Se mi ne estus impresis min kiel belaspekta kaj loga infanlibro, kun pensigaj instrumesaĝoj. Se ĝi ne estus, la stoko de infanlibroj en Esperanto estus iom malpli riĉa kaj bunta, do mi estas danka, ke ĝi ja estas.
Unue mi admiris la amuzajn kolorajn ilustraĵojn. Sur la kovrilo aperas, lerte kaj humure portretitaj, la kvar malagrablaj alegoriaj roluloj de la rakonto, ĉirkaŭantaj nian planedon: Timo, Doloro, Tristo kaj Laco. Tiuj retroveblas ankaŭ ene de la libro, kune kun la infana protagonisto, kelkaj plenkreskaj homoj, hundeto kaj ankaŭ strangaj malamikaj monstroj (unuokulaj kaj dukornaj) loĝantaj sur la “Nigra Planedo” de malbono. Tiuj ĉi estas sufiĉe humure pentritaj por ke la etuloj ne koŝmaru pri ili, tamen sufiĉe malplaĉaj por ke oni ekdeziru rifuzi iliajn fidonacojn.
Legante la rakonton, oni renkontas la pervortajn portretojn de la samaj roluloj, ene de tre simpla konflikto.
La unua mesaĝo de la libro celas konvinki pri tio, ke malbono kaj bono estas la du flankoj de la sama monero; tial oni devas ĉiam serĉi ankaŭ la bonan aspekton de ajna malbonaĵo. Diras Timo al Joĉjo, la knabo kiu volus tute neniigi ĝin: “Ĉu vi, malsaĝulo, scias, ke mi estas sanga fratino de Kuraĝo? Mi eĉ ekpensi ne kuraĝas, kio okazus SE MI NE ESTUS! Homoj tute sendube irus al la fajro, falus de sur la rando de abismo…” Sammaniere alparolas la knabon Doloro, Tristo kaj Laco.
La dua mesaĝo estas tio, ke la homecaj moralaj malvirtoj – Kolero, Malamo kaj Envio – troviĝas nur en ni mem, do se ni volas lukti kontraŭ ili, tio signifas ke ni luktu kontraŭ niaj propraj malbonaj karakteraj ecoj. Joĉjo komprenas, ke per armiloj oni neniel povus forviŝi Koleron, Malamon kaj Envion el la mondo, ĉar uzi armilojn signifus nur plirapidigi la detruon de la tuta homaro. Alivorte, “forfluus infano kune kun la bano”, kiel diras saĝa proverbo zamenhofa. “Reprenu vian armilon, reĝo, kaj ĝi malaperu kune kun via malbenita planedo!” – kuraĝas diri la knabo al la reĝo de la Nigra Planedo, fine de la rakonto. Joĉjo instinkte reagas kontraŭ la tento de mallumaj fortoj ene de sia propra menso, elektante bonkorecon kiel vivkonduton.
Gravas rimarkigi memorindan frazon, kiun la idolpastro de la Nigra Planedo diras al sia reĝo: ”…laŭ kosma leĝaro, planedojn povas forigi nur iliaj enloĝantoj… Memkompreneble, kun helpo de la armilo, kiun kreis Via moŝto.”
Por la plenkreska leganto, kiu demandus sin kiel oni konkrete luktus kontraŭ Kolero, Malamo kaj Envio en nia nuna socio, unu el la plej seriozaj eblaj respondoj kiuj evidentiĝus laŭ mi estus: i.a., per bona edukado de niaj infanoj, kaj kadre de ĝi, i.a. per eldonado de bone elpensitaj infanlibroj, kiel ekzemple tiu ĉi…
Mi konsilas al plenkreskuloj legontaj tiun ĉi belan libron al siaj infanoj (aŭ legigontaj ĝin al jam legokapablaj infanoj), klopodi laŭeble korekti la tekston antaŭe, por forigi el ĝi la erarojn bedaŭrinde eskapintajn al la provlegintoj antaŭ la eldono.
Maironis. Jūratė kaj Kastytis. Tradukis el la lit. Petras Čeliauskas;
Il. Vladimiras Beresniovas. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 16 pĝ.
Mozūriūnas, Vladas. Legendo pri Vilna kastelo. Tradukis el la
lit. Petras Čeliauskas; Il. Algė Varnaitė. — Kaunas: Ryto varpas,
2005. — 16 pĝ.
Laucius, Jeronimas. Se mi ne estus. Trad. el la lit. Laimius Stražnickas;
il. Rima Stasiūnaitė. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2005. — 16
pĝ.
La 90a Universala Kongreso en Litovio estas bona kaŭzo por produkti multajn
librojn pri kaj en Esperanto, kaj litovaj esperantistoj plene uzis la ŝancon.
Mi ne scias, ĉu en iu alia lando okazis simila eksplodo de eldonagado.
Jam aperis kelkaj dekoj da titoloj de diversaj ĝenroj, nun ni rigardu
la porinfanajn.
Tiuj tri libroj ne estas la unuaj Esperant-lingvaj porinfanaj eldonaĵoj
el Litovio: indas rememori almenaŭ pri Koko kantisto kokerikisto,
aperinta antaŭ jardeko. Nova alfluo de porinfanaj Esperanto-libroj komenciĝis
en 2003 (vidu la recenzon de Nikolaj Penĉukov en La Ondo. 2004:
7), kaj daŭras plu.
Laŭaspekte la novaj libroj estas tipe porinfanaj: maldikaj (po 16 paĝoj),
grandformataj (A4), presitaj grandlitere, kun multkoloraj kovriloj kaj
internaj ilustraĵoj sur ĉiu paĝo. Tamen laŭenhave ili evidente estas
destinitaj por infanoj iom pli aĝaj, evidente ne malpli ol 10-jaraj.
Ĉi-foje elstara litova poemtradukisto Petras Čeliauskas peris al ni
du antikvajn legendojn: pri amo de mardiino kaj tera junulo, kaŭzinta
koleron de la ĉefa dio kaj aperon de sukceno, kaj — pri ekkonstruo de
la kastelo de Gediminas, kies turo ĝis nun estas la simbolo de Vilnius.
Iom similajn legendojn havas ankaŭ aliaj popoloj — tiu pri Vilna kastelo
kompare estas malpli severa: kutime por ke la fortikaĵo firme staru dum
jarcentoj, oni nepre oferas belan junul(in)on, sed ĉi-foje lastmomente
okazas mirakla saviĝo.
Ambaŭ legendoj estas tradukitaj per majstraj versoj en senriproĉa
fundamenta Esperanto, kvankam kelkloke kun nekutimaj esprimoj kiel: (lando)
“kante laŭdi ne finita”. Sur ĉiu paĝo estas belaj nigrablankaj ilustraĵoj
(laŭplaĉe oni povas mem kolorigi ilin).
La tria libreto, Se mi ne estus, estas alispeca: moderna proza
fabelo pri bono kaj malbono. Ĉu timo, doloro, tristo, laco necesas por
homo? Ĉu eblas forigi de sur Tero koleron, malamon kaj envion?.. La leganto
vidu tion mem. La lingvaĵo de la traduko estas sufiĉe bona, kvankam ne
sen eraretoj (“flugiloj” anstataŭ “plumoj”, pĝ. 2) kaj iom strangaj
esprimoj kiel “dorspinglita rigardo” (pĝ. 12). Multkoloraj ilustraĵoj
sur ĉiu paĝo.
La paper- kaj pres-kvalito de ĉiuj tri libroj estas brile senriproĉa,
preseraroj absolute forestas. Eldonkvanto nekutime granda por Esperanto-libroj:
po 1000 ekzempleroj.
Do la librojn indas rekomendi al infanoj lernantaj Esperanton kaj al
denaskaj Esperanto-parolantoj: la vers-legendojn — por konatiĝo kun
litova kulturo, la fabelon — por individua pripenso. Estos bone, se organizantoj
de la Infana Kongreseto ĉi-jare havigos tiujn librojn al ĉiu partoprenanto.