Nuda virina kadavro estas trovita en
sveda lago. Martin Beck kaj liaj kolegoj scias nenion pri ŝi, nek pri ties
murdinto. Almenaŭ komence de la libro ne. Pecon post peco tamen ili
sukcesas fini la puzlon, akompanataj
de la leganto. kiu renkontos neatenditan finon. La libron Roseanna verkis Maj Sjöwall kaj Per Walhlöö, du svedoj kiuj
estas konsiderataj plej elstaraj
aŭtoroj de detektivromanoj dum la
ses- kaj sep-dekaj jaro]. Elsvedigis la
verkon Malte Markheden. Ne dezirante iĝi pedanta, mi tamen iom serioze riproĉu al la tradukinto kaj eldonejo: en ĝenerale tre flua kaj ĝuinda
Esperanto tro abundas evidentaj eraroj (Ĉu okazis ion? - Tio mi ne scias.
— Ili estis veturinta, ktp) Krome al mi
nekompreneble estas la plurfoja uzo
de „ten”, supozeble novismo por „dek”.
Malgraŭ tiuj misoj, kiuj feliĉe ne
aperas ĉiupaĝe, mi ĝuis la libron kaj
certe aĉetus duan de la sama]
aŭtoro], se tiu eldoniĝos.
Roseanna estas la unua el dek krimromanoj kie rolas i.a. Martin Beck. Ili estas streĉaj, sufiĉe realismaj krimrakontoj el la hodiaŭa sveda socio.
En Roseanna oni sekvas la serĉadon por trovi la murdinton de juna virino. La aŭtoroj tre lerte streĉas la atenton de la leganto dum ŝajne seneventa esplorado ĝis tre drama fino.
La traduko de Malte Markheden iuloke estas flua kaj bonstila (ekz. dialogo sur paĝoj 67-75). Sed plejparte ĝi bedaŭrinde estas tute fuŝa. Svarmas gramatikaj eraroj, amasiĝas svedismoj en vortaro kaj sintakso, kaj la stilo entute estas tre maleleganta. Krome M.M. eĉ arogas al si cenzuri kaj ŝanĝi la originalon (sur paĝo 159 li en tri diversaj lokoj ellasis sume 40 vortojn). Li konsekvence misuzas ofero anstataŭ viktimo, de anst. el, direkte anst. rekte, perono anst. kajo, konfuzas fini kaj ĉesi, malgraŭ kaj kvankam, povi kaj scii, se kaj ĉu, kaj prezentas aron da svedismoj kiel en la ĉemizmanikoj (senjake), faligita malantaŭ vagono (naivega), per propra maŝino (proprapiede) kaj pendi sur la seruro (ĝisatendi la horon de malfermo). Multaj eraroj kaj malglataĵoj evidente fontas en tio ke M.M. tradukis vorton post vorto ne zorgante pri la kunteksto.
Sume mi povas rekomendi Roseanna al homoj kiuj ŝatas streĉan distraĵon sed ne zorgas pri eleganta aŭ klara lingvo. El pure lingva vidpunkto mi ĝin rekomendas nur al esperantologoj kiuj volas aparte studi svedismojn.