Metodiko de la Esperanto-Instruado de Rudolf Rakuŝa estas uzinda kaj eble eĉ uzenda.
De longe mi posedis tiun ĉi libreton, tamen nur nun mi havis la tempon legi ĝin ĝis la lasta paĝo. Okazas kiel ofte, kiam ni estas serĉantaj novajn ideojn por nia ĉiutaga laboro kun la gelernantoj kaj la modernaj libroj ne kontentigas nin. Do estas pli bone reiri al la elpensoj de homoj, kiuj vivis kaj agadas kelkajn dekojn da jaroj antaŭ ni.
Mi devas diri, ke mi trovis multajn tre taŭgajn paĝojn en la libro de Rakuŝa. Li komencas listigante la kondiĉojn kaj la problemojn de la instruado. En la dua parto li priparolas la ĝeneralan didaktikon. La tria parto estas dediĉita al la speciala didaktiko aŭ metodiko de la instruado de fremada lingvo, do ankaŭ de esperanto. Li analizas la istruplanon kaj la helpojn, kiujn zorgema instruisto de esperanto devas arigi antaŭ ol komenci la laboron. Tre interesaj estas ankaŭ la provlecionoj kun indiko de la preparo, de la celo, de la ludoj kaj de la ekzercado, kiu konkludas la lecionon.
Kvankam la libro eldoniĝis en la jaro 1991, mi multe lernis de ĝi.