|
Raqs Sharqi Lubnani
|
|
Danco de la Oriento | 2005/03, p. 26 |
En la hodiaŭa tempo, kiam oni unuflanke kontaktas aliajn kulturojn dum la vojaĝado, aliflanke enmigrantoj portas siajn kutimojn kaj arton en la novan hejmlandon, ankaŭ fremdaj dancstiloj fariĝas pli kaj pli ŝatataj. Unu el tiaj dancoj, kiu disvastiĝis ĉefe dum la lastaj 30 jaroj tra la tuta mondo, estas la orienta danco, nomata en la araba Raqs Sharqi (Danco de la Oriento).
La plimulto de la konataj skribfontoj pri dancado en la Meza Oriento dum la 19a jarcento estas vojaĝrakontoj de okcidentanoj. La solaj virinoj, kiujn ili povis renkonti, estis prostituitinoj. Neniam deca virino dancus antaŭ fremdaj viroj. Tiel oni povas certi nur ke la orienta dancado estas parto de la mez-orienta kulturo. Dum solenaĵoj, sed ankaŭ dum gajaj renkontiĝoj homoj (infanoj kaj plenkreskuloj, viroj kaj virinoj) dancis kaj sekvis la muzikon per diversspecaj movoj.
Dum la lasta jarcento ankaŭ la origina popoldanco estis stiligita al sceneja arto. La movoj estis teknike plifajnigitaj kaj modifitaj al la kondiĉoj de la novkonstruitaj hoteloj, noktaj amuzejoj kaj ludejoj. Tiel la dancistinoj, kiuj antaŭe dancis ĉefe surloke, devis nun plenigi la tutan areon de la scenejo. La kostumoj fariĝis pli luksaj kaj evoluis al tio, kion ni nun opinias tipa por la orienta dancado: riĉe ornamitaj supraj partoj kaj zonoj, longa jupo. El socia vidpunkto, la dancistinoj estas en dubinda pozicio. Unuflanke ne imageblas geedziĝfesto sen dancistino, aliflanke tre multaj familioj malakceptus, se la propra filino elektus tian „hontan” profesion. Eĉ ekzistas regionoj, kie viroj anstataŭas la virinojn en tiu rolo.
Dum la lastaj jardekoj multaj virinoj en Eŭropo kaj Ameriko komencis lerni la orientan dancadon; kelkaj por surscenigi ĝin, sed la granda plimulto simple pro la ŝato moviĝi. Pro la popolartaj radikoj ne necesas lerni akrobataĵojn, tamen por bona prezentado oni bezonas longan trejnadon ĉe kvalifikita trejnisto. La plimulto de la okcidentaj gedancistoj orientiĝas je la stilo, kiu kutimas en Egiptio, la centro de la arab-monda distra industrio. Krome jam dum multaj jaroj egiptaj instruistoj vojaĝadas al Eŭropo kaj Ameriko. Pliaj gravaj centroj estas ekzemple Libano kaj Turkio. Eĉ dum la dek kvin jaroj de la civitana milito en Libano ekzistis aktiva „nokta vivo” kun dancprezentadoj, kion oni preskaŭ ne scias ekstere.
La svisa dancistino Meissoun [mejsun], kiu ekde 1990 intense okupiĝas pri la orienta dancado kaj famiĝis ankaŭ kiel instruistino, ekinteresiĝis antaŭ kelkaj jaroj pri la libana dancstilo, iom forgesita dum la milito. Ŝi kelkfoje vojaĝis en Libanon por studi tie la stilon dum kursoj kaj dancprezentadoj. Unu el la rezultoj de tiu laboro estas la nun prezentata DVD-disko Raqs Sharqi Lubnani. Ĝi elstaras ne nur pro la temo, sed ankaŭ ĉar Meissoun prezentas la lecionojn en entute sep lingvaj versioj: tri parolitaj de ŝi mem, la ceteraj senescepte de koncernaj gepatrolingvanoj. La esperanta versio estas produktita kunlabore kun Sarlanda Esperanto-Ligo kaj parolata de Silvia Moritz.