La libro prezentas tre personajn travivaĵojn de la aŭtorino dum la dua mondmilito kaj poste. Ŝi estas juddevena polino, tio klarigas kiom da bonŝanco ŝi havis travivi tiun malfacilan tempon, kiam judoj estis persekutataj kaj neniigataj terurmaniere. Ŝi sukcesis eviti mortkoncentrejon danke al bonaj homoj, renkontitaj sur sia vojo. Pro tio certe la titolo de la libro.
Multaj anoj de ŝia familio pereis, inter ili la gepatroj. En postmilita Pollando la savintaj judoj estis traktataj ne ĉiam amike, same kiel iliaj savantoj. Eĉ okazis, ke post multaj jaroj, en 1971 la aŭtorino estis devigita forlasi sian landon. Detalojn mi ne malkaŝos. Se iun interesos la libro, bonvolu tralegi.