La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Maskerado ĉirkaŭ la morto
Nazimondo en Hungarujo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Iom da suno en malvarma akvo


2002: №1 (87)

Rusa verkisto V.Ŝalamov, kiu havis amaran sperton de mallibero dum la tempo de Stalin, opiniis, ke vivo sub tre pena premo (ekzemple en Stalin-tempa malliberejo) transformas en bruton iun ajn homon. Laŭ li, ekzistas iu sojlo, post kiu la rezistokapablo de individuo rompiĝas. Kaj ĉiuj iĝas egalaj, t.e. ĉiuj iĝas malnoblaj.

Juda psikiatro A.Frankl, kiu samtempe kun Ŝalamov havis samteruran sperton de Hitlera neniigejo, faris alian konkludon: la ĉelima (postsojla) situo akrigas, akcentas la principan, bazan orientiĝon de la individuo: ĉiuj — la noblaj kaj la malnoblaj — pli hele manifestas sian internan naturon.

Feliĉe la plejparto de la legantaro de LOdE ne havas senperan sperton por konsenti aŭ malkonsenti kun unu el la du opinioj. Sed ekzistas kaj transdoneblas al la aliaj la fiksita memoro de martiroj kaj herooj de la svagaj tempoj de la pasinta jarcento.

Per stranga, feliĉa kaj certe ne hazarda koincido la esperantistoj ricevis ĉi-jare du dokumentojn de tia speco: en la serio Kargo aperis la rememoroj de Nina Langlet pri la faŝista agonio en Hungario, kaj preskaŭ samtempe UEA aperigis libron de Tivadar Soros laŭ la sama temo.

La titoloj de la libroj elokventas: Kaoso en Budapeŝto kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto. Vico da koincidoj kaj paraleloj formas al ni certan intelektan kombinon, kiu tute enlogas la menson kaj donas egan nutron al la imago kaj medito. Nina Langlet (origine Borovko) estas filino de fama rusa pioniro de Esperanto, Nikolaj Borovko. Ŝia edzo, kies nomo entenas anglan aludon, kies praavoj estis francoj, devenas el Svedio. Dum sia juneco li venis Ruslandon, ĉar volis praktiki Esperanton en la lando kie unue ĝi sukcesis vegeti. En 1945 li venis en Hungarion por savi tieajn judojn el nazia araneaĵo. Tiutempe en la sama urbo loĝas kaj faras la saman aferon Tivadar Soros, judo, la patro de la fama financisto George Soros, esperantisto, homo en kies pasintenco ankaŭ estis Ruslando. Ambaŭ — Langlet kaj Soros — eldonis siavice revuojn tre gravajn por la sorto de Esperanto: Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Nun ambaŭ en la antaŭmorta ĥaoso de la hitlerismo klopodis “helpi al kiel eble plej multaj”. Oni legu ambaŭ dokumentojn (tiu de N.Langlet tradukita el la sveda, tiu de Soros originale skribita en Esperanto) kaj konsentu: ĝuste tio estis la tempo de maksimuma premo: de tiu, kiu rompas la ostojn kaj eligas la sangon.

— Stranga missento laboras en mi eĉ hodiaŭ kaj malhelpas kredi la okazintaĵojn, — diras Soros. Tamen oni ne povas dubi, ke tio estas la vero. Fakta, seka, tute ne patosa ekspozo de la faktoj donas tre fidindan tuton, interferan de ambaŭ aŭtoroj. Ne estas kazo por fari recenzon en la klasika senco de la vorto. Mi ne laŭdos la stilon (kiu tamen estas bona) kaj ne rezonos ĉirkaŭ pluraj menciindaj momentoj: mi nur rimarkigu, ke tiuj du dokumentoj atestas kontraŭ V.Ŝalamov kaj por A.Frankl. En ilia virtuala (fakte, universala) disputo pri la naturo de la homo ja estas tuŝitaj kelkaj bazaj etikaj principoj. Ĉu bono aŭ malbono efektive ekzistas? Kaj se la bono efektive estas realo, kia estas ĝia rezistokapablo? La spertoj de la geedzoj Langlet kaj de T.Soros montras, ke ĝi estas sufiĉe granda por iĝi konsiderinda faktoro de la vivo. Jes, en tiu surtera infero ĉiu valoro tuj efektiviĝas. N.Langlet detale priskribas la ondon de denuncado, kiu kovris tiaman Hungarion, kaj ŝi donas — aliflanke — amason da ekzemploj de heroismo kaj sinofero.

Tra diversaj homoj (malgraŭ ilia esperantisteco), Langlet kaj Soros, trovas komunan grundon, sur kiu baziĝas io esenca en la individuo. “Grava ja estas homo, ne lia religio, raso aŭ koloro”, — simple konstatas Soros. Kaj plu: “Se leĝoj enkorpigas certajn moralajn regulojn, devus esti iuj fundamentaj principoj de la justeco, kiujn neniu ŝtato rajtas malobservi”. Kaj ankoraŭ: “Civitano devas malakcepti maljustecon aŭ arbitrecon, faritan de la ŝtato al kiu li apartenas”. Tiel pravigas sian pozicion T.Soros. Li estas juristo, do scias respekti la leĝojn, kaj li estas pragmata, vere ŝatanta etajn plezurojn de la vivo. Tamen li trovas necesa ribeli, kaj li ne hezitas sekvonte la vojon de la idealisto Langlet. Ĉar funde, principe, esence ili ambaŭ estas ne judo kaj kristano, ne advokato kaj ŝtatoficisto, sed homoj, kiel tiuj hungaraj amikoj de unu juda familio, kiuj kudris flavan stelon sur la bruston, kiel signon de solidareco.

La homoj de la ĵus pasinta jarcento ŝokas kaj promesas maltrankvilan futuron. Sed — iom da suno en malvarma akvo — samegale ili donas unu optimisman lecionon: la historion de la homa digno oni povas fini nur kun “la fina solvo”, radikala aranĝo de la homa demando.

Eble onin ĝenas tiu patoso: “digno”, “bono — malbono”. Do legu la librojn, kaj ĉiu missento malaperos.

Alen Kris

Modele pri Budapeŝta kruelo

En 1956 Tivadar Soros sukcesis forlasi Hungarion kun sia familio, kaj ili migris en Usonon. Kelkajn jarojn poste li verkis ĉi tiun rakonton pri sia vivo en Budapeŝto dum dek monatoj, de marto 1944, kiam la nazia Germanio ekokupis Hungarion, ĝis januaro 1945, kiam la soveta Ruĝa Armeo konkeris Budapeŝton.

Dum tiu tempo la persekutoj al judoj intensiĝis. La germanoj jam klare antaŭvidis sian malvenkon en la mondmilito, kaj nun ili kune kun la sagokruculoj, la hungaraj faŝistoj, rapidis plenumi la “finan solvon”, do la neniigon de la hungara judaro.

Soros jam antaŭe havis eventoriĉan vivon, kiu inkluzivis fuĝadon tra Siberio el milita mallibereco (priskribita en Modernaj Robinsonoj en 1924), kaj fondadon de Literatura Mondo, la ĉefa kultura revuo en Esperanto. La familio Soros (origine Schwartz) estis judoj, kaj nun ili zorge planis kaj aranĝis por laŭeble savi siajn vivojn ĝis la antaŭvidata malvenko de la nazioj. Evidente la advokato Tivadar disponis pri sufiĉe da mono, kaj li sukcesis eĉ perlabori plian monon dum la neleĝa vivo kiel “pseŭdokristano”. Antaŭ ĉio li havis talenton kontakti plej diversajn homojn, kiuj povis helpi lin aŭ kiujn li povis helpi, kaj li investis sian monon en plurajn kaŝejojn por la familio kaj en amason da falsaj dokumentoj por ŝajnigi “arjan” identecon.

La rakonto de Soros pri tiu tumulta tempo, kruele fatala por tiom da homoj, estas flua, ekscita, eĉ bonhumora. Li prezentas la okazaĵojn rekte kaj klare, li koncize klarigas siajn motivojn por agi tiel aŭ ĉi tiel, sed li neniam tedas, li evitas emocian lamentadon kaj restas ekvilibra eĉ en la plej frenezaj kondiĉoj. Fine regas plena infero ĉirkaŭ li kaj liaj familianoj, kiam sagokruculoj teroras la urbegon, mortpafante milojn da judoj kaj ĵetante ilin en Danubon. Soros priskribas ĉion nete, sed lia ĉefa atento restas ĉe la propraj zorgoj kaj la insista klopodo travivi ĝis alvenos la rusoj.

La verko aperis unue en 1965 ĉe Régulo. En 2001 UEA reeldonis ĝin en formo zorgege redaktita de Humphrey Tonkin. Tonkin aldonis 50 paĝojn da tre utilaj kaj interesaj notoj, kiuj ege plivalorigas la verkon. La libro do donas proksimecon kaj individuan ĉeeston surloke per la atesto de Soros, kaj samtempe, kvazaŭ flustre, precizajn historiajn faktojn pri la okazaĵoj dum tiu kaosa periodo. Ambaŭ partoj aperas en tre plaĉaj stiloj, malsamaj sed ĉiu el ili konvena al sia rolo. Entute la verko estas modela el ĉiuj vidpunktoj, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiaj legantoj.

Sten Johansson

Maskerado ĉirkaŭ la morto: ŝercemulo kontraŭ Holokaŭsto

Holokaŭsto estas ne nur la plej granda, sed evidente ankaŭ la plej bone dokumentita genocido de la 20-a jarcento. La eŭropa judaro estis plejparte bone edukita, do postlasis plurajn taglibrojn, leterojn kaj rememorojn. Tamen libron de Tivadar Soros mi konsideras inter la plej valoraj atestoj. Kial? Ĉar ĝi elmontras ne nur skrupulajn priskribojn de la tragedio de la hungara judaro, sed ankaŭ prezentas neatendite efikan savstrategion kaj eĉ... humuron, kiu neniam forlasis nian heroon.

La strategio unika kaj efika
Tivadar Soros estas la nomo bone konata en la esperanto-medio. La fervora esperantisto, li fondis la famegan revuon “Literatura mondo”, kiu grave influis la junan esperanto-literaturon. La pli vasta mondo konas lin ĉefe kiel la patron de la eble plej fama kaj kontraŭdira financisto de la 20-a jarcento George Soros. Post reveni el la rusia militkaptejo, kiun li trafis dum la Unua mondmilito, li eldonis en 1924 rememorojn “Modernaj Robinzonoj”, en kiuj priskribis sian fuĝon de la militkaptejo en Fora Oriento kaj vagadon tra siberiaj arbaroj. Eble tio restus lia sola verkista kontribuo al la esperanto-literaturo, sed en la afero enmiksiĝis la fortoj tiom grandaj, ke la tuta mondo renversiĝis kaj ĉiuj antaŭaj planoj ŝajnis esti naivaj revaĉoj.
Holokaŭsto en Hungario daŭris en sia aktiva fazo malpli ol unu jaro kaj kulminis en amasaj deportadoj al la naziaj koncentrejoj en la lastaj kelkaj monatoj de la milito, kiam la lando jam estis okupita de la germanoj kaj ĝia registaro tute subiĝis al frenezuloj de la Tria Regno.
Do kiel sukcesis nia heroo postvivi tiun teruran tempon? Ĉu li kaŝis sin en iu kelo, fuĝis al fora montaro aŭ vegetis en subtegmentejo kiel familio de Anne Frank? Tute ne. Plejparton de tiu ĉi periodo li loĝis en la centro de Budapeŝto en sufiĉe komfortaj apartamentoj aŭ hoteloj, promenis laŭ stratoj, renkontiĝis kun geamikoj kaj eĉ regule ĝuis naĝejon. Ĉu li estis riskema aventuristo? Tute inverse, temas pri precize kalkulita konduto de la homo, kiu kutimis pensi memstare kaj sekvi ne subkonsciajn impulsojn kaj amasajn ŝablonojn, sed siajn proprajn konkludojn.
Do kiam komenciĝis la persekutado de la hungaraj judoj li komprenis, ke sola efika respondo estos ne kaŝi sin, nek kuniĝi kun samgentanoj, sed... maljudiĝi kaj rompi ĉiujn ligojn kun la antaŭa mondo. Li komprenis, ke individuo ne povas kontraŭstari la maŝinon de teroro, do li prefere malaperu de ties vido, dissolviĝu kvazaŭ nepalpebla efiro. La lerta advokato, li rapide sukcesis akiri novajn dokumentojn por ĉiuj familianoj (kaj poste faris tion por pluraj aliuloj) kaj ordonis, ke ili ĉiuj disiĝu.
Oni povas nur imagi, kiom malfacilega estis tiu paŝo – forlasi siajn familianojn fronte al la morta minaco. Sed tiu neŝablona strategio malhelpis identigon de la familio, kiu ne plu ekzistis kiel videbla tuto. Dum Tivadar mem loĝis en iu apartamento, lia edzino translokiĝis al alia loĝejo kaj lia filo iris al la tria. Poste ili ofte ŝanĝis loĝlokojn kaj nomojn, fojfoje eĉ veturis al iuj vilaĝoj, jen renkontiĝis, jen disiĝis denove. La aŭtoro priskribas tiujn ĉi aventurojn trankvile kaj ofte eĉ kun kutima por li humuro, kiu sonas iom specife inter mencioj de amasaj ekzekutoj kaj totala timego.
La ulo sagaca kaj elturniĝema, li diris, ke la judoj faras grandan eraron, plenumante la naziajn ordonojn. Almeti la flavan stelon sur vestojn, registriĝi ĉe judaj administrejoj, translokiĝi al la novkreitaj getoj – ĉio ĉi estas strategio de sinmortigintoj, li diris, ĉar ne eblas superruzi ŝtalan maŝinon de la teroro, nek interkonsenti kun ĝi. Dum pluraj jarcentoj la judoj alkutimiĝis al persekutadoj, do esperis, ke ĉi-kaze ili plian fojon grupiĝos kaj kune eltenos la portempan atakon, eĉ se pli kruelan ol antaŭe. Sed ili eraris. La nazioj ne volis ĝeni judojn, ili volis ekstermi ilin. Do, konkludis Tivadar Soros, la plej racia vojo estus ne kuniĝi, sed disiĝi, ne fortigi judajn organizojn, sed likvidi ilin, bruligi arkivojn, forĵeti antaŭajn identigilojn kaj fuĝi, dissolviĝi en la komuna homamaso, kie ĉiu sekvu sian propran vojon kaj respondecu nur pri si mem. Tiukaze perdoj ankaŭ estus grandegaj, sed oble pli da homoj tamen postvivus.
Pravecon de tiu ĉi strategio li pruvas en siaj 300-paĝaj rememoroj, kiuj detale priskribas aventurojn de liaj familio kaj proksimuloj. Malgraŭ pluraj danĝeroj kaj minacoj ili ĉiuj sukcese saviĝis kaj postsvivis la amasan buĉadon, kvankam troviĝis en la centro de tiu neniiga stormo.
Eĉ pli, li transvivis tion brave kaj kun rideto sur la vizaĝo, kirliĝante en la historia tajfuno kvazaŭ en vera maskerado, ŝanĝante la maskojn kaj kaŝante sin de kontraŭuloj, kies vizaĝoj ankaŭ ofte estis ŝirmitaj.

Viktimoj de la venĝo
La libron finas alveno de sovetiaj militistoj, kiuj post kruelega batalo forpelis la naziojn kaj liberigis Budapeŝton, savinte la lastajn tieajn judojn. Tivadar Soros plurfoje dankeme mencias la alvenintojn, kvankam la komentisto rimarkigas, ke ili faris plurajn maldecaĵojn kaj eĉ krimojn kontraŭ la civila loĝantaro, inkluzive de filo kaj edzino de la aŭtoro.
Kompreneble mi ne volas pravigi tian sintenon, sed indas ankaŭ memori, ke temas pri homoj angoraj kaj kolerigitaj, kiuj dum kvar jaroj paŝis laŭ sia forbruligita lando, perdis plurajn parencojn kaj amikojn, vidis senfinajn barbaraĵojn kaj nun alvenis al la ĉefurbo de la lando, kies soldatoj invadis ilian patrujon, postlasinte sangajn spurojn de Ukrainio ĝis Stalingrado. Ili vidis en budapeŝtanoj homojn, kiuj sendis al ilia lando siajn filojn kaj edzojn por sklavigi, perforti kaj murdi kaj tiu vidpunkto ne estis tute malprava. Oni povas diskuti pri morala bazo de la venĝo, sed ĝiaj kialoj estas pli ol evidentaj.

Modesta aspekto, valora enhavo
Mi legis la duan eldonon, aperintan en 2001 en Roterdamo sub redakto kaj kun komentarioj de la eminenta esperantisto kaj profesoro Humphrey Tonkin. La libro aspektas modeste, sed ne aĉe. Mola kovrilo kun malklara brunkolora bildo, papero grizeta kaj folioj sufiĉe bone algluitaj, sed eble forfalontaj post kelkaj relegoj. Meze de la libro enestas kelkaj paĝoj kun nigro-blankaj fotoj de la aŭtoro kaj ties familianoj. Mi iom miras, ke la rememoroj de la patro de la unu el plej riĉaj homoj en la mondo aperas en tiom ĉipa eldono.
La teksto estas vere zorgeme prilaborita. Tajperaroj malmultas kaj nur vortuzado fojfoje ŝajnas esti malkutima. La plej valora kontribuo de la redaktinto evidente estas la 50-paĝaj komentarioj, kiuj legeblas kiel aparta teksto, kio por mi kiel (iama) skrupula historiisto estas la plej alta laŭdo. Ne malpli utilas la listo de cititaj verkoj kaj indekso de la personoj, menciitaj en la libro. Do temas pri la vere sciencnivela eldono, kiun povas kaj devas uzi ĉiu esploristo de la Holokaŭsto en Hungario. Tiun libron vi povas fiere montri al via amiko, starigi sur librobreton kaj eĉ... legi. Kredu min, en ajna kazo vi sekvos ĝustan strategion.

Stanislavo Belov

Maskerado ĉirkaŭ la morto


Januaro 2016
Tiu ĉi libro estis verkita de Teodoro Ŝvarc: ĝi havas 248 paĝojn kaj parolas pri Hungarujo dum la Dua Mond-Milito kun la Germana okupo kaj la regado faŝista.

La aŭtoro estis juda: li naskiĝis en 1894 kaj mortis en 1968, en Nov-Jorko. Li havis tre grandan kulturon, ĉar li estis advokato, doktoro kaj esperantisto. Fakte, tiu ĉi libro estis verkita esperante (= origina lingvo).

Li priskribas la situacion dum 1944, kiam la Judoj devis suferi multan persekutadon: ili devis surhavi flavan ses-pintan stelon, kaj ne havis la samajn rajtojn de aliaj homoj, ĉar tie estis kontraŭ-judaj leĝoj.

Hungarujo vivis dek monatojn de teroro, sed la Armeo Rusa klopodis liberigi ĝin! La aŭtoro estis tamen bonŝanca: li povis savi sin mem, sian familion, kaj multajn personojn. Li klopodis havi malveran identecon kristanan (por si mem kaj sia familio): ne-hebrea Lelek Szabo kiu kapablis ĉirkaŭ-eviti nazajn kontrolojn, helpante multajn judojn kaj provizante al ili malverajn dokumentojn, luigante finfine ĉambrojn al ili.

La itala traduko ("Ballo in maschera a Budapest") estis farita de Margherita Bracci Testasecca. Laŭ mi, la titolo signifas, ke la aŭtoro kapablis trompi Nazojn kiuj estis la simbolo de racismo, de perforto kaj de morto.

Karla

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.