La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mistera lumo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Flagroj de verkista lerto

Bestoj kaj homoj. Bernard Golden. Pizo: Edistudio, 1987. 137p. 2lcm. 27,00 gld.

Patrina koro. Nevena Nedelĉeva. La Laguna/Roterdamo: J. Régulo kaj UEA,1975/1988 (preso/eldono). Beletraj Kajeroj nro 47. 147p, l7cm. 12,00 gld.

Mistera lumo. Julian Modest. Budapest: Hungara EsperantoAsocio, 1987. 90p. 20cm. 12,00 gld.

Esperantistaj prozistoj verkas pli da rakontoj ol da romanoj. Por produkti rakonton, ĝenerale necesas malpli da tempo. Rakontoj facile trovas lokon en la movadaj revuoj, kiuj volonte regalas siajn legantojn per paŭzoj da fikcio inter klubaj raportoj kaj strategiaj planoj. Rakontoj, fine, povas profiti duan vivon en libra formo, kiam ili atingas nombron sufiĉan por iĝi kolekto. Tiel formiĝis ankaŭ la tri recenzataj rakontaroj. Du el ili aperis en la jubilea jaro, dum Patrina koro havas daton 1975, sed, pro la sortovicoj de la eldonejo Stafeto, nur lastatempe surmerkatiĝis,

La rakontemo de Bernard Golden naskiĝas en ekzotaj aŭ nekutimaj panoramoj, Faktoj okazas sur scenejoj kiel eble plej malproksimaj de la ĉiutaga vivo, personoj rolas en turisma, esplora ekzisto. La libro-titolo, Bestoj kaj homoj, trovas sian klarigon en la unua el la 13 rakontoj, La aŭtoro prezentas ĝian malheroon kiel personon malagrablan, vulgaran, minacan, danĝeran; sume, abomenindan. En la fino de la rakonto, la ulo sinmortigas: ĉu estas bestoj aŭ homoj la kunuloj, kiuj ne kapablis kompreni lin? Forta kulposento pezu sur la aŭtoro mem, kiu pentris lin tute senkompate.

Golden verkas senerare, eĉ foje elegante. Sed lia maniero kunmeti historiojn malofte evitas kliŝajn sinsekvojn de priskriboj kaj dialogoj. Li do pli bone sukcesas en rigida rakonta formo kiel fabelo: "La nekonstruebla turo", ekzemple, bone amuzas, ankaŭ ĉar ĝi disvolviĝas en... Volapukio.

Male, la temoj de Patrina koro venas el la ĉiutaga vivo. La stilo de Nevena Nedelĉeva kapablas veki emociojn, la simpleco de ŝia lingvo sugestas superan verkistan lerton. Bedaŭrinde, moralecaj intencoj multe pezas sur la 13 rakontoj kaj 2 teatraĵetoj, kiuj konsistigas la kolekton. Kvankam ankaŭ Esperanto ĉefrolas en la programitaj moralinstruoj, la leganto dronas en siropan etoson de artefarita optimismo. Kiel domaĝe, ke perfekta interplektado de dialogo kaj belege aluditaj travivaĵoj, ekzemple ĉe "En kunveno", nur servas la sloganan mesaĝon, ke oni ne flustru kaj krokodilu ĉeestante Esperantajn prelegojn!

La rakonto "Mistera lumo", kiu donas la titolon al la 19-era kolekto de Julian Modest, sukcese elvokas la momenton hazardan kaj sekretan, kiam decidiĝas gravaj ŝanĝoj en la vivo de homo. Temas pri sperto netransdonebla eĉ al amiko, pri evento aŭ ekkompreno, kies okazado senrevene modifas ekziston: en la metaforo de Modest, "blindiga, blua lumo".

En pluraj el la rakontoj de Julian Modest, aŭ infanoj rolas, aŭ infanaĝaj rememoroj elvokas faktojn kaj personojn. Foje ĉio komenciĝas de objekto, de senmova aĵo posedanta propran historion. Ambaŭ trajtoj, infana rigardo kaj objekto kiel atestaĵo de pasemaj epokoj kaj homoj, troviĝas en la rakonto "La argila kamelo", kie konstrua lerteco, simpla kaj preciza lingvo, homa partopreno kaj klarvida sento de la tempofluo kuniĝas por krei veran juvelon.

Giulio Cappa

Pol prenas sian pluvmantelon kaj foriras


1991: №1 (1)

Grandaj verkistoj ne havas emon skribi en Esperanto. Kial? Kial elspezi siajn forton, menson, sentojn por ke eble kvincent homoj poste tralegu la produktaĵon de ilia furioza laboro? Do, dum grandaj verkistoj kreas en la naciaj lingvoj, la esperantan merkaton inundis senvizaĝa literaturo, mezkvalita kaj griza, kiun esperantistoj legas nur pro tio, ke ĝi estas verkita en nia kara lingvo.

En la libron Mistera lumo eniris noveloj publikigitaj en 1980-aj jaroj diversrevue. Tralegu ĉi libron kaj decidu mem, ĉu povus iu el tiuj noveloj aperi, nu, ekzemple en la revuo Junostj. Kial Junostj? Verŝajne eĉ Molodaja gvardija fuĝus for de similspecaj rakontoj. Estas paradokse, ke en Esperanto tio publikiĝas sufiĉe libere. Tiu paradokso, tamen, klarigeblas tre facile. La esperanta kulturo havas plejparte skriban formon, kaj se oni severe elektus literaturaĵojn por eldono, la esperanta literaturo kaj, sekve, ankaŭ la esperanta kulturo apenaŭ ekzistus! Do, ni diru dankon al Modest, Lorjak, Valano k.a., ke ili ne permesas estingiĝi al la torĉo de la esperanta kulturo!

La noveloj tre amike kunvivas en la libro, ĉar ilin bone kunfandigas la unueca stilo de l'aŭtoro. Uzado de abundaj simboloj, inklino al edifeco kaj arda deziro ĝisfunde klarigi al la legantoj pensojn de l'aŭtoro estas la ĉefaj trajtoj de la Modest'a verkmaniero.

Jen la novelo Mistera lumo. Arkeologo Dobrin subite en unu groto ekvidis blindigan bluan lumon, post kio li tuj ĉesigis sian karieron kaj lasis la Akademion. Lia amiko Stan ne vidis tiun lumon kaj, ne kompreninte do la vantecon de l'burokrata vivo, plu membras en la Akademio. Sed por pli komprenigi tiun ĝisoste banalan simbolon, la aŭtoro fine de l'rakonto ne forgesas meti Stanon en obskuron sur ŝtuparo pro subita elektroĉeso.

En La benko J.Modest per ĉiuj fortoj de sia animo penas sugesti al la legantoj, ke aktoroj ne devas esti ordinaraj homoj por ne kripligi la arton. Sed, forviŝinte la ŝviton de sur sia frunto, la aŭtoro tamen en la fino speciale substrekas, verŝajne, por la plej stultaj: “Mi ŝatus diri al mia kunveturanto, ke la aktoroj ne devas esti ordinaraj homoj”. Nu, dankon.

Ankoraŭ unu specifaĵo estas la fetiĉa ŝato de l'verkisto al la interrilatoj de la homoj kaj objektoj. Tralegu la titolojn: La rozoj, La kaŝtankolora pordo, La benko, La vitrino, Infana pilko, La argila kamelo, La forno. La objektoj en tiuj rakontoj ofte grave influas sur homojn, ludas iun magian rolon. Tiel manifestiĝas la inklino de J.Modest al primitiva simbolismo, aŭ li volas tiamaniere kompensi la nekapablon plenvalore bildigi homajn karakterojn.

Normale la homoj ne ŝatas edifajn parolojn. Certe, al kiu plaĉas, kiam oni edukas iun? Sed J.Modest timas nenion, kaj moralaĵoj abundas en la volumeto. En La bonmora edzo ĉiuj laŭdas la modelan edzon Pascal, sed la aŭtoro montras al ni, ke masko de modela persono ofte povas kovri vizaĝon de malhonestulo: jes, la bonmora edzo kaŝe flirtas kun knabinoj, aĉulo. Kaj, certe, fine de la rakonto la novelisto ne forgesas noti, ke apud la restoracia tablo, super la oĉjo Pascal pendas du majestaj cervaj kornoj.

La temo de Aŭtuna rendevuo tre popularas inter la esperantaj verkistoj, kiuj evidente opinias malŝaton al la tro facile akirebla virina amo unu el la plej gravaj virtoj de la viroj. Ankaŭ ĉi tie la protagonisto eltenas am-atakon de virino, kiu arde senvestiĝas antaŭ li… sed Pol prenas sian pluvmantelon kaj foriras. Hura! Venkis la moralo, venkis la familio!

Do, kondutu bone, kamaradoj, trovu vian vojon, ne adultu kaj ne ŝanĝu viajn idealojn kontraŭ la kariero, aŭto, ĝardeno kaj loĝejo.

Aleksandr Zagvazdin

Mistera lumo


n-ro 113 junio 1988

Laŭ proverbo kaj laŭ evidenta vero, ke mondo ekzistas ekster Verono, oni povas sperti la buntan aron de la facetoj, kiun konsistigas (ankaŭ per la esperanta literaturo) la riĉaj kaj tre diversaj aspektoj de ni homoj. Kelkaj poetoj bildigis nian teran globon esti kvazaŭ vasta ĝardeno, en kiu miriad-nombre kreskas ege malsimilaj plantoj, aŭ tre similaj, tamen posedante ĉiu sian propran individuecon. Impone belaj aŭ interesaj floroj iuloke pimpe pompas, dum aliloke la samaj specioj nur vegetas kiel eble naŭza fiherbo; en ambaŭ kazoj tio dependas de cirkonstancoj, de la karakteroj de grundo, de klimato, ekologiaj kondiĉoj kaj de multo alia. Kelkafoje internaj fortoj efikas en ĉeloj, foje pozitive, dum aliaj fojoj tute male: ĉio ĉi same kiel ĉe homoj kaj en iliaj socioj dum la tempoj. Kondiĉo por florado aŭ mizero estas ke ie regis, regas despotismo, aŭtokratio - foje klera, dum eble najbarloke pli malpli regis, regas demokratio, racionalismo aŭ aliaj ismoj. En multaj socioj havas la povon edukita stulto; multaj ĝiaj anoj ofte opinias (pli ĝuste kredas) ke esperanto estas nur lingva projekto, ili en sia edukita stulteco ne scias, ke ĝi estas socia realaĵo, geografie maldensa sed vasta socio kun multa kulturo, ekzemple literaturo. En ĝi aperas ade novaj verdaj ŝosoj. Jen pri iu el ili.

En novelaro originale verkita en esperanto: Mistera lumo, de Julian Modest, la legantoj povas resperti parton de bunta aro da facetoj el la homara vivado kaj parton de la spertoj de individua homo. Per sia kapablo plurakonti li igas nin sciaj kion li iel travivis, travivas dum sia ekzisto kaj kiel tio efikas al lia interna vivo, en artisma prilaboro.

Por nur aludi al la titola novelo: vi renkontas du arkeologojn, la rakonta Stan kaj lia amika kolego Dobrin. Ili survoje al arkeologia esplorejo suferas pluvan atakon kaj serĉas ŝirmon en groto de marbordaj rokoj. Dobrin eniras la unua. Stan memoras: Nur post sekundo min skuis terura krio. Kiam mi enpaŝis la obskuran groton mi trovis Dobrinon kuŝanta kaj senmova. Konsternite mi eltiris lin eksteren. Kio okazis?... Mi kuŝigis lin sub arbon, sur la humidan teron. Nenion li vidis. Kial li blindiĝis?

Ĉu ni divenu kiel eblon, ke Dobrin en la lummanko hazarde puŝis sian kapon kontraŭ rokparton? Tio ne necese donas eksteran efikon de ekzemple haŭta deskrapo, sed tamen povas efiki internen kiel ekzemple Amaraŭso fuĝa: provizora blindeco kaŭzita de arteria spasmo. Alia hazardo estus, ke ĝuste en tiu momento efikis ia embolio: eroj da sanga koagulaĵo provizore baras la arterion en la cerbo. Povas esti, ke vi trovas alian solvon de la enigmo kaj mistero! Ĉirkaŭ tiu centra temo la verkisto kreas priskribojn de flankaj epizodoj, kiuj igas la rakonton novelo, literaturo.

Liaj dek ok aliaj noveloj prezentas ĉiu sian etoson, kies valoron vi mem propraokule ĝuu!

La stilo de Julian Modest spegulas lian emon iom eksperimenti surbaze de bona regado lingva. Cetere li montras sin esti (bilde dirite) floro kun siaj propraj valoro kaj elradiado. En li loĝas ĝojo pro lia irado sur nia tero, sed kelkaj liaj travivaĵoj ekscitis lin, igis lin senti koleron pro strangaj, ofte kapricaj kaj ĉagrenaj spertoj. Observu al kio mi aludas.

Lia teksto fluas trafe kun nuancoj de sentemo kaj komprenemo, foje tre koncize: Pro frosto ŝiaj molaj vangoj rozas. Monotonas la pejzaĝoj. Neniu scias kiu, kiam skulptis lin. ...ne ĉiuj povas kreski korbopilkistoj. Li sonĝis grandan blankan ŝipon. ...prefere babili en iu drinkejo ol reveni hejmen. Ĉiuj laboras ion (?).

Por nordano la noveloj de Julian Modest montras lingvajn facetojn, interesajn sed fremdajn. Al ŝi/li nekonatas preskaŭ folklora proverbo, ke nur tiu viro povas fari bonan fajron, kiu iam kisis ciganinon! Temas pri hejto en forno, kiu en Bulgario evidente povas kanti kiel najtingalo. Pluvo tamburas, kvazaŭ iu sur ladon degrajnigus maizon ĉe ni estus pizoj, aŭ hajlo. Ni brosas, dum aliloke oni lavas la dentojn. En pluraj lokoj en la noveloj la meblaro amplekas ankaŭ kredencon, kiam ni havas vitrinon aŭ vitroŝrankon. En novelo Infana pilko demandas flava foto de li mem kiel knabo, kiel li fartas. Dankon, bone - respondis sendezire (ĉu nevolonte?) Mladen. Nordano eble kontemplas la futuron, sed ne etan portreton eĉ de Dostojevskij. Bati ursinon per kornusbastono (?) nepre estas nekonata afero por mi; ĉu io folklora? Kiel guzlo rolanta en sama novelo, en kiu tre aktuale la pafbatafoj inter Irano kaj Irako daŭras, laŭ voĉo de radio. Mirinde se eta kaj iomete akra nazo eligas fajnan artismemon, kaj se travivaĵoj blankigis lian antracitan hararon (karbonigran). La lastaj sunradioj similis al tranĉiloj enigitaj en grandegan varman panon ne estas eŭfemisma, kaj verŝajne ne estas imagebla por multaj, sed ja inka fono de marta ĉielo, kiel ankaŭ la en si mem stranga esprimo: senti ardan bruligan soifon. Ĉu oni konstatu, ke universitato identas kun Scienca Akademio en esperanto?

Koboldumas relative malmultaj preseraroj kaj lingvaj malglataĵoj, jen kelkaj: stele estu ŝtele; kie malaperis ŝia longa hararo verŝajne estu: kien; ŝtuparoj estu nur: ŝtupoj; Neniam plu neniu malfermos supozeble: iu. Laŭdo pro nemultaj participoj!

Imagu nur: en la novelo Aŭtuna rendevuo aperas raraĵo - preskaŭ pruda viro!!

La libro aspektas alloge. Belaĵo de pentristino Rita Lovag kovras la enhavoriĉan novelaron. Legu ĝin kaj iĝu kulture pli riĉa mondano.

Mogens Groth

Sentimentalo en stilo pala


de 1989

Halina Gorecka

Mistera fino

Ĉe noveletoj tre gravas la fino. Ju pli mallongas la novelo, des pli ĝi dependas de bone trovita fino, nek troa, nek maltroa. Eĉ se ĝi havas netradician finon ne eksplicitan, tre gravas ke tiu estu konvene tajlita.

Mistera lumo, la unua novelaro de Julian Modest, plumnomo de Georgi Mihalkov, enhavas dek naŭ noveletojn, el kiuj kelkaj ampleksas nur du paĝojn. Apenaŭ duono el ili havas funkciantan finon. Iuj, ekz. Marionetoj, tute malhavas finon. Ĉe aliaj, ekz. La vitrino, la verkisto tro evidente konkludas la mesaĝon de sia rakonto. Kelkaj finoj estas tro stultaj, kiel en La benko, tro abruptaj, kiel en Aŭtuna rendevuo, aŭ ne koheraj, kiel en Ĉu la patroj ploras? Evidente Julian Modest ne havis sufiĉan sperton pri kio bone efikas al la legantoj.

Ankaŭ en la ĝenerala rakontado oni rimarkas nesufiĉan lertecon de la aŭtoro. Ofte la noveloj estas naivaj, kio en si mem ne estas grava peko, sed la rezulton ĝenas ia manko de prijuĝa kapablo ĉe la verkisto. Jen li tro detale klarigas tion, kion la leganto jam intuis, jen li male lasas enigmojn supozeble senintencajn. Iufoje oni demandas sin, ĉu komika efiko estas intencita aŭ ne: "Tiuj homoj jam neniun salutas humile, kun levita ĉapelo. Ili havas ĉion, pianojn, magnetofonojn, porkojn." (p. 14)

Ĉi diversaj mallertaĵoj kaj misdozitaj rimedoj estas des pli bedaŭrindaj, ĉar Julian Modest evidente havas propran temaron, stilon kaj etoson, kiu meritus pli trafan plenumon. Jen kaj jen li tamen trovas konvenan formon de siaj verketoj. Laŭ mia opinio li plej bone sukcesas, elirante el iu aparta, konkreta objekto. Rakontante ĝian historion, li prezentas ankaŭ homojn, iliajn ligojn al tiu objekto kaj rilatojn inter si. Tia ekzemplo estas La argila kamelo, originala rakonto kiu havas la bonan econ (nekutiman ĉe Modest) ne interpreti la okazaĵojn, sed lasi la interpretadon al la leganto. Strange, ĝia stilo tamen estas pli seka ol en pluraj malpli bonaj noveloj de Modest. Ankaŭ La forno baziĝas sur simila ideo, kun bona rezulto, kiun nur parte detruas tro konkluda lasta alineo.

Al mi estas granda enigmo, kial esperantistoj el diversaj partoj de la mondo tiel persiste kaj obstine konservas siajn Esperantajn dialektaĵojn. En mia lando ili rifuzas forlasi la idiotismon "staras en la gazeto, ke...". En Francio ili konkuras pri kiom da "la" eblas enŝovi en unu solan frazon. Kaj en orienta Eŭropo ili disvolvis kaj ameme flegas sian apartan variaĵon de la lingvo ial nomata internacia. La bulgaro Mihalkov, vivanta en Budapeŝto dum la verkado de ĉi noveloj, por certigi la purecon de sia orienta Esperanto elektis hungarajn eldoniston, redaktoron, "respondecan gvidanton" (estus interese koni ties taskojn...) kaj lingvan revizianton. Ne demandu min, kial hungaroj kaj slavlingvanoj flegas la samajn misaĵojn, ĉar ankaŭ tio superas mian komprenkapablon. Ĉiuokaze, en la novelaro zorge konserviĝis la oftega uzado de -us post adverba kvazaŭ - ekzemple en "ŝiaj verdaj ruzaj okuletoj (...) nun kvazaŭ ne rimarkus lin" (p. 41). Same restas la misuzo de "ĝis kiam" en la senco dum (p. 50), la rezigno de subjekto en subpropozicioj ("iuj el ili, kiam rimarkis ankaŭ ŝin, milde ekridetis al ŝi" - p. 53), la plene nelogika uzo de "ni kun" en la senco mi kaj (p. 79), kaj la preferado de "apenaŭ ne" anstataŭ simpla preskaŭ (p. 88). El la kliŝa stoko ŝajne mankas nur la duobla neado. Kiu legis multajn tekstojn de orienteŭropaj esperantistoj, tiu tuj rekonas ĉiujn ĉi apartaĵojn kaj espereble ne miskomprenas ilin. Tamen oni rajtas demandi sin, kial tiel zorge konservi ĉi paroĥisman lingvaĵon. Por homo nekutimiĝinta, povus eĉ okazi miskomprenoj. Imagu, se iu dirus al vi "restu ĉi tie, ĝis kiam la trafiklumo ruĝas" - laŭvorta interpreto povus esti fatala. Se iu "trinkis ne unu glason da vodko" li povus laŭ sveda interpreto esti abstinulo (ne unu = nul), sed laŭ slava kompreno drinkulo (ne unu = pluraj). Alia interesa sperto eble trafus okcidentanon, kiu vizitante rusajn geedzojn vespere aŭdas la malavaran gastiganton diri "nu, jam estas tempo, ke ni kun la edzino enlitiĝu".

Se mia kritiko pri Mistera lumo iel donus la impreson, ke ĝi malfacile legiĝas, tio estus misa interpreto. Male, oni tre facile legas kaj digestas ĝin. Eble tamen ĝi ne lasos tre longdaŭran spuron en la memoro.

Sten Johansson

Modestaj vivoj

Mistera lumo, de Julian MODEST, estas aro da noveloj, do neeblas kaj senutilas resumi la rakontojn, des pli, ke tiuj, kiel ofte okazas ĉe noveloj, estas fragmentaj, misteraj, ambiguaj, milde aŭ kruele emociigaj, lulaj, senkonkludaj, aŭ kies konkludo dependas de la leganto, de ĉies aparta koro. Ili, kiel ofte la bona literaturo, lasas la leganton libera senti, interpreti, juĝi la okazaĵojn, la sentojn, la konkludendaĵojn tiel, kiel li volas. Momentoj el emocio, tuŝaĵoj kiuj surmetas sin en la koron, kaj kiuj mistere emas resti tie.

Tiuj rakontoj estas esence faritaj el memoroj, jam la agordo estas donita de tio. Tintas la eta mistera penetranta muziko, kiu parolas pri la tristoj de la mondo kaj pri fuŝitaj vivoj, kiu diras kiel oni preterpasas valorojn, kiel koroj sangas sensange, kiu rakontas kiel homoj malkovras kiom modesta estas la prezo de la homa vivo, eĉ kiam rasismo ne senvalorigas ĝin.

En Julian Modest estas atento al la homoj kaj iliaj konfuzaj, de ili nekonataj, sentoj, al tiaj ŝanceliĝaj est-eroj, al tiuj rev-eroj kiaj estas la homaj individuoj. Atento al la homoj, sed ankaŭ al la aĵoj, ĉar ĉe li la aĵoj estas kiel pecoj de karno mem, plenaj je sango; ili foje parolas anstataŭ la neesprimitaj sentoj, ĉar tiuj ĉi tro profundas por ke la spirito trovu ilin.

La stilo de Julian Modest, sufiĉe simpla sed sentema kaj esprimoplena, estas sperte efika. Li lerte, kvazaŭ senintence, kiel ne tuŝante, vadas en la labirintaj svagecoj de la animo kaj subkonscio. Ĉar la modestuloj ne ploras, ne klarigas al si kio okazas, kio "konsciiĝas' en siaj subkonscioj, kie nur senĉese revenas memoroj, iaj memoroj. Malgraŭ sia naiva, foje ne klariganta, ettuŝa rakontado, ia Modest-a romantismo eligas la tutan doloron de la mondo kaj ĝian tutan seniluziiĝon.

Kelkaj detaloj, agrablaj, sentigas nin, ke oni estas en orienta Eŭropo: Bulgarujo (la aŭtoro estas bulgaro), aŭ Hungarujo (la noveloj estis verkitaj en Hungarujo).

Nur unu aferon mi ne laŭdos en ĝi, ĉar mi tute samopinias tiurilate kun Claude PIRON en lia la bona lingvo: tio estas la uzo senutila, senfrukta, neniel ajn pravigebla, de la tiel diritaj "neologismoj". Ĉar kion alportas "friska" anstataŭ 'malvarmeta'?! "frida" anstataŭ 'malvarma', magra" anstataŭ 'malgrasa', "olda" anstataŭ 'maljuna' aŭ 'malnova', kaj krome - vorto dusenca - "povra" anstataŭ 'kompatinda'. Tute nenio (krom la devigo al ne latinida aŭ ne anglosaksa leganto serĉi en dika vortaro, kaj tio estas malkongrua kun la spirito kaj koncepto (kaj virto) de Esperanto. En la pasintaj generacioj, la bazinstruistoj diradis hontige (kaj hontinde, ni nun opinias) al siaj junaj lernantoj, ke eldiri vorton en kampara dialekto estis "direkti piedbaton al Francio", nu uzi senprave tiajn "neologismojn" (eĉ la vorto estas neesperanta) estas kiel direkti piedbaton al Esperanto. Tamen kelkaj neologismoj efektiviĝis riĉigaj kaj pravigeblaj, ekzemple "akceli", multe pli simpla ol "plirapidigi", aŭ "tenere"; sed oni plu atendas novajn vortojn el neeŭropaj lingvoj (ili iom pravigus tian vortkreadon).

Por ne fini per kritikaj vortoj mi citos du geniajn frazojn el la libro:

"El iliaj brustoj la koroj kvazaŭ forflugus kiel du alaŭdoj."

"Sub la silka robo, ŝiaj maltrankvilaj manoj varmas kiel du bulketoj ĵus bakitaj."

Tiu ĉi modesta libro entenas sorĉopovon. Legu ĝin kaj poste, ĝin ferminte, homoj, aĵoj, momentoj, frazoj de la libro ne lasos vin, nek vian subkonscion.

Roland Platteau

Mistera Lumo


Marto 2016
Mistera Lumo de la Bulgara (loĝanta en Hungarujo) verkisto Julian Modest, pseudonimo de Georgi Mihalkov, estas kolekto da rakontoj originale verkitaj en Esperanto. Ili estas entute dek naŭ rakontoj, sed formas volumeton de apenaŭ naŭdeko da paĝoj, ĉar ili estas nelongaj, ĝenerale 4-5 paĝaj, foje eĉ malpli. (Kvankam mi promesis por la Esperanto-sumoo legi po tri paĝoj ĉiutage, tamen la libro ŝajnis al mi tiel bona, ke mi facile legis la tuton.) La temoj estas plej variaj, el la ĉiutaga vivo de normalaj homoj. Ili tamen ĉiam prezentas subtilajn, delikatajn trajtojn, ofte interesajn finaĵojn, kiujn la leganto ne suspektas. Sed la plej valora sperto dum ĝia legado estas la lingvo. Esperanto tie aperas en stato de pureco kaj simpleco. La prozo de Modest estas natura, flua kaj eleganta. Kaj estas vera ĝuo, kiam oni povas legi rakontojn en simpla kaj riĉa lingvaĵo. Inter la rakontoj, plej plaĉis al mi la lasta: La Forno. Ĉu iu povus elpensi poeziecan, belan rakonton pri... forno?! Jen tamen ĝi ekzistas. Kaj se vi scivolas, legu kaj ĝuu ĝin ankaŭ vi. Vi ne pentos.

Paulo Sérgio Viana (luktista nomo Posovo)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.