|
Nova Esperanta krestomatio
|
|
Krestomatio rejunigita |
Ne ĉio nova estas bona | 1992. №2 (3) |
Estis la centenario de Esperanto, kiu instigis la homojn en Roterdamo entrepreni jubilean kolekton Jarcento de Esperanto. La laŭdinda iniciato modere sukcesis en la kampo Esperantologia per reeldono de PAG kaj (precipe) de Lingvo kaj vivo de karmemora profesoro Waringhien.
Pliaj verkoj en la serio celis bilanci la literaturan evoluon. Esperanta antologio: Poemoj pruvis, ke efektive centoj da Zamenhofaj adeptoj estis elspezintaj paperon kaj tempon por verkado de poezio; plejparte kun nula rezulto, tamen ĝi demonstris, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas poetoj gravaj ne nur historie.
La duvoluma Trezoro: La Esperanta novelarto montriĝis malsupera kompare kun la ĵus menciita Antologio. Feliĉe, hodiaŭ mi ne devas serĉi la kaŭzojn de tiu evidenta fiasko.
La kvinan numeron de la kolekto portas Nova Esperanta Krestomatio, eldonita 88 jarojn post la apero de la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kompilita, redaktita kaj grandparte aŭtorita de Zamenhof.
La celo de la Aulda Krestomatio identas kun tiu de la Zamenhofa: prezenti la modelan Esperantan stilon surbaze de valoraj tekstoj prozaj kaj poeziaj. Kompreneble, la varsovia doktoro havis nur etan bedon por pluki verkojn, kaj li montris tiun modelan stilon sinkrone, dum la skota bardo disponis terenon multe pli ampleksan kaj donis diakronan prezenton.
William Auld intence konservis la Zamenhofan strukturon de la tuto, kaj ni sekvu lin laŭ la krestomatia framo, kvankam tiu trivita metodo kaj troabundo de nomoj — mi konscias tion — apenaŭ instigas finlegi tiun ĉi enuigan komentarion.
La rakonta sekcio aspektas duparta: sortimento da noveloj ekde 1898 ĝis 1967 kaj la prozo de la jaroj 1980-aj. Kaj oni devas konfesi, ke Auld ja sukcesis en la parto historia, sed ĉu ankaŭ en la aktuala?
Por iom ripozeti kaj amuziĝi, jen eta testo. Nomu ses popularajn novelistojn, kiuj verkis esperante en 1970-80aj jaroj.
Eble iom tro ambicie, mi kredas aŭdi la nomojn: R.Schwartz, S.Szathmári, Lorjak, I.Nemere, K.Piĉ, S.Stimec, J.Valano… Eventuale aŭdiĝos ankaŭ E.Tóth, Konisi gaku aŭ eĉ iu el la nomoj de la brava pandemonia koterio…
Ba, tute pretercele. La kompilinto de la Nova Krestomatio ja estas fakulo komisiita de UEA, kaj li pli bone kompetentas ol ni ĉiuj, ĉu ne? Do, jen la ses majstroj de l' nuntempa novelarto: W.Auld (kompreneble), L.Beaucaire, L.Dek, V.Glazunov, R.Konstantinova kaj J.Modest!
Nu, eble ne la estetiko, sed la modela (kiu nun povas difini, kiel iam Zamenhof, la modelecon?) stilo? Eble, jes — ni vidu tion en la mondliteratura sekcio. Tamen ĉi tie nin atendas surprizo. Mi diligente lernis, ke “la unua stilisto esperantista” estas K.Bein, sed vane mi serĉis la nomon de Kabe en la libro. Ĝi mankas inter la nomoj de la imitindaj tradukmajstroj, samkiel mankas A.Grabowski kaj, ekzemple, I.Rotkviĉ. (En la tuta libro, inter pli ol 100 nomoj, ne troviĝis eĉ loketo por E.-V.Drezen, E.Privat kaj T.Sekelj.)
Preter la sekcioj scienca kaj lingvistika ni venu al la poezio. Por amuzi la legantaron, laciĝintan ĉe la oftalmologio aŭ internacia publika juro, nia ŝercema korifeo decidis elekti ĝuste Esperanton, kiel la ekskluzivan poezian temon. Do, ne estas mirige, ke ekster la 31-kapa poeta kongregacio restis J.Balbin, C.Conterno-Guglielminetti, L.Gabrielli, A.Goodhier, N.Kurzens, K.Long, M.Nervi, B.Ragnarsson, N.Rossi, V.Sadler k.a. Kompense, oni povas ĝui kvin poemojn de mem Auld aŭ tri pecojn de Misu Beraru en la satira subsekcio.Jen, komenco de unu el ili:
Tute sincere, kelkaj konatoj preferus ne ĝin, sed Kontakton de Gianfranco, sed… mi deflankiĝas. Ja W.Auld intencis ĉi tie ne la stilan, nek la estetikan efikon, sed emoci-ideologian (kaj preterrezulte, humuran), laŭ la nedeklarita celo de la Nova Esperanta Krestomatio.
Sed la literatura valoro devus atuti en la konkluda sekcio Internacia liriko, kie la aŭtoro de La infana raso daŭrigante kaj profundigante la tradicion de El Parnaso de popoloj kaj Tutmonda sonoro enmetis poeziajn tradukojn el pluraj lingvoj. Fakte, estas paradantaj 73 tradukoj el 73 lingvoj, kio laŭ la dokta kribrinto montras “la kapablecojn de Esperanto”. Sendube, tiu fako povus pliriĉiĝi (kaj Esperanto plikapabliĝi) per la baŝkiraj, taĝikaj kaj aliaj disponeblaj tradukoj, ke la lingvoj atingu la senriproĉan nombron 100 omaĝe al la centenario de Esperanto. Kaj tion oni povus pli brile reklami, ĉu ne?
Bedaŭrinde, estas evidenta fakto, ke la Nova Esperanta Krestomatio mistrafis. Kaj tute ne necesas esti orakolo por deklari, ke ĝi neniam atingos 17 eldonojn de la Fundamenta Krestomatio.
W.Auld en la prefaco dediĉas la Krestomation por lernantoj. Kvankam mia instruista sperto estas nur iom pli ol dek-jara, nur tre rare mi vidis lernanton, kiu petus tielan fundamentan volumegon. Normale la libron, kia estas la revuata Krestomatio, akiras kolektantoj por meti ĝin inter aliajn monumentaĵojn “kiuj formas kulturan fundamenton de la internacia lingvo”. Do, apud PIV, PAG, OV, Enciklopedio, Esperanto en pespektivo kaj similaj bazaj referenciloj nun staros la bela Nova Esperanta Krestomatio (ĉu NEK?), bonege bindita, provizita per superkovrilo kaj tiu ĉarma silka rubando — kies Esperantan nomon mi ne scias — servanta por meti ĝin inter la ŝatataj paĝoj.
Feliĉe la neofitoj povas facile trovi por sia plezuro aliajn legolibrojn. Ja Auld mem kompilis Paŝoj al plena posedo (utila kaj konstante reeldonata verko) kaj M.Boulton — same, laŭ komisio de UEA — preparis Faktoj kaj fantazioj. Kaj por kleriĝo pri la Esperanta literaturo tute taŭgas Baza Literatura Krestomatio, multe pli modesta, sed ne malpli kompetenta libro aperinta per tri eldonoj en Budapeŝto dum la lastaj jaroj de la ora epoko de la popoldemokratio.
Nova Esperanta Krestomatio |
Mi posedas ekzempleron de la Fundamenta Krestomatio, 17a eldono, tiu de 1954 (FK). Tiu Krestomatio unue aperis en 1903, kun la celo, provizi modelojn de konvenaj gramatiko kaj stiloj por nove bakitaj esperantistoj. Nu, kiel Auld atentigas en la Antaŭparolo de la Nova Esperanta Krestomatio (ekde nun NEK), inter 1903 kaj 1991, entute 88 jaroj, aperis diversspecaj stiloj, kaj eĉ la lingvo mem iom evoluadis, ĝis tia grado, ke "la enhavo de la FK plejparte tiel eksmodiĝis, ke ĝi ne plu ŝajnas aktuala" (p. 3). Tial la nuna verko, kiu celas plenumi la samajn celojn kiel la FK. La planoj de la du libroj ĝis iu grado similas unu la alian. Post antaŭparoloj (kvar en la 1954-eldono de FK, nur unu en la jena verko) sekvas elektaĵo el la Zamenhofa Ekzercaro; verŝajne ili estas tute identaj. Sekvas tion proza parto, kaj finas poezia parto. Oni povas dividi la prozaĵojn inter du kategorioj: fikciaĵoj kaj nefikciaĵoj. En ambaŭ verkoj la nefikciaĵoj estas same enkategoriitaj: "El Vivo kaj Sciencoj" kaj "Prilingvaj Artikoloj" ("Artikoloj pri Esperanto" en FK). Sed, krom se temas pri la klasika "Esenco kaj Estonteco" de Zamenhof, kiu aperas en ambaŭ verkoj, la enhavoj estas tute malsimilaj. En la nova verko la vivaj-sciencaj artikoloj estas relative lastatempaj: de Ĉen Baŭhe pri la Deka Azia Sportkunveno (verkita en 1987), de Marinko Gjivoje pri la arĥeologio de Pompeio (1973), de László Ferenc pri medio-protektado (1974), kaj aliaj. La prilingvaj artikoloj estas malpli novaj; ili pliparte devenas de la 5Oaj kaj 60aj jaroj, krom se temas pri la Zamenhofa artikolo kaj la lastatempa "Psikologiaj reagoj al Esperanto" de Piron; la enhavoj tamen restas aktualaj (vidu ekz. "Sociaj problemoj" de Waringhien). Inter fikciaĵoj, Auld entute rezignis pri la "Anekdotoj" kiuj okupas preskaŭ tridek paĝojn de la malnova FK; kaj anstataŭ "Fabeloj kaj legendoj" kaj "Rakontoj", ni trovas "Rakontoj", kiu enhavas nur originalaĵojn Esperantlingvajn, kaj "Mondliteraturo", kun entute 14 ĉerpaĵoj kaj noveloj. Inter la fruaj "Rakontoj" la novelo "En la brikejo" de Jozef Wasniewski eble ne taŭgas, malgraŭ interesa temo kaj matura stilo, ĉar la gramatiko de Wasniewski enhavas kelkajn stumbligaĵojn (nome, li ne bone atentas la uzadon de -ig kaj -iĝ ĉe verbigitaj adjektivoj); sed "En la Dolomitoj" de Albert E. Styler, pri provizora perdiĝo en ne ĉiam afabla montaro, ja meritas la atenton de la leganto. Auld cetere aperigas "Kiel Mihok instruis angle" de Julio Baghy, tiel bedaŭrinde mankanta en la lastatempa kolekto Trezoro, pri la hungara militkaptito kiu ruze instruas Esperanton al sia rusa komandanto. Aliaj menciindaĵoj en tiu parto estas "La svatanto" de Leonard Newell, pri la stulteco de haŭtkoloraj antaŭjuĝoj; "Ĝermoj en rikolto" de John Francis, pri homa krueleco; kaj "La bleko de l' ŝargú" de "Liven Dek", pri amo kaj sekso sur fora planedo. Interesa estas, ke kelkaj temoj ripetiĝas inter tiuj 18 noveloj: vagado inter la montaraj belaĵoj (la menciita novelo de Styler kaj "La ĉarmo de ĉielmontaro" de Vladimir Glazunov); maljunaĝaj memoroj pri junaĝaj amoj ("La japana tetasaro" de Johan Hammond Rosbach kaj "Sonoj el fora juneco" de Rajna Konstantinova); kaj la strangeco de foraj mondoj ("Familia rondo" de Auld kaj la menciita novelo de Dek). Zamenhof reprezentiĝas en "Mondliteraturo" per ĉapitro 3 el "La Predikanto", kiun li aperigis en La Revuo jarojn post kiam aperis FK. El la ceteraj, mi menciu nur ĉerpaĵojn el du el miaj plej ŝatataj Esperantlingvaj romanoj: Sub la jugo de la bulgaro Ivan Vazov; kaj Gösta Berling de la svedino Selma Lagerlöf (el tiu lasta Auld selektis "La balo ĉe Ekeby"; mi mem estus preferinta "Kevenhuller", sed iu ajn parto el tiu libro meritas legadon!). En FK Zamenhof neniel disdividas la poezion; sed Auld preferas distingi la Esperantajn (kaj lingve kaj teme) poemojn disde la tradukitajn. Zamenhof mem sukcesis transiri de la FK ĝis la NEK per po kvin poemoj originalaj en la du verkoj (mankas "Al la fratoj" en NEK; kaj je la apero de FK, "Preĝo sub la verda standardo" ankoraŭ restis neverkita). La sola alia travivinto estas Grabowski, per "La tagiĝo", kiu tamen ne aperis en FK (kie Grabowski estas reprezentata per ses tradukaĵoj); sed Auld mem proponas al la leganto la Esperantan Antologion, kie troviĝas aliaj poemoj el FK, ekz. de Kofman. Cetere, Auld kreas kvar subkategoriojn de Esperantlingvaj/Esperantotemaj poemoj, el kiuj la lasta ("Aliflanke" -- satiraĵoj pri la Esperanto-Movado, ekz. "Estas mi esperantisto" de Baghy kaj "Esperanta eliksiro" de Schwartz) tute ne estus trovinta lokon en FK.
Fine, Auld proponas "Internacian Lirikon" kiel apartan fakon; en FK, la tradukitaj poemoj estis tute miksitaj kun la originalaĵoj. Cetere, en FK pliparte reprezentiĝas nur ĝermanlingvaj kaj slavlingvaj popoloj; sed Auld preferas aperigi po unu poemon el kiel eble plej multaj lingvoj, kaj tial aperas poemoj el entute 73 lingvoj, de la grandaj ĉina ("Longa disiĝo" de Li Bai) kaj angla (" Entute la Nova Esperanta Krestomatio prezentas tute modernan kaj aktualan prezenton al la nuntempa Esperanto. Kaj, por tiuj kiuj mem volas kompari la novan libron kontraŭ la malnova, oni promesas, ke baldaŭ aperos nova eldono de FK, kun novaj notoj de Gaston Waringhien. (1) |