|
Pri kio temas?
|
|
Por ekzameniĝi sen problemoj |
Antaŭ ol paroli pri la libro, mi devas paroli pri mi, ĉar mi estis ĉe la komenco de la KER-ekzamenoj en Esperanto, estis ekzamenita ĝis C1, ekzamenis dum multaj jaroj en multaj okazoj kaj niveloj, kaj nun gvidas kursojn, kiuj promesas al la kursanoj pretigi ilin por la B2-ekzameno, sed mi ne havis klaran bildon antaŭ ol legi ĉi tiun libron, pri ĉio, kion oni devas scii por alfronti la ekzamenon sen problemoj.
Certe ni ĉiuj scias, laŭ la memtaksilo pretigita de edukado.net (sed en ĉi tiu recenzo mi uzas pronomojn laŭ mia maniero), ke la kandidato devas kapabli kompreni iom longajn paroladojn kaj prelegojn, kaj sekvi eĉ kompleksan argumentadon, se la temo estas sufiĉe konata, kaj ĝi [= li aŭ ŝi] kapablu kompreni plej multajn televidprogramojn pri novaĵoj kaj aktualaĵoj. Kaj pri parolado ĝi kapablu klare kaj kun sufiĉaj detaloj esprimi sin pri pluraj temoj rilataj al sia propra intereskampo, kaj esprimi sian opinion pri aktuala temo, detalante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj ebloj.
Praktike la kandidato devas paroli Esperanton bone, kvankam la temoj ne estos teĥnikaj, sed la aŭskultotaj tekstoj aŭ la petotaj konversacioj temos pri novaĵoj kaj aktualaĵoj. Do necesas pretigi sin paroli pri pluraj eblaj aferoj.
La recenzata libro elektis 15 temojn. La unuaj 4 temoj (Personaj kaj familiaj indikoj, Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo, Laboro kaj ĉiutagaj farendaĵoj, Lernado) ebligas al la kandidato senprobleme konversacii dum la komencaj ĝentilecaj demandoj, kiuj estas kutimaj ankaŭ en la nivelo B2, pri la persono kaj liaj aŭ ŝiaj vivo, loĝloko, okupoj. Sed atentu, kandidatoj: la demandoj estas tre ĝentilaj, sed la instruista menso de la ekzamenantoj ne estas tiom impresata de la fakto, ke vi konstruas atom-bombojn, kiom de la manko de akuzativo en via diro: „Cetere mi ricevis la premio Nobel”.
Sed jam de la 5a temo (Komunikado) la horizonto komencas vastiĝi al la socio, al la komputilaj retoj kaj al amaskomunikiloj. Kaj simile en la sekvaj temoj (rilatoj kun aliaj homoj – privata kaj publika vivo, libertempo – amuziĝo – kulturo, sano – sporto), kies lernado ebligas kompreni kaj diskuti pri la proponotaj tekstoj por aŭdkomprenaj ekzercoj, kiuj ofte traktas nuntempajn ĝeneralajn temojn.
La sekvaj kvar (aĉetado kaj servoj, manĝado, trafiko, vojaĝo) estos tre utilaj por kunludi en la ekzamenaj rol-ludoj, en kiuj ofte oni devas ludi la rolon de kliento, kiu protestas ĉe vojaĝagentejo aŭ simila oficejo pri la malbona kvalito de la ricevitaj servoj.
Sekvas fine ankoraŭ tri temoj (nia medio – la naturo, la lando de la ekzamenato, Esperanto-kulturo), el kiuj nur la lasta eble ne estas necesa por la KER-ekzamenoj, kiuj rilatas nur al la flueco de parolado sen aparta atento al la kulturo de la Esperanto-komunumo.
Ĝis nun mi prezentis nur la strukturon de la libro, sed la vera riĉaĵo de ĝi estas en la traktado de ĉiu unuopa temo, kiu konsistas el kvar aŭ kvin paĝoj, en kiuj la temo estas prezentata per teksto rekte uzebla en la ekzamenaj konversacioj, el unupaĝa listo de atendeblaj demandoj, kaj el listo de vortoj bezonataj por paroli pri la temo, kiuj por la unua temo estas 230, por doni al vi ideon pri la kompleteco de ĉi tiuj terminaretoj.
Sed la rakonto ankoraŭ ne finiĝis, ĉar, se vi aĉetos la libron, vi havos aliron al
retaj materialoj en la paĝo
lingve.eu
Ĉu io malfavora pri ĉi tiu libro? Mi ne povas trovi ion klare kritikindan. Eble ĝi estas tro kompleta, kaj se mi prezentus ĝin al miaj aziaj retaj lernantoj, ili ektimus pro la kvanto da vortoj, kiujn ili devos lerni.