bona konsilo al sian laboron fininta tradukisto (ho ... kulpas la etoso!) estas transdoni la nove vestitan verkon unue al samlanda kompetenta esperantisto kaj poste al alilanda esperantisto: kvar pliaj okuloj postrikoltus multajn lolojn. Mi, tamen, estas tute certa, ke ĉiu el estontaj legantoj havos la saman ĝojon, kiun donis al mi mia nuna unua legado. Eĉ pli grandan, se ili ne estas tiel malicaj, kiel mi.

Geraldo Mattos

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.