La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pri literatura kritiko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pri Literatura Kritiko

   Antaŭ kelkaj jaroj De Diego vekis furoron -- kaj koleron -- per sia similformata libreto Pri esperanta tradukarto. Ĉi tiu libro certe instigos la plej fervorajn esperantistojn al similaj ekscesoj...

   De Diego traktas la kritikon je kvin niveloj aŭ fakoj: la alta kritiko (kritikado de literaturo el larĝa vidpunkto); la recenzistiko (kritikado de novaj libroj); la kritiko super la lingvo mem; la kritiko super la lerniloj, vortaroj, ktp.; kaj la kritiko pri la ideologio de la Esperanto-movado (la t.n. interna ideo).

   Kelkaj el la konkludoj de Diego estas sufiĉe banalaj; ekzemple, en la fina ĉapitro li prezentas la opinion, ke maloportunas internideumi en maltaŭgaj cirkonstancoj, kion ja scias ĉiu lerta esperantisto. Sed liaj deklaroj ofte vekos fortan indignon inter la legantoj. Sur paĝo 15 li bagateligas la esperantan poezion kompare kun la samperiodaj nacilingvaj. Li ne hezitas nomi nomojn kaj etvalorigi la strebadojn de homoj, kun kiuj li malkonsentas. William Auld suferas de "preskaŭ instinkta nekapablo taksi senvalora ion ajn en Esperanto" (p. 15). Aldo de'Giorgi estas "netalenta" (p. 27). kaj plendante pri la literatura neglekto flanke de la ordinaraj esperantistoj (cetere, tute trafa plendo), de Diego sukcesas flankenbati du aliideanojn, koncedante pri la epserantistoj, ke "kelkfoje ili aĉetas por parado, aŭ pro ia obskura filantropismo, novelon de Baghy aŭ detektivan romanon de Valano" (p. 29).

   La plej instigaj ĉapitroj nepre estos tiuj pri la interna ideo kaj pri la lingvo mem. De Diego malkonfesas la utilon de la interna ideo kaj tiel envicigas sin kun la "normemaj" esperantistoj, laŭ la formulo de Forster; sed por iomete moligi tiun baton, li konstatas, ke etoso favora al la interna ideo estas ankaŭ necesa por la libera disvolvado de la lingvo kaj la movado.

   En la prilingva ĉapitro, de Diego denove luktas en la batalo "skemismo-naturalismo". Tiucele li redifinas la terminon "naturalismo" por komplezi al kelkaj kritikintoj de la pli frua libro, sed la nuna difino, pro sia cirkleco ("kiel eble plej granda apliko de naturalismaj elementoj al la lingvo en la kadro de ĝiaj morfologiaj kaj sintaksaj strukturoj" -- p. 27), ankaŭ ne kontentigas (kio estas naturalisma elemento? ĉu nova radiko elektita el la ĉina lingvo, ekzemple? aŭ ĉu nur eŭropa radiko?). Je unu loko li turnas sin al Ido, el kiu li listigas 26 vortojn, kiuj "civitaniĝis en nia lingvo kaj donas al ĝi novan freŝon [freŝecon?] kaj plastikan [plastan?] flekseblon"; sed efektive nur 5-6 el tiuj vortoj ĝenerale uziĝas en Esperanto nuntempe (unu el ili -- brioĉo -- ŝajne eĉ ne estas Ido-vorto, pro la supersigno). Li konstatas la pli ŝpareman uzadon de afiksoj -AĴ kaj -EC kaj EK- kaj -AR; sed ne mencias, ke almenaŭ tiu ŝrupiĝo de la -EC-vortprovizo ŝuldiĝas al tro ofta misuzo (laŭ mia opinio) de la kapablo senpere substantivigi la adjektivon. Li ankaŭ pli-malpli reeĥas la vortojn de Waringhien pri la prefikso MAL- (Parnasa Gvidlibro, antaŭparolo al la unua eldono), sed malantas la postan rimarkigon far la sama aŭtoritatulo (sama titolo, tria eldono, avizo sur p. 111).

   Surprize -- pro la reputacio de la verkinto -- neologismoj absolute malabundas en ĉi tiu verko. Mi trovis nur du vortojn, kiuj mankas al PIV: intrinseka (trifoje uzita) kaj eŭgenezo. Ok MAL-vortoj suferis almenaŭ partan ekzilon el ĉi paĝoj; ilin anstataŭis la PIVecaj terminoj magra (malgrasa), febla (malforta), olda (maljuna), dura (malmola), diskordo (malkonkordo), mava (malbona), kurta (mallonga), kaj poka (malmulta) -- la lastan li uzas eĉ kvin fojojn. Uzon de magra por la metafora senco de malgrasa mi trovas imitinda; kaj mi ne senpripense rifuzos dura; sed la ceterajn mi opinias balasto, almenaŭ en faka verko. Perifrazas estas vorto nenecesa (ĉirkaŭfrazas estas tute oportuna), kaj samtempa estas vorto same tiel bona kiel simultana, kaj cetere jam delonge "civitaniĝis" en la ĉiutaga uzado. La minacaspekta esas sur paĝo 11 verŝajne estas preseraro. Mi ne komprenas la terminon personalismo. Kaj mi ne komprenas, kial de Diego insistas uzi la esprimon "por ekzemplo" anstataŭ la tute bona esperanta "ekzemple".

   Damninte de Diego, ĉu mi nun rajtas aldoni kelkajn laŭdojn? Kunsente kun li, mi atendas definitivan biografion de Louis de Beaufront. Tute trafa estas lia konstato, ke por bone kaj rapide lerni Esperanton oni devus havi bonan scion pri la propra nacilingva gramatiko -- krom, kompreneble, en la Ĉe-kursoj. Kaj estas granda plezuro ĝui lian skribostilon -- de Diego estas stila majstro, kiel li plurfoje pruvis en siaj tradukoj.

   La minuskligo de "esperanto" tra la tuta verko estas konsekvenca kun la esperantlingva kutimo minuskligi la nomojn de lingvoj. En legolibro por komencantoj oportunas la kutimo strekapartigi kunmetitajn vortojn, sed laŭ mi tio ne necesas en tiel altgrada verko kiel ĉi tiu; sed eble tiun kutimon altrudis la eldonisto-redaktinto (similaĵon oni trovas en ties samtempe eldonita La Suferoj de la Juna Werther). Mi opinias, ke oni interŝanĝis la ordon de ĉapitroj 2 kaj 3 -- tiun konkludon ankaŭ subtenas la fina resumo. La titolo de la kvara ĉapitro estas misnumerita. Por montri, ke mi ne estas tute nekapabla recenzisto, mi ne raportos pri la kvalito de la papero kaj pri la konsisto de la bindo (p. 35 punkto 2 -- sed ĉu mi ne memoras ian recenzon pri La Luzidoj en Heroldo, en kiu de Diego mem ne hezitis plendi pri bindo?).

   Pro la enhavo, kun kiu mi grandparte malkonsentas, mi forte rekomendas la libron. Mi esperas, ke ankaŭ la ĝenerala leganto malkonsentos kun de Diego pri la samaj punktoj -- sed tion oni ne scios, ankoraŭ ne leginte la libron. Ankaŭ valoros konatiĝi kun la stilo de Diego. Kaj lia vortprovizo estas eksterordinare granda. Ne hezitu aĉeti kaj legi.

Don Harlow

Skize pri Fernando de Diego


pri Fernando de Diego

Antonio Valén

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.