|
La oldulo kaj la maro
|
|
Klasikaĵo pri heroeco |
Jen klasikaĵo pri heroeco: heroeco, kiu agnoskas la valoron de la kontraŭulo; heroeco, kiu ne revas pri kompleta venko; kaj heroeco, kiu bone konas siajn limojn. La oldulo de la titolo, Santiago, senhezite deklaras ke „neniu meritas ... manĝi” la fiŝegon, kiun li ĉasas, „se konsideri ĝian kuraĝon kaj ĝian grandan dignon”.
Kuraĝon kaj dignon li mem posedas en abundo. Pli grave, temas pri digno nearoganta: „li atingis ... humilecon”, kiu „entenis nenion hontindan kaj ne damaĝis la viran fieron”. (Tiele! Sed laŭoriginale, „true pride” = „veran fieron”. Evidente influis aŭ la tradukinton aŭ la kompostiston la kutima hemingvaja ekvacio, vera = vira!)
Santiago do sentas sin anime tre proksima al la ega marleno: „mia frato”, li adresas sin al ĝi; „mi ne zorgas pri kiu mortigos kiun”. Nu, mortigi ĝin li ja devas, ĉar li „naskiĝis por fiŝi”. Sed la murdo de frato nepre invitas punon, ĉu ne? „Li sciis, ke ankoraŭ prezentiĝos tre malbonaj momentoj”.
Ĉirkaŭ tiuj ĉi „nudaj” tem-ŝtipetoj teksiĝas la romaneto. Kaj la hemingvaja lingvo tute kongruas kun la temo. La simpla, „deklara” prozo estas substrekita de la ofteco de la angla konjunkcio „and”, donanta al la teksto biblian resonancon: „artifike antistila stilo” kiel de Diego diras en sia Enkonduko.
Sufiĉe bone „verdigas” de Diego la hemingvajan anglan. La bataloj surmaraj estas egale korrapidigaj en la du lingvoj. Plue, la lertaj ilustraĵoj inkaj de Tunnicliffe kaj Sheppard plivivigas nian legadon. Tamen, iom strangas la basbalaĵoj en la romaneto, precipe la esperantigo de la nomoj de la usonaj teamoj: la Jankioj kaj Indianoj, kaj pli ridetige, la Ruĝaj kaj la Blank-ŝtrumpaj! Certe, tiuj detaletoj usonaj pravigas la titolpaĝan deklaron pri la „uson-angla” lingvo de la libro. Sed, mi demandas al mi, ĉu tradukintoj en aliajn (etnajn) lingvojn ankaŭ redonis tiujn nomojn tiel. Fojfojas ankaŭ aliaj nekomprenaĵoj: kial, ekzemple, ŝanĝis la tradukinto la „eighty-four days” (= 84 tagoj) en la unua frazo de la originalo al „dek du semajnoj”? Nenia avantaĝo videblas.
Neeviteble multiĝas en tia libro nekonataj vortoj kaj esprimoj mar-rilataj, kaj en la angla, kaj do en Esperanto. De Diego liveras al ni uzindan glosareton kaj liston de „hispanaj vortoj kaj esprimoj ne klarigitaj en la teksto mem”. Vere, penis la tradukinto pravigi la eldonistan reklamon librofinan ke „el la angla tradukis (en normala lingvo!) Fernando de Diego”!
Jen do romaneto, kiu tuŝas grandajn temojn per simpla rakonto; sed tiu simpleco eskapas la du-dimensiecon de alegorio pro la aŭtora zorgo pri detaloj de la vivo kaj metio de fiŝisto.