La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉu plu ekzistas amo?

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Optimisma invito al amo


2013/03, p. 27

Mi ne troigos, se mi diros, ke, aŭskultante la diskon de Manŭel Ĉu plu ekzistas amo?, mi estas ravita kaj admirplena pro la muziko, la tekstoj kaj pro li, kiu elektis kaj plenumis tiujn kantojn.

Manŭel diras: „Jes, la amo ekzistas! Malgraŭ tio, ke ĝi de tempo al tempo suferigas la homojn, ĝi estas la sola afero, kiu povas feliĉigi la homojn! Jes, la amo ekzistas kaj ĝi venkos!” Laŭ mi tio estas lia respondo, tio estas la impreso, kiun li lasas al la aŭskultanto kaj verdire en brila Esperanto.

La etoso de la kantoj de Manŭel estas optimisma, esperplena kaj lasas al ni la senton pri festo kaj ke pere de la amo la mondo saviĝos.

Tradukitaj kaj originalaj

La kantojn ni povas dividi en du grupojn: sufiĉe famaj tradukitaj el la itala kaj angla lingvoj kaj originalaj liaj.

La tradukitaj kantoj estas en perfekta Esperanto, tre taŭga por la muziko, kiu sonas sufiĉe profesie. Ni aŭdas orkestron kaj kompreneble gitaron kaj violonon, kiuj en siaj soloj kaj ene inter la instrumentoj sonas perfekte.

Mi volas mencii inter tiuj kantoj miajn ŝatatajn: „Io stulta” (Something stupid, C. Carson Parks), „Mi, vagabondo” de Damiano Datolli (Alberto Salern), „Hieraŭ mi” (Yesterday) kaj „Knabino” (Girl) de John Lennon kaj Paul McCartney. Aldoniĝas la agrabla, varma kaj riĉa voĉo de Manŭel. Ankaŭ la opera voĉo, kiu estas je la komenco de la dua kanto „Animo mia” kaj la fonaj kantistoj pliriĉigas la kantojn.

Aŭtoraj en tiu disko estas tri kantoj: „Ĉu enamiĝi?”, „Amo sub lunlumo” kaj „Transferkurtena koramikino”. Ili estas melodiaj, riĉenhavaj kaj denove en brila Esperanto.

Mirakla fino

La lasta kanto „Auschwitz” (Oświęcim) estas socia kanto. La teksto memorigas nin pri la hontinda pasinteco, sed finiĝas per la optimisma „La amo flugos en la milda vento”. Mirakla fino de disko, kiun havu la plimulto inter ni.

Mariana Elenova

La amo ja ekzistas!


2012, №12 (218).

Manŭel: Ĉu plu ekzistas amo?Jen la dua albumo de Emanuele Rovere, kies antaŭa debuta disko Duonvoĉe… tutkore impresis min tre freŝe kaj kolektis faskon da favoraj recenzoj. Same kiel la antaŭa albumo, tiu ĉi prezentas aron da diverslingvaj popularaj kantoj adaptitaj al Esperanto. Aldone, en tiu ĉi albumo la aŭtoro kuraĝis prezenti ankaŭ kelkajn proprajn komponaĵojn.

La ĝeneralaj enhavo kaj sono restis la samaj: dominas helaj kaj tre melodiaj kantoj, multaj el kiuj estas monde konataj ŝlagroj (ekzemple, Io stulta, kiu estas adapto de Somethin' Stupid fare de Clarence Carson Parks, aŭ Hieraŭ mi – adapto de Yesterday fare de The Beatles). La muzik-aranĝoj estas same riĉaj, harmoniaj kaj sufiĉe variaj. La kantado de la artisto (kiu ja avertas, ke lia “nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”), miaimprese, eĉ riĉiĝis kaj fortiĝis kompare kun la antaŭa albumo. La prononco daŭre estas tre klara; ankaŭ la kvalito de la tekstoj malgraŭ ilia relativa simpleco estas sufiĉe alta, kvankam la aŭtoro (kiu samtempe rolis kiel tradukinto de ĉiuj tekstoj) evidente traktas la originalajn vortojn sufiĉe libere, almenaŭ la adapto de Yesterday tekste realiĝis ne kiel traduko, sed kiel pli-malpli memstara artaĵo inspirita de la originalo. Ankaŭ la temaro de la kantoj restis la sama: krom en la lasta kanto ili ĉiuj temas pri la amo (kaj tiu lasta, titolita Auschwitz kaj temanta pri pacismo kaj tutmonda frateco, bone resumas la mondpercepton de la aŭtoro kaj trafe kronas la diskon).

Novaĵo en tiu ĉi albumo iĝis tri originalaj kantoj, komponitaj de Emanuele mem. Sone, tekste kaj melodie ili tre proksimas al la ĝenerala stilo de la albumo kaj sonas sufiĉe bele, kvankam laŭ la kvalito ili antaŭvideble ne povas digne konkurenci kun la famegaj ŝlagroj, kiuj tamen restas la esenco de la disko.

La diskon akompanas tekstolibreto; la karaokeaj versioj de la kantoj ĉi-foje, bedaŭrinde, ne aperas.

Paroli pri la mankoj de la diversrilate interesa kaj bonsona albumo estas malfacile, sed mi nepre devas plendi, ke en multaj kantoj la voĉo de la kantisto ŝajnas esti ne sufiĉe laŭta (verŝajne dum studia miksado oni iel trosurdigis la voĉ-trakon). Ankaŭ la elekto de la kantoj ĉi-foje rezultigis iom malpli brilan kolekton kompare kun tiu, kiu estis prezentita en la debuta albumo. Sed tiu ĉi opinio estas, kompreneble, plej subjektiva.

Ĉiuokaze, Ĉu plu ekzistas amo? certe iĝis inda posteulo de la antaŭa albumo kaj mi sincere rekomendas ĝin al ĉiuj ŝatantoj de belaj melodioj kaj sincera kantado.

Paŭlo Moĵajev

Ĉu ami aŭ ne ami — jen la demando!


aŭgusto 2012

Antaŭ naŭ monatoj mi konatiĝis kun la arto de Emanuele Rovere — Manŭel. Same por Literatura Foiro (LF 253, oktobro 2011) mi recenzis lian diskon duonvoĉe... tutkore.

Naŭ monatoj sufiĉas por doni al la mondo infanon. Kaj jen Manŭel donacis al la esperantistaro sian novan diskon Ĉu plu ekzistas amo!

La nemulton, kion mi jam scias pri la interesega muzikista sorto de Manŭel, mi jam diris en la antaŭa recenzo. Do nun mi prefere parolu ne pri la artisto, sed pri lia arto.

La disko kunigas ok popularajn kaj tri proprajn kanzonojn. Kun la bela muziko de majstroverkoj kiel Something Stupid (C. Carson Parks), Yesterday (John Lennon/Paul MCartney) aŭ Anima Mia (Ivano Michetti) perfekte harmonias la belaj vortoj en senriproĉa esperanto. Por la dua albumo Manŭel petis reviziadon de la tekstoj fare de diverslingvanoj, unu el kiuj estis mi. Mi tamen ŝatus emfazi, ke apenaŭ estis io riproĉinda en la originaj tekstoj, do la ĉefa merito por la trafaj tradukoj apartenas al Rovere mem.

Estas granda defio meti la proprajn verkojn apud mondfamajn kanzonojn kaj tiumaniere komparigi ilin. La rezulto estas vere impresa — impresa per tio, ke la propraj neniel malpli altkvalitas ol la mondfamaj! Mia favorato estas ĝuste unu el la freŝaj aldonaĵoj: Amo sub lunlumo (vortoj kaj muziko de Emanuele Rovere). Lirika teksto, belsona akompano kaj la varma voĉo de Manŭel — jen kio min ravis.

La titolo de la disko Ĉu plu ekzistas amo povas esti interpretata plurmaniere. Se la artisto demandas siajn ŝatantojn, mi certas, ke ilia respondo estas pozitiva: Jes, ili certe plu amos ankaŭ tiun ĉi albumon. Se Manŭel demandas sin mem, verŝajne ni ricevos respondon per lia sekva disko.

Bonŝancon al li!

Mariana Evlogieva

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.